Al la enhavo

Ebria, ĉu vi s-iras, ĉu z-iras?

de StefKo, 2021-januaro-27

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-27 16:40:29

En vortaro.net mi trovis la vorton ”T-ĉemizo”. Nomo “T-ĉemizo” devenas de T-formo de ĉemizo. Mi demandas: “Kial nur litero T povas inspiri nin por krei ian nomon? Kial ne rekta I, ronda O, serpenta S, zigzaga Z, ktp.?"

Mi suspektas ke viaj naciaj lingvoj certe havas tiajn vortojn. Kaj en Esperanto nur unu vorto!? Do mi proponas:

i-iri – iri rekte
c-iri – preterpasi, preterlasi, eviti,
c-formo – aĵo formita je la litero c,
o-iri – rondiri,
o-diri – diri senĉese la samon,
o-fari – fari senĉese la samon,
o-bari – ĉirkaubari,
o-kuri – kuri ĉirkaŭe,
o-veturi – veturi ĉirkaŭe, trafikcirkle,
o-havi en kapo – havi ĥaoson en kapo, havi kapturniĝon,
s-iri – iri serpente,
s-vojo – serpenta vojo,
z-iri – zigzagi,
v-iri – retroiri, reveni,
b-iĝi – boshavi,
d-montri – montri postaĵon,
Ktp…

Literaj o-pensoj en la kapo (postsilvestra rakonto)

En Silvetra vespero mi multe drinkadis. Mi drinkis tiom da biero ĝis mi b-iĝis kaj o-havis en la kapo. Tiam mi decidis reveni hejmen. Mi komencis iri tra i-vojo. Z-irante, mi renkontadis multajn homojn kiuj abomene c-iradis min. I-vojo longiĝis kaj ŝajnis s-vojo. Fine mi ekvidis c-domon. Tio estis mia domo. Plu o-havante en la kapo, mi ekdormis.

Mi demandas: ĉu tio ĉi estas senca, ĉu sensenca?

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-27 19:25:37

En rusa lingvo antaŭ 1917 literoj havis nomojn ne simple aldonante vokalon e aŭ a al ĝia sono (por konsonantoj) aŭ ĝia sono por vokaloj, kiel nun, surbaze ili estis esprimoj:
Ф - ферт [fert] - стоять фертом - stari ferte, kun manoj al zono.
П - покой [pokoj] - столы стоят покоем - la tabloj staras pokoje, kiel ofte dum mezepokaj festenoj
Х - хер [ĥer] - похерить - X-igi - trastreki tekston sur folio en formo de litero X, sed nun хер estas anstataŭvorto por kaco

nornen (Montri la profilon) 2021-januaro-27 20:20:36

En la hispana por diri "turniĝi 180°" oni diras "dar la vuelta en U" = "doni la turnon en (formo de) U".
Х - хер [ĥer] - похерить - X-igi - trastreki tekston sur folio en formo de litero X, sed nun хер estas anstataŭvorto por kaco
Same en la germana. Ekzistas X-igi, tra-X-igi kaj el-X-igi. Ich musste die ganze Zeile ausixen. = Mi devis supertajpi per X la tutan linion.

Reen al la supro