Al la enhavo

Enigmo: La vojforkiĝo

de Martinbr, 2008-septembro-17

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Martinbr (Montri la profilon) 2008-septembro-17 09:54:59

Saluton!

Jen enigmo:
Post longa migrado vi atingas vojforkiĝon kaj ne scias, kiun el la du vojoj vi prenu. Vi ja scias, ke unu el la vojoj estas la ĝusta kaj ke, se vi prenos la alian, vi neeviteble havos akcidenton.

Apud la vojforkiĝo staras domo, en kiu loĝas du ĝemelaj fratoj, kiujn oni povas neniel distingi. Sed estas konate, ke unu el ili ĝiam diras la veron kaj la alia ĉiam mensogas.

Vi decidas iri al la domo por demandi pri la vojo. Kiun demandon vi devas starigi por eltrovi la ĝustan vojon (sen scii, kiu el la fratoj staras antaŭ vi)?

Ĝuu la solvadon!
Martin

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-17 10:06:40

Saluton, Martin. Jen bona, klasika enigmo! Mi ne rivelos la solvon. Sed mi esperas ke ni vidos ankoraŭ bonajn enigmojn el vi!

Hispanio (Montri la profilon) 2008-septembro-17 10:42:20

Mia propra solvo:

Vi devas demandi al ili, ĉu la greso estas verda (la greso povas esti verda aŭ ne), kaj poste, demandi al la knabino kiu diris la veron.

Sed mi ne scias se la enigmo diras, ĉu oni povas fari nur unu demandon, kaj mi skribis du.

demando.gifdemando.gifdemando.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-17 11:51:45

Hispanio pravas, se oni havas pli ol nur unu demandon tiam vi simple demandas: La kioma estas? kaj vi tuj scias kiu ĉiam mensogas.
Se vi nur havas unu demandon tiam vi devas demandi: Kiun vojon rekomendus via frato kiel la ĝustan?
Ambaŭ dirus la malĝustan vojon!

Ĉu mi nun ankaŭ ricevos verdan stelon de Miland? lango.gif

Martinbr (Montri la profilon) 2008-septembro-17 12:42:29

Saluton, horsto!

Mi ne estas Miland kaj do ne disdonas verdajn stelojn. okulumo.gif

Sed via solvo estas ĝusta. Jes, estis serĉata ununura demando, kaj tio estis: "Kiun vojon rekomendus via frato kiel la ĝustan?". La verdiremuloj menciis la malĝustan (kiel la frato mensoge rekomendus), sed ankaŭ la mensogemulo (mensoge).

Ĝis,
Martin

Filu (Montri la profilon) 2008-septembro-18 12:49:03

"Se vojaĝanto estus alveninta ĉi tie kaj demandus al vi, kiun vojon oni sekvu por eviti akcidenton, kiun vojon vi al tiu vojaĝanto rekomendus?"

Ambaŭ fratoj indikos la taŭgan vojon, vojon laŭirindan kiun vi poste povos trankvile kaj sentime sekvi.

Rogir (Montri la profilon) 2008-septembro-22 17:12:27

Simple: vi devas bati unu el la fratoj sur la kapon, kaj se li krias 'Kial vi batis min?!', tiu estas la verdiranto, kaj aliakaze la aliu estas la verdiranto. Vi nun ankoraŭ havas unun demandon, demandu kiu vojoj vi prenu.

Martinbr (Montri la profilon) 2008-septembro-23 10:06:17

Sed demandoj estas nek la vero nek mensogoj, ĉu ne?

horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-23 10:46:14

Ĉu eble Rogir kredas ke la verdiranto krius "ve" kaj la mensogulo krius "malve"?

Reen al la supro