Al la enhavo

la Sanmarina Akademio Internacia de Sciencoj estas malfondita

de Frano, 2020-decembro-31

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2020-decembro-31 17:27:47

Ĉesis ekzisti la Sanmarina Akademio Internacia de Sciencoj (AIS). Laŭ la prezidanto de AIS, Amri Wandel, ne plu indas konservi la juran statuson de la organizaĵo en San-Marino, ĉar fiaskis la ideo konvinki oficialajn instancojn, ke eblas universitat-nivela instruado en Esperanto.
https://www.liberafolio.org/2020/12/31/la-sanmarin...

Frano (Montri la profilon) 2021-januaro-15 08:25:17

Vicprezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE): ”La angla venkis”
https://www.liberafolio.org/2021/01/15/vicprezidan...

sendiulo (Montri la profilon) 2021-januaro-15 10:56:26

Frano:Ĉesis ekzisti la Sanmarina Akademio Internacia de Sciencoj (AIS). Laŭ la prezidanto de AIS, Amri Wandel, ne plu indas konservi la juran statuson de la organizaĵo en San-Marino, ĉar fiaskis la ideo konvinki oficialajn instancojn, ke eblas universitat-nivela instruado en Esperanto.
https://www.liberafolio.org/2020/12/31/la-sanmarin...
Oficialaj instancoj staras sur flanko de mallumo.

novatago (Montri la profilon) 2021-januaro-16 08:36:25

En la artikolo de Libera Folio oni diras:
Jes, rilate al scienco la angla triumfis. Sed tio ne estas la fina malvenko de Esperanto, nek de aliaj lingvoj.
Tamen la titolo de la artikolo estu "La angla venkis". Tipa klik-logaĵo.

Por mi ĉio tio ne estas interesa, tamen, iam eble oni uzos la ĉinan lingvon en scienco kaj neniu memoros ke iam la angla "venkis".

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Turfalko (Montri la profilon) 2021-junio-05 15:45:20

La angla verkis super kio?

Frano (Montri la profilon) 2021-junio-05 19:47:15

Turfalko:La angla verkis super kio?
La angla verŝajne verkis super la ruinoj de la Sanmarina Akademio (kiun ĝi venkis) kortuŝan epitafon.

Metsis (Montri la profilon) 2021-junio-08 07:08:29

Novatago,

Ĉu vi eĉ legis la artikolojn de Libera folio antaŭ ol fari konkludon?

Dum pluraj jaroj oni reklamadis kiel oni uzas Esperanton en scienco. Sed fakto estas, ke krom pri Esperanto mem kaj biografoj de pioniraj Esperantistoj oni ne verkas sciencajn verkojn en Esperanto. Bonvole rigardu mem, kiom multaj novaj sciencaj publikaĵoj (aliaj ol pri tiuj du temoj) estas en La katalogo de UEAScienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko (STEB).

La vicprezidanto de nun eksa Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) Wendel Pontes klarigas la aferon en sia intervjuo kun la titolo La angla venkis.
Wendel Pontes:
Scienco evoluas pere de konstanta disvastigado de siaj eltrovoj (la sciencaj artikoloj) inter samfakuloj ĉie en la mondo. Kaj nuntempe en la plejmulto el la grandaj respektataj laboratorioj, ĉiu sciencisto almenaŭ iom scipovas la anglan. Do sciencaj revuoj en la angla havas pli grandan eblon esti konataj kaj trovataj de la internacia scienca komunumo ol revuo kiu publikigas nur en la rusa aŭ en la japana. Scienco fariĝas pere de konstanta interŝanĝo de informoj de la sciencistaro. Anstataŭ pensi pri lingva justeco, sciencistoj preferas studi la lingvon kie troviĝas la informoj de ilia fako kaj produkti sciencon. Estas pli rapide kaj pli efike.
Kompreneble restas fakoj, ene de kiuj oni daŭrigos uzi naciajn lingvojn. Vi ne kredu, ke oni ne plu verkos en la hispana pri historio en Hispana, fenomenoj en nuntempa Hispana socio ktp. Kaj, tio estas tre grava, oni daŭre klarigu, popularigu sciencon per la naciaj lingvoj. Sed pintaj studoj, kiun jam postulas interŝanĝon de ideoj inter sciencistoj, oni devas fari per la angla. Alia afero estas, kiel vi publikigas viajn rezultojn: ĉu nur per iu nacia lingvo (por popularigi sciencon), ĉu per la angla (por progresigi sciencon) aŭ ĉu eble per ambaŭ (ĉu vi havas tempon, monon por tio?).

Mi certas, ke la scienca komunumo en via lando jam konas tiun malfacilan elekton dum multaj jaroj.

Turfalko (Montri la profilon) 2021-junio-15 06:42:09

Fakte ekzistas amasego da artikoloj kaj libroj en la angla lingvo. Sed kiu legas ilin kaj ĉu oni ilin facile trovas?

En la grandaj bibliotekoj atendas milionoj da libroj. La plimulton neniu legas!

Aktuale mi legas libron pri la historio de Svedio en la sveda lingvo. En aliaj lingvoj ekzistas nur relative malmultaj informoj pri Svedio: Kelkaj en la angla, malmultaj en Esperanto.

Turfalko (Montri la profilon) 2021-junio-15 07:14:55

Kelkaj (popular-)sciencaj artikoloj troveblas en La Bulteneto, bitoteko:

http://www.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/56...

https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/?locale-attrib...
serĉo: La Bulteneto

Pliaj informoj: esperanto@chello.at

Reen al la supro