Al la enhavo

Radikoj vortoj el maleŭropo?

de fantazo, 2008-septembro-07

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

fantazo (Montri la profilon) 2008-septembro-07 21:39:20

Ĉu estas en esperanto radikoj vortoj, kiu ne estas parto de eŭropaj lingvoj?

Eble radikoj el la ĉina aŭ japana lingvoj?

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-08 11:31:04

fantazo:Ĉu estas en esperanto radikoj vortoj, kiu ne estas parto de eŭropaj lingvoj?

Eble radikoj el la ĉina lingvo aŭ japana lingvoj?
japanan: suŝio

tomato venas de ameriko

Viktoro44 (Montri la profilon) 2008-septembro-08 12:35:53

Mi proponas ke ĉiu nova esperanta radiko devus esti neeŭropdevena.

Se iu novradikulemo dezirus nova radiko por "malrapida" aŭ "malalta", ktp, (ŝajnas al mi ke tiuj novradikoj ne necesas) mi opinias ke ĝi ne devus esti latindevena, sed ĉin- aŭ japandevena, ekzemple. Tiel, ni atingos la neŭtraleco de la internacia lingvo.

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-08 12:58:25

Viktoro44:
Ne malbona ideo, sed la lingvo apartenas al la komunumo, do temas pri komunuma akcepto, kaj, per tio, evoluo, ne revolucio.

Viktoro44 (Montri la profilon) 2008-septembro-08 14:50:57

la lingvo apartenas al la komunumo, do temas pri komunuma akcepto, kaj, per tio, evoluo, ne revolucio.
Mi kunsentas kun vi, Miland. Sed mi opinias ke eŭropanoj volonte devus cedi la iniciataĵo pri la novradikoj al la neeŭropanoj esperantistoj.

Tiel, oni atingos du gravajn celojn: plibonigi la neutraleĉo de la lingvo kaj, samtempe, limigi la kresko de eŭropdevenaj novradikoj.

(en mia lasta mesaĝo, mi, erare "kreis" la vortaĉo "novradikulemo", devus esti: novradikemulo)

Matthieu (Montri la profilon) 2008-septembro-08 16:00:50

Kelkaj vortoj devenas de eŭropa lingvo, kiu pruntis ĝin de alia lingvo.

Ekzemple, “ĉokolado” estas pli-malpli sama en ĉiuj lingvoj de Eŭropo, kaj venas de la naŭatla “xocolātl” (tra la hispana “chocolate”).

Viktoro44 (Montri la profilon) 2008-septembro-08 16:27:17

Vi pravas, Mutusen. Oni ne povas komputi tiujn vortojn kiel neeŭropdevenajn!

Filu (Montri la profilon) 2008-septembro-08 20:01:45

'Sudoko' kaj 'mangao' devenis de la japana, mi kredas.

Filu (Montri la profilon) 2008-septembro-08 20:01:46

'Sudoko' kaj 'mangao' devenis de la japana, mi kredas.

Uuuuups! Duoble klakis mi mian muson, ŝajnas!

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2008-septembro-08 20:27:13

"Amoko" estas vorto kiu devenis de la lingvo maoria (Novzelando).

Geraldo

Reen al la supro