Al la enhavo

Kiel mi povus bone kompreni parolatan esperanton?

de josell, 2008-septembro-30

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

josell (Montri la profilon) 2008-septembro-30 23:02:47

Mi jam komprenas tre bone la verkitan esperanton, sed mi ankoraŭ ne komprenas aŭskulte esperanton.

Kion vi konsilas por solvi tiun problemon?

Dankon.

Sebasities (Montri la profilon) 2008-septembro-30 23:10:10

Mi sugestas al vi aŭskulti http://radioverda.com/
La prononco ne estas tro rapida.
sal.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-oktobro-01 11:04:50

Sal' Josell, ankaŭ estus utile kiel eble plej frue ekzerci paroli esperanton. Mem mi ankoraŭ ne flue parolas ĉar mankis eblecon paroli. Nuntempe tamen estas Skajpo (Skype) kaj aliaj programoj ekzemple Ekiga por Linukso kaj eble ĝi ankaŭ estas en Vindoza versio.

Se vi volas testi, kontaktu min se vi ne konas alian parolanton!

horsto (Montri la profilon) 2008-oktobro-01 11:16:03

Ankaŭ la prelego de Anna Löwenstein pri Tolkien estas bonege komprenebla, vidu kaj auskultu!

josell (Montri la profilon) 2008-oktobro-01 18:08:20

Dank' al ĉiuj vi, ĉar utile respondis al mi. Mi sekvos viajn konsilojn; Dankegon.

josell (Montri la profilon) 2008-oktobro-01 18:09:12

ĉu ekzistas iu aŭ iuj esperantistaj organizoj puerto-rikaj (Puerto Rico)?

Espi (Montri la profilon) 2008-oktobro-01 19:59:01

josell:ĉu ekzistas iu aŭ iuj esperantistaj organizoj puerto-rikaj (Puerto Rico)?
Saluton Josell,

hazarde mi trovis ĉe "http://www.esperanto-usa.org/?q=node/447" sekvantan kontakton:

PUERTO RICO

* Contact: Alberto J. Rodriguez
PMB004
RR 7 Box 7460
San Juan PR 00926-9183
(787) 942-9044
alberto.jose.rodriguez@gmail.com

Amike
Klaus-Peter

alfred14 (Montri la profilon) 2008-oktobro-02 06:29:27

la prelego de anna Löwenstein estas tre bonege komprenebla
dankon dankon pro tio

horsto:Ankaŭ la prelego de Anna Löwenstein pri Tolkien estas bonege komprenebla, vidu kaj auskultu!

horsto (Montri la profilon) 2008-oktobro-02 09:41:15

alfred14:la prelego de anna Löwenstein estas tre bonege komprenebla
dankon dankon pro tio
Ne dankinde. La prelego ŝajne same plaĉis al vi kiel al mi. Ĉu vi ankaŭ vidis la duan parton?

sinjoro (Montri la profilon) 2008-oktobro-06 13:07:18

Ĉar tamen Esperanto estas lingvo internacia, ne ekzistas en ĝi unu uzata prononco. Pluraj homoj elparolas ĝin per sonoj de siaj gepatraj lingvoj, aŭ eĉ nekorekte. Tial mi rekomendas al vi, por bone kompreni ĉiujn, ne nur aŭskulti bonajn legantojn kiel Anna Lowenstein, sed ankaŭ eĉ komencantojn - ne sekvu ilian manieron prononci, sed alkutimiĝu al ĝi. Per skajpo vi povos facile trovi parolemulojn, kaj ja estas pluraj radioelsendoj el ĉiuj mondopartoj.

Reen al la supro