Al la enhavo

"Hairline"?

de MiMalamasLaAnglan, 2021-januaro-04

Mesaĝoj: 16

Lingvo: English

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-04 18:05:22

Mi scivolas, kiel esperante diri la anglan vorton "hairline".

Jen difinoj por la du anglaj signifoj:
1. la limo de la hararo sur la frunto, ĉe la supro de la vizaĝo
2. streketo, uzata ekzemple en la vortgrupo "hairline fracture" (malgranda ostorompiĝo)

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-04 18:26:33

1. har/dis/lim/o (laŭ eoru.ru)
2. Mi ne komprenis, kion ĝi signifas, verŝajne necesas medika vortaro.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-04 20:04:27

sergejm:1. har/dis/lim/o (laŭ eoru.ru)
2. Mi ne komprenis, kion ĝi signifas, verŝajne necesas medika vortaro.
Ne, tio ne estas la vorto, kiun mi volas. Laŭ Vikipedio (https://eo.wikipedia.org/wiki/Hardislimo) tio signifas la linio en la mezo de la kapo, kie la hararo duoniĝas. Mi volas la nomon de la haroj ĉe la supro de la frunto.

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-04 21:01:29

Frunt/har/o?

nornen (Montri la profilon) 2021-januaro-04 22:34:56

1. Harlimo
2. Fajnega, Maldikega

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-04 22:46:34

2. har/dik/a - verŝajne, tiel estos pli precize?

Darth_Vader (Montri la profilon) 2021-januaro-05 01:44:30

Mi kredas ke nornen pravas; mi pensas ke ĝi estas "har/lim/o". Tio ŝajnas havi sencon.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-05 15:59:27

Kiu estas pli bona: frunt/har/oj (de sergejm) aŭ har/lim/o (de nornen)?

nornen (Montri la profilon) 2021-januaro-05 16:23:10

Fruntharoj signifas "bangs (US) / fringe (UK)".
Harlimo signifas "hairline".

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-06 00:25:34

nornen:Fruntharoj signifas "bangs (US) / fringe (UK)".
Harlimo signifas "hairline".
Mi serĉis la Tekstaron kaj estis nur unu trafo por "harlimo", de "Homoj sur la tero":

Homoj sur la tero:
Kristoforo estis perdinta sian grason dum la tagoj de la granda maltrankvilo, la harlimo jam iom posteniĝis, kaj en la lipharoj troviĝis kelkaj grizaj strioj. Sed cetere li ŝajnis la sama.
Ĉu estas aliaj nomoj por tio? Estas strange, ke estis nur unu trafo por tiu vorto.

Reen al la supro