Al la enhavo

Estas teknikaj problemoj por validigi retpoŝtadresojn por novaj kontoj.

de muzikanta hipopotamo, 2021-februaro-02

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

muzikanta hipopotamo (Montri la profilon) 2021-februaro-02 23:16:40

Saluton karaj,

mi jam skribis en kontaktformularo, sed ĝis nun ne ricevis respondon. Pro tio mi denove provas atingi respondeculojn pri registrado en lernu.
Mi ĵus komencis virtualan kurson kaj uzas la kurson de lernu "La teorio Nakamura".
Sed kelkaj el miaj lernantoj iom plendis, ke ili ne ricevis retpoŝton de lernu por validigi novan konton.
Unu forgesis la pasvorton kaj petis novan kaj ĝis nun ne ricevis retpoŝton. Poste li volis krei novan konton kaj ne povis validigi ĝin.
Same mi volis krei novan konton, ĉar mi volis kopii por la kurso la ekzercojn sen la solvoj. Sed ankaŭ mi ĝis nun ne ricevis retpoŝton aŭ iun ajn respondon.
Same kursanino volis krei konton ankaŭ por sia edzo kaj ne povis fari tion.
Ĉu vi povas kontroli tion. Ĉu estas iu teknika eraro ĉe lernu.net?

Mi estus tre dankema, se vi rapide povus helpi al mi kaj ankaŭ al tiuj kursanoj, kiuj havas problemojn.
Koran dankon kaj korajn salutojn,
Heinz

Jev (Montri la profilon) 2021-februaro-03 10:32:56

Dankon pro la atentigo. Espereble nun ĉio funkcias.

muzikanta hipopotamo (Montri la profilon) 2021-februaro-05 17:39:50

Koran dankon Jev!
Nun ĉe mi ĉio estas en ordo. Kaj mi esperas, ke ankaŭ ĉe la aliaj.
Korajn salutojn al vi!

Reen al la supro