Al la enhavo

Radikoj vortoj el maleŭropo?

de fantazo, 2008-septembro-07

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-08 21:16:32

De japana poezio ni havas hajko kaj tankao.

Filu (Montri la profilon) 2008-septembro-09 14:25:34

Ankaŭ el la japana: cunamo (eble tra ties disvastiĝo en eŭropaj lingvoj, tamen...)

Meŝig (Montri la profilon) 2008-septembro-09 14:50:24

La vorto "boaco" devenas de la samea vorto "boaccu/boazu".

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-09 15:30:03

Mi ne scias ĉu ekzistas la vorto "avataro". Se eblas, venas de la Hindian.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-09 15:31:59

avataro ekzistas ridulo.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-septembro-09 16:58:06

jan aleksan:avataro ekzistas ridulo.gif
El la sanskrita, mi kredas...

josell (Montri la profilon) 2008-oktobro-03 22:41:00

» ĉokolado - vorto de La amerika naŭatla lingvo.

La avantaĝo de uzi eŭropajn radikojn (vortojn) estas ke ili estas komunaj en multe da lingvoj.

Tamen, la gramatiko estas tre facila kaj preskaŭ ne estas Eŭropa, ankaŭ estas tre facila por orient-azi-uloj kaj originalaj Amerikuloj, kiuj parolas aglutinajn lingvojn.

Espi (Montri la profilon) 2008-oktobro-04 00:13:11

EL_NEBULOSO:"Amoko" estas vorto kiu devenis de la lingvo maoria (Novzelando).

Geraldo
Saluton Geraldo,

laŭ germana Vikipedio "amoko" devenas de la malaja lingvo.

Amike
Klaus-Peter

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2008-oktobro-04 08:38:44

Espi,

vi rajtas! Estas preskaŭ la sama mondregiono...

Geraldo

alfred14 (Montri la profilon) 2008-oktobro-04 09:59:08

en francia lingvo, "amok" ne estas uzita
escepte la libro "amok" ("Der Amokläufer" en germana lingvo)
sed in kutima lingvo neniom uzo

Reen al la supro