Al la enhavo

Staplu proviantojn en ladskatoj

de Miland, 2008-septembro-07

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-07 15:43:53

Vi scias, ĉu ne, ke je la sekvanta Merkredo la granda hadro-kolizigilo komencos eksperimenton por trovi la hipotezan tiel-nomata 'Higgs Bosonon', atomero. Iuj asertas ke ili povus krei tiel-nomatan 'nigran truon' kiu povos detrui la teron. Kompreneble, la lasta estus iom maloportuna, ĉar mi ankoraŭ ne finis legi miajn Esperantajn librojn kaj aliajn taskojn. Eble ankaŭ vi havas plenumotajn devojn. Sed unu fakulo sugestis ke se eta nigra truo estus kreita, la tero ne detruiĝus ĝis sekvanta Septembro. Nu, bone, estos sufiĉe da tempo por fari ĉion gravan. Kiel vi intencas prepari por la ebla fino de la mondo?

horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-07 20:56:15

Mi ne staplus provianton, mi ĝojus pri la ebleco travivi kosman aventuron kaj malaperi en nigran truon. Ĝis! sal.gif

Reen al la supro