Al la enhavo

Rusa prononco

de nornen, 2021-februaro-22

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-22 17:15:18

Kiel prononci la literon «е» post malmola konsonanto en neakcentita silabo?

Ĉu la unua «е» en церкве́й sonas kiel la «ы» en стра́ны, la «и» en игра́ть, la «э» en э́то? Ĉu tute malsame?

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-22 20:51:07

Iel meze inter ĉi tiuj tri variantoj. Provu trovi aŭdion kun ĉi tiu vorto fare de viva homo, ne TTS - ekzemple Сказку о царе Салтане. Kaj dependas de dialekto, en mia pli proksime al э,sed certe ne akcentita.
Vidu ankaŭ церковный kaj церковник - е estas en simila pozicio, estas prononco en IPA.

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-22 21:30:15

Hmm, wiktionary donas [t͡sɨrkɐˈvoɪ̯] por "цирковой" kaj [t͡sɨrˈkovnɨɪ̯] por "церковный".

Ĉu laŭ via prononco kaj laŭ via aŭdo, ambaŭ vortoj komenciĝas per la sama silabo tiel kiel indikas IPA?

Mi kontrolis en forvo.com kun homaj elparolantoj, kaj al miaj nerusaj oreloj la unua sonas kiel [t͡sɛr~] sed la dua kiel [t͡sɨr~].

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-22 23:08:41

Estas ideala 'literatura' prononco, estas reala prononco.
Kaj eĉ en literatura prononco estas du skoloj - 'moskva' kaj 'leningrada'.
Sed ĉi tio ne signifas, ke ĉiu moskva lingvisto estas subtenanto de moskva skolo kaj ĉiu pererbugano estas subtenanto de la leningrada.
Laŭ leningrada skolo Ы kaj И estas malsamaj fonemoj, laŭ moskva ili estas unu fonemo (eble mi eraras kaj estas male).
Pri senakcenta О - unu skolo diras, ke tie estas fonemo А, la alia ke tie estas alofono de fonemo О, prononcata proksime al А, sed tamen ne А.
IPA havas multaj signoj por distingi sonoj, kiuj ne estas gravaj por rusoj, ĉar malsamaj personoj prononcas malsame, sed en aliaj kazoj IPA ne distingas sonoj, kiuj estas gravaj por rusoj, kiel pri sono [ɨ].

Se vi dubas - prononcu kiel estas skribite. Sonos iom strange, sed kompreneble. (Tamen ĉi tio ne solvos pronblemon kiel kompeni rusajn parolantojn)

Estas anekdoto.
Alilandulo volas aĉeti lakton kaj diras al vendistino:
- Дайте мне мОлОкО! (nu li ne scias ankaŭ pri partitivo)
La vendistino diras:
- Нужно говорить мАлАкА!
Poste li renkontas maristojn kaj diras:
- Здравствуйте, мАтрАсы!
- Здравствуй, перина!

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-23 16:40:20

sergejm:Estas anekdoto.
Alilandulo volas aĉeti lakton kaj diras al vendistino:
- Дайте мне мОлОкО! (nu li ne scias ankaŭ pri partitivo)
La vendistino diras:
- Нужно говорить мАлАкА!
Poste li renkontas maristojn kaj diras:
- Здравствуйте, мАтрАсы!
- Здравствуй, перина!
Tre certe. Mia centra problemo kun la rusa estas: ĉu молоко́, ĉu моло́ко, ĉu мо́локо.

Mia anekdoto:
Estis gvatemalaneto lernanta la rusan. Li lernis la vorton молоко́, молока́, молоку́, молоко́, молоко́м, молоке́. Li diris: tio estas facila, la akcento estas sur la finaĵo.

Poste li legis la vorton мотор kaj prononcis мото́р, мотора́, мотору́, мото́р, моторо́м, моторе́.
Kaj li eklernis: Okej, estas du kategorioj: kategorio A kun akcento sur la finaĵo kaj kategorio B kun akcento sur la radiko.

Poste li lernis la frazon „как дела́?“ kaj tuj eksciis, ke tiu nova vorto estas el la kategorio A, kaj sekve prononcis la singularon tiel: дело́, дела́, делу́, дело́, дело́м, деле́.
Kaj li eklernis: Okej, estas tria kategorio C kun akcento sur la finaĵo en la pluralo sed sur la radiko en la singularo.

Poste li legis la vorton игра kaj tuj eksciis: kategorio A kun akcento sur la finaĵo, kaj prononcis la pluralon tiel: игры́, и́гр, игра́м, игры́, игра́ми, игра́х.
Kaj li eklernis: Okej, estas kvara kategorio D kun akcento sur la finaĵo en la singularo sed sur la radiko en la pluralo. Tio estas bela, ĉar ĝi estas tre simetria.

Poste li legis la vorton гора kaj pensis: „Чё за ...?!?!?“.

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-23 18:41:26

En prarusa lingvo estis muzika akcento kaj tri tonoj: ne akcentita (minus), antaŭakcentita (sago dekstren) kaj akcentita (sago malsupren)
En nuna rusa restis ŝpuroj de ĉi tio, do en vorto молоко ĉiuj о estas pronocataj malsame.

Pri akcentoj en deklinacio: estas skemoj A, B, C, D, E, F kaj F' kun ciferoj 1..8 kaj eblaj specialaj signoj - ili estas indikitaj en wiktionary.
Sed гора estas ekcepto: ĝi povas redoni akcenton al prepozicio: пОд гору.

Reen al la supro