Al la enhavo

Matematika tasko

de sergejm, 2021-februaro-10

Mesaĝoj: 112

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-06 11:14:50

nornen:Petro estas 73-jaraĝa. Lia koramikino estas 25-jaraĝa. Kiom da mono havas Petro?
Multe da monoj, escepte se li estas trompisto (legu sube).

Unu paro da novedzigitoj luis ĉambron en hotelo. Li – 80-jara viro, ŝi – 20-jara virino. La hotela servistaro vidinte ilin, komencis kompati al la maljuna viro: “kiel li, oldulo, helpos al si kun tiu juna virino!”.
Matene oni vidas la novedzinon, kiu ŝancelpaŝe subeniras.
– Kio okazis, sinjorino? – oni demandas ŝin.
– Li diris ke tra 60 jaroj li ŝparis, kaj mi pensis ke monon…

nornen (Montri la profilon) 2021-marto-06 16:37:11

Ей было тысяча сто лет,
Она в сто первый класс ходила,
В портфеле по сто книг носила -
Всё это правда, а не бред!
В мире есть 10 типов людей:
Те, кто понимает двоичные числа, и те, кто не.

sergejm (Montri la profilon) 2021-marto-06 16:59:33

StefKo:Multe da monoj, escepte se li estas trompisto
Ĉu li estas numismato kaj havas multajn monojn: usonan monon, eŭropan monon, rusian monon k.t.p.?

Hugocav (Montri la profilon) 2021-marto-23 00:04:47

sergejm:En Google mi vidis taskon, kiu onidire estis en Usona ekzameno, sed oni forigis ĝin, ĉar aperis rusaj studentoj, kiuj ne povis ĝin solvi.
En ortangula triangulo ABC kun orta angulo C hipotenuzo AB estas 10, alteco CD de C al la hipotenuzo estas 6. Kia estas areo de la triangulo?
Mi mem malĝuste solvis la taskon.
30

sergejm (Montri la profilon) 2021-aprilo-27 04:42:44

O +N + E kostas $1
T +W + O kostas $2
E + L + E + V + E + N kostas $11
Kiom kostas
T + W + E + L + V + E ?

nornen (Montri la profilon) 2021-aprilo-27 15:02:35

Mi solvos sur nenegativaj enteroj.

Estu Z = 2E + L + V.

(i) O + N + E = 1
(ii) T + W + O = 2
(iii) E + N + Z = 11
(iv) T + W + Z = x

(i) O + N + E = 1 → (O ≤ 1 ∧ N ≤ 1 ∧ E ≤ 1 ∧ N + E ≤ 1)
(ii) (T + W + O = 2 ∧ O ≤ 1) → 1 ≤ T + W ≤ 2
(iii) (E + N + Z = 11 ∧ N + E ≤ 1) →10 ≤ Z ≤ 11

Okazo 1: Z = 10
Z = 10 → N + E = 1 → O = 0 → T + W = 2 → T + W + Z = 12

Okazo 2: Z = 11
Z = 11 → N + E = 0 → O = 1 → T + W = 1 → T + W + Z = 12

Ĉar E ≤ 1, ekzistas solvoj por L kaj V, kaj sekve T + W + E + L + V + E = 12.

- - - -

Tro komplika. Jen pli facile:

O + N + E = 1
– T – W – O = – 2

N + E – T – W = – 1

N + E + Z = 11
– T – W – Z = –x

N + E – T – W = 11 – x

– 1 = 11 – x

x = 12

sergejm (Montri la profilon) 2021-aprilo-27 17:09:55

Pli simple:
(O + N + E) + (T + W + E + L + V + E) = (T + W + O) + (E + L + E + V + E + N) = 13

nornen (Montri la profilon) 2021-aprilo-28 15:37:40

Ĉiama problemo kun la matematiko.
Kiam oni jam trovis malsimplan solvvojon, oni ofte trovas pli simplajn kaj belajn solvvojojn. Sed estas malfacile, trovi ekde la komenco la simplan.

nornen (Montri la profilon) 2021-aprilo-28 17:39:21

Inĝenioroj: √3 = 2
Statistikistoj: √3 = 1.73
Matematikistoj: √3 = √3

sergejm (Montri la profilon) 2021-majo-15 05:03:32

"En ĉi tiu frazo nombro de okazoj de cifero 0 estas _, de cifero 1 estas _, de 2 estas _, de 3 estas _, de 4 estas _, de 5 estas _, de 6 estas _, de 7 estas _, de 8 estas _, de 9 estas _".
Anstataŭu "_" per nombroj 1, 2, 3 k.t.p. Ĉu estas kelkaj respondoj?

Reen al la supro