Al la enhavo

Kio estas tio?

de mister, 2008-septembro-03

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

mister (Montri la profilon) 2008-septembro-03 09:53:04

Tio estas plibone ol Dio
Tio estas pli malbone ol diablo
Tion la malriĉuloj havas
Tion la riĉuloj bezonas
Tion se oni manĝus, oni mortus

Martinbr (Montri la profilon) 2008-septembro-03 11:02:41

Mi konas la solvon de la enigmo. Vi vidos ĝin sur via komputila ekrano, se vi malŝaltos ĝin.

rubulo (Montri la profilon) 2008-septembro-03 12:50:32

Ankaŭ mi scias, kvankam la du unuaj asertoj iom malhelpis min trovi ridulo.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-03 13:26:27

Bona enigmo! Sed la uzado de la solvo (ni diru, X) estas idiotismo kiam ni diras 'X estas pli bone ol Dio', kaj bezonas klarigon, dirante, ekzemple, ke 'Rĝrksĉlr estas pli bone ol Dio' (Mi enĉifris la solvon en Cezaran, kompreneble uzante la E-an alfabeton)

mister (Montri la profilon) 2008-septembro-03 19:32:38

Martinbr, Plaĉas al mi via difino de la bona respondo kaj dankon al ĉiuj pro viaj komentoj. Mi tradukis el la franca sed pardonu min ĉar mi estas nur komencanto.
Nenio (ne io) estas plibone ol Dio
Nenio (ne io) estas pli malbone ol diablo
La malriĉuloj havas nenion
La riĉuloj bezonas nenion
Se oni manĝus nenion, oni mortus.

Reen al la supro