Al la enhavo

Kiel postvivi terurfilmon.

de borja, 2008-septembro-02

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

borja (Montri la profilon) 2008-septembro-02 14:46:19

Jen kelkaj utilaj konsiloj por postvivi terurfilmon.

- Kiam ŝajnas, ke vi mortigis la monstron, neniam alproksimiĝu por kontroli la fakton.
- Ne iru traesplori la kelon kiam la lumo ĵus estingiĝis.
- Se viaj etaj gefiloj komencas paroli al vi latinlingve aŭ en iu alia lingvo, kiun ili ne scipovas, aŭ parolas al vi per fremda voĉo, tuj pafu ilin. Laŭ paso de tempo vi estos danka.
- Se viaj geamikoj aranĝas neformalan feston en malnova aŭ nepriloĝita domego de vilaĝo kaj vi estas unu el tiuj homoj ĉeestontaj sen am-paro, nepre restu hejme. Aŭ se vi estas la plej ŝercema ulo el la amikgrupo vi povas skribi vian testamenton survoje al la festo.
- Se estas nokte kaj ne plu restas benzino en via aŭto, eĉ ne pensu pri iri peti helpon al tiu duondezerta domo, sentaŭgulo!
- Antaŭ ĉio aŭskultu plej atenteme la kinejan spektantaron, ili estas pli inteligentaj ol vi estos iam ajn.
- Se vi trovas senhoman vilaĝon, sciu, ke ĉiam enestas kialo, do, tuj akcelu kaj forveturu.
- Neniam seksumu en litoj de somera tendaro.
- Kiam vi alteriĝos sur fora planedo kaj trovos certajn aĵojn ovformajn, lasu ilin tiaj, kiaj ili estas, fuŝulo, kaj malaperu plej baldaŭe.
- En terurfilmo neniam banu vin, precipe se vi estas sola.
- Se la telefonkablon vi trovas detranĉita, kaj aŭskultas paŝojn en la supera etaĝo, ne iru vidi kiu estas via "gasto" kaj eliru senprokraste el via hejmo.
- Se via hundo subite forkuras, memoru ke tiu feka hundaĉo scipovos sin prizorgi, do, vi ne disiĝu de via edzino kaj gefiloj.
- Se vi ne estas unu el la ĉefroluloj de la filmo, sinmortigo estas la maniero plej rapida kaj facila.
- Se vi vidas iun, pri kiu vi scias, ke li jam mortis, tenanta armilon, kuru kiel eble plej malproksimen.
- Ne plenumu seksajn agojn kiam murdisto aŭ monstro vagadas ie ekstere.
- Se via dorlotbesto kondutas en maniero nekutima al iu, kiun ĝi antaŭe ne tiele traktis, nepre evitu tiun personon, eĉ se temas pri via propra edz(in)o aŭ fil(in)o.
- Neniam deĵoru dum noktaj horoj.
- Se viaj gepatroj mortigis murdiston antaŭ ol vi naskiĝis, la ebleco, ke tiu murdisto renaskiĝos, kvazaŭ fenikso el siaj cindroj, estos grandega.
- Se freneza maniulo klopodas eniri vian domon, ne serĉu vian dorlotbeston, ĝi certe estos malviva.
- Neniam iru dumnokte al lago aŭ naĝejo, alie, tio estos via lasta plonĝo.
- Se iu persekutas vin, neniam iru reen por rehavi ion falintan aŭ forgesitan.
- Se vi sendis edzon aŭ koramikon kontroli strangan bruon, kaj ne revenas post 5 minutoj, tuj foriru, plej verŝajne li jam mortis.
- Se vi aprezas vian vivon, ĉiam restu virga (la Papo estas la sekreta financanto de ĉi tiuj filmoj).

Frankouche (Montri la profilon) 2008-septembro-02 16:01:31

- Memoru ke la monstro mortiĝas plurajn fojojn
- Se infano volas montri al vi ion strangan, iru kontraŭe
- Se vi renkontas trobelan vir(in)on, vi estas preskaŭ morta, foriru rapide
- Evitu katojn, hundojn, birdojn, speciale la nokto
- Ĉiam fermu la ŝutrojn antaŭ la nokto
- Ne tranĉu arbojn nokte
- Neniam metu la manon en la truo de lavkuvo, tualeto
- Neniam purigu tranĉantojn ilojn,
- Neniam sin banu, no duŝo la nokto, bonfermu la pordo de la banejo
- Neniam parolu al preĝisto ekster preĝejo
- Ne havu paneon de veturilo en la arbaro, speciale kun vir(in)o, nokte
- Ne seksaĵoj kun via kunul(in)o antaŭ la televido, tio logas iun ajn, speciale (kaj kurioze) la monstrojn...

Do evitu, ajn agojn dum la nokto, neniam eksteriru nokte, evitu bestojn kaj kunul(in)on rideto.gif

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-02 16:16:07

- Ne terurfilmumu

Reen al la supro