Al la enhavo

Enigmo por la semajnfino: La bendo montras mensogon

de Miland, 2008-septembro-19

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-19 19:02:59

La fama scientisto D-ro Lazlo estas falinta sur lia labortablo, pafita tra la brusto. Apud li estas kasedaparato. Estas du homoj en la ĉambro, S-ro Vola kiu parolas kun detektivo, Inspektoro Mazo. 'Inspektoro, neniu tuŝis iu ajn en la ĉambro. Sed ni bone sciis ke S-ro Espe (kiu estas je ferio, kaj, verdire, ne estas mia plej bona amiko) ne estis kontenta kun la D-ro kaj mortigis lin. Sed jen kasedaparato, mi estas certa ke la pruvo estas tie. Aŭskultu!

La inspektoro ŝaltas la maŝinon, kaj ili aŭdas voĉon simila al la murdita sciencisto:

Mi bone scias ke, minacinte min hieraŭ, antaŭ ol li ŝajne foriris je ferio, S-ro Espe intencas veni ĉi tien por mortigi min. Mi nun aŭdas liajn paŝojn! Mi povas vidi lin klare! (Kun klako, la registriĝo finas)

La inspektoro fikse rigardas al Vola, kiu diras, iom nervoze, 'Nu, Inspektoro, ĉu vi ne estas suspektema al li? Ĉu vi ne arestos lin?'

Mazo respondas 'Mi ja estas suspektema - al vi! Mi suspektas ke tiu registriĝo estas mensoga, farita de aktoro.' Kaj li faligas pezan manon sur la ŝultro de Vola, kiu konatas ke li ĵus ricevis nerifuzeblan inviton al la policejo!

Kial la inspektoro suspektas ke la bendo estas falsa, kaj kial li arestas Vola-n?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Filanator (Montri la profilon) 2008-septembro-20 00:00:16

Mi havas du eblaj solvoj:

1. D-ro Lazlo ne scius kien S-ro Espe irus post la mortigo de Lazlo, do la kasedaparato ne estas de Lazlo.

2. D-ro Lazlo estas falinta sur la tablo, kaj lia vizaĝo estas sur la tablo. Do, li ne povus vidi S-ro Espe.

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-20 00:14:55

Filanator:Mi havas du eblaj solvoj..
Ne, la solvo ne temas pri Lazlo mem. Bonan Nokton!

horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-20 10:20:16

Ĉu estas ĉar la registrado finiĝis tiel frue? D-ro Lazlo certe ne havis kialon fini la registradon kaj normale la murdinto forprenus la kasedon. Do la murdinto volis ke la polico trovos la kasedon, kaj ja estas S-ro Vola kiu atentigas D-ron Lazlo pri la kasedo.

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-20 13:15:00

horsto:Ĉu estas ĉar la registrado finiĝis tiel frue?
Ne - ne temas pli la frueco de la fino de la mesaĝo.

borja (Montri la profilon) 2008-septembro-20 14:48:41

Kial la inspektoro suspektas ke la bendo estas falsa, kaj kial li arestas Vola-n?
Tial ke la sonregistro finiĝas per klako. Tie kuŝas la pruvo.

horsto (Montri la profilon) 2008-septembro-20 16:05:57

S-ro Vola diris ke neniu tuŝis ion ajn en la ĉambro, sed kiam la inspektoro ŝaltis la kasedaparaton ili tuj aŭdis la registritan mesaĝon, sen retroenirigi la bendon.

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-20 16:22:54

horsto:S-ro Vola diris ke neniu tuŝis ion ajn en la ĉambro, sed kiam la inspektoro ŝaltis la kasedaparaton ili tuj aŭdis la registritan mesaĝon, sen retroenirigi la bendon.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

apb (Montri la profilon) 2008-septembro-20 16:45:28

Lazlo estis falinta antaŭkurbigita sur lia labortablo, ĉar li estis pafita en dorso kaj ĉar li ne povis vidi lian murdulon, kaj ĉar la bendo estas falsa. Vola havas malamike rilaton al Espe, kaj provas kulpigi Espe ĉar li sciias ke Espe ne estas kontenta kun Lazlo kaj ĉar havas motivon. Ĉar Vola estas la aktoro sur la bendo kaj la murdulo.

Reen al la supro