Al la enhavo

akuzativo en specifa kunteksto

de Darth_Vader, 2021-januaro-18

Mesaĝoj: 49

Lingvo: Esperanto

Darth_Vader (Montri la profilon) 2021-januaro-18 05:06:29

A) Kion vi volas min diri?

B) Kion vi volas ke mi diras?

C) Kion vi volas por mi diri?

Kiu frazokonstruado pravas? Mi volas ekscii kion oni volas esti dirata de mi. Sed mi honeste ne scias kiu pravas, do mi ne tute scias kiel demandi ĝin.

Krom viaj respondoj (kiujn mi aprezas), bonvolu montri al mi kie en la PMEG aŭ la Lernu lecionoj la klarigo(j) por tio ĉi estas.

dankon,

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-18 10:07:32

A) Kion vi volas diri al mi?
Prefere:
B) Kion vi volas ke mi diru?

sudanglo (Montri la profilon) 2021-januaro-18 15:13:42

Mi volas ke vi pagu nun ( I want you to pay now)

Kiun sumon vi volas ke mi pagu (How much do you want me to pay)

Ĉu logike ke, se oni povas diri Vi volas ke mi diru kion ! tiam oni povas diri Kion vi volas ke mi diru ?

Jen la PMEG ligo

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-januaro-19 11:27:48

sergejm:A) Kion vi volas diri al mi?
Prefere:
B) Kion vi volas ke mi diru?
Mi ne komprenas "prefere" ĉar la du frazoj ne estas samsignifaj.

Por mi, infinitivo estas normala, kiam la subjekto estas la sama:
Mi volas iri = mi volas, ke mi iru
Tio evitas la ripetadon de "mi"

Male, en la ekzemplo B, la "u"-formo ŝajnas neevitenda

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-19 12:59:13

Altebrilas:
sergejm:A) Kion vi volas diri al mi?
Prefere:
B) Kion vi volas ke mi diru?
Mi ne komprenas "prefere" ĉar la du frazoj ne estas samsignifaj.
Mia B) estas mia propono por punkto B) en la unua mesaĝo. Sed vidu mesaĝon de sudanglo kaj lian ligilon al PMEG - mia propono estas malbona.

StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-19 13:16:24

sudanglo:Mi volas ke vi pagu nun ( I want you to pay now)

Kiun sumon vi volas ke mi pagu (How much do you want me to pay)

Ĉu logike ke, se oni povas diri Vi volas ke mi diru kion ! tiam oni povas diri Kion vi volas ke mi diru ?

Jen la PMEG ligo
Tute logike! (sed demandosigno en fino de unua frazo)

StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-19 13:17:36

sergejm:
Altebrilas:Mi ne komprenas "prefere" ĉar la du frazoj ne estas samsignifaj.
Mia B) estas mia propono por punkto B) en la unua mesaĝo. Sed vidu mesaĝon de sudanglo kaj lian ligilon al PMEG - mia propono estas malbona.
Kial malbona?

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-19 16:35:58

Vi volas ke mi diru kion?
- estus bone, sed 'kion?' oni devas meti unua.
Kion vi volas ke mi diru?
- 'kion' estas tro malproksime de 'diru' - vidu ligilon al Pomego de Sudanglo (en fino).

nornen (Montri la profilon) 2021-januaro-19 19:22:31

sergejm:Vi volas ke mi diru kion?
- estus bone, sed 'kion?' oni devas meti unua.
Kion vi volas ke mi diru?
- 'kion' estas tro malproksime de 'diru' - vidu ligilon al Pomego de Sudanglo (en fino).
La solvo laŭ PMEG estus: Pri kio vi volas, ke mi diru tion?

Tamen al mi persone, tio ŝajnas eĉ pli malkomprenebla.

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-19 19:27:36

Jes, PMEG ofte tro malsimpligas la aferon. Sed Esperanto estas kreita por homoj, ne por komputiloj.

Reen al la supro