Al la enhavo

Mia "Sporkasto" en Esperanto

de Desideratist, 2008-septembro-08

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Desideratist (Montri la profilon) 2008-septembro-08 15:46:47

Sporo estas komputiloludo, aŭ ludilo eble, en kiu oni povas gvidi ĉelo al inteligenteco kaj fine al spaco! Sporo desegnis per Will Wright, kiu desegnis “The Sims” ludon, kaj kompreneble Sporo ankaŭ havas redaktiloj, kaj la ludanto povas fari fantasiajn kreaĵojn, konstruaĵojn kaj veturilojn.

Do mi konstruis Esperanta kolekto en Sporo – nomiĝas “Verda Stelo” – por samideanoj kiuj ludas Sporo, kaj por aliaj Sporludantoj, por montras Esperanton al ili.

Miaj objektoj estas diversegaj, kaj mi esperas ke vi ĝuos ilin!

Vi povas trovi Sporkaston en la ludretumilo - la etikedvortoj estas "esperanto" aŭ "verda stelo", kaj mia Spornomo estas "Desideratist" ankaŭ.

Mi faros retpaĝon ankaŭ por montri bildojn de la konstruaĵoj.

Desi

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-08 16:41:41

Bonvole metu retadreson, mi ne trovas ridulo.gif

Desideratist (Montri la profilon) 2008-septembro-08 17:26:35

La retpaĝo de la ludo estas www.spore.com.

Estas nova ludo, do la "Sporepedia" (enciklopedio de bestoj, veturiloj ktp) ne jam funkcias - mi baldaŭ faros paĝon kun bildoj de miaj kreadoj. Mi metos ĝin ĉi tie kiam mi faros ĝin.

Vi povus trovi ilin nun se vi havus la ludon.

Reen al la supro