Al la enhavo

Da akvo, amikoj!

de StefKo, 2021-majo-03

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2021-junio-26 20:16:32

@amigueo

Mi scias, ke kelkaj uzas la verbon "longi" en la senco "esti… longa", kvankam tio ne estas en PIV. Do el viaj ekzemploj mi komprenas nur "longas 3 metrojn". Ĉiuj aliaj estas nekompreneblaj al mi.
 
  • Io povas havi longon de tri metroj, sed kion signifas "havi 3 metrojn longon"?
  • daŭas?
  • daas?
  • daŭ?
  • metras?
Pri "metras" notu, ke Zamenhof eksplicite konstatis, ke verboj el substantivoj ne aŭtomate signifas "esti…", ekz. "marteli" ≠ "esti martelo".

amigueo (Montri la profilon) 2021-junio-27 12:44:24

Metsis:@amigueo

kion signifas?:
havi 3 metrojn longon
daŭas?
daas
metras
. havi 3 metrojn longon <<< esti 3 m-ojn longa.
Estas receproka samsignifa ireblo inter Havi kaj Esti, pri multaj konceptoj nome Alto, Longo, Pezo, Blanko ktp.

. daas <<< da.
Dai = Mezuri kaj Dao = Mezuro.
Litro mezuras volumon.
Metro mezuras longon.

. da/de/el/-n
El PIV: ""iom de tiu ĉi kuko k iom da kuko; rento de mil dolaroj k mil dolaroj da rento; la nombro de niaj partianoj Z k multe da partianoj""

Mi supozas ke PIV aprobas ""multe de niaj partianoj""

Tamen, laux mi:
Multe da/el/de/-n mia kuko
Kelkaj el/da/de/-n ni

Malfacilo venas de manko de eksplicitaj distingoj en substantivo, kaj aliflanke, esto de specifaj distingoj en prepozicioj
Kuko aux 3 kukoj, sed ankaux
Kuko kiel substanco (gramoj de/da kuko)

. om.
Eble Daux estas nenecesa.
Daux = Om.
Havi panon om 300 gramoj = Havi 300 gramojn da pano
Trinkis multe? Om botelo ( = botelo da)

[Dauxrigota]

Metsis (Montri la profilon) 2021-junio-28 07:01:20

@amigueo,

La objekto de "havi" estas tio, kion io havas. En
 
  • *havi tri metrojn longon*
vi havas du rektajn objektojn kaj neniu markilo, kiel tiuj du rilatas unu al la alia. La markilo, kiun vi bezonas, estas "de", vd. PIV de 8.
 
  • havi longon de tri metroj
(Jes, la vortero "de" havas plej da signifoj el ĉiuj rolvortetoj en Esperanto. Oni ja povas diri, ke tro multaj.).

La vorto "da" estas rolvortero aŭ prepozicio, vd. PMEG], kiu

PMEG:
ligas kvantan aŭ mezuran esprimon al O-vorta frazparto, kiu montras ion “substancecan” (ion nelimigitan kaj nedifinitan).
El rolvorteroj oni povas nur tre malofte krei verbojn. Baze de la difino de "da" mi ne povas imagi tian verbon. Mi ripetas mian peton, ke vi legu la Vikipedian artikolon pri la partitivo.

amigueo (Montri la profilon) 2021-julio-01 18:19:48

@Metsis

Mi konas partitivon de franca (de la viande = da viando, des amis = da amikoj, pas de bière = neniom da biero/j) kaj euxska (eskerRIK asko = da danko multe).

Esperanto havas partitivon sed iom miksitan.
Pomoj =
1. Da pomoj
2. Certaj pomoj pri kiu oni ankoraux ne parolis.

Mi rimarkas ke la bongramatika sistema uzo de DA anstataux DE, havas gravan rezulton pri precizo:

gramo de pano (de certa pano) vs
gramo da pano (de la substanco pano).

Tiu emo precizon rezultas en gxenerala uzo de DA iom kien en la franca:
"Mi volus da pano." ecx "Mi volus da panoN." (estas aliaj prepozicioj kiuj permesas -N).

"Da ni vizitos vian kastelon."

Kaj aldona ideo:
iom bela ---> iom pano
cxar "iom" implicitas DA!

Metsis (Montri la profilon) 2021-julio-02 08:55:16

@amigueo,

Bone. Jes, mi scias, ke la franca havas la partivon, kvankam mi ne posedas la lingvon.

Bedaŭrinde ekzistas lernolibroj, en kiuj oni erare malpermesas uzon de la rolvorteto ”da” kun ”la”, ”(ĉi) tiu(j)” aŭ pronomoj. Klare oni povas diri
 
  • Mi volas glason da tiu vino.
kun signifo, ke mi volas vinon de specifa kvalito kaj mi volas tiun vinon laŭmezure de unu glaso.

Sed vi pravas, ke ekzemple frazo
 
  • Mi manĝas panon
kutime signifas, ke "mi manĝas iun nespecifan parton de pano" anstataŭ "mi entute manĝas nespecifan panon". La unua havas la partitivan sencon (kun parta objekto) kaj la dua la akuzativan (kun tuta objekto) en lingvoj, kiuj havas la partivon. Ja, kion mi povus diri. Jes, ankaŭ mi volas, ke estus klara, ĝenerala maniero por montri la partivon, sed bedaŭrinde ne estas.

PMEG havas ĉapitron pri nekutimaj uzoj de "da", ekzemple ĵus pri memstara uzo kaj pri t.n. da-ismo.

amigueo (Montri la profilon) 2021-julio-04 17:59:46

@ Metsis
Bedauxro manki partitivo!

Tamen mi trovas tute natura kaj fantaza jenan evoluon :
1. Mi volas akvon
2. Mi volas (iom) da akvo(n)
3. Mi volas akvo(n) om ( = da akvo )
4. Mi volas akvom (naskigxo de partitivo)
5. Mi legas librojm ( = iom da libroj )
6. Mi legas librom ( = iom da libro )

Cxiuj estu kontentaj!! ridego.gif

Pri punkto 5 kaj 6. Tiu partitivo emfazas ke oni legas por trovi iom da utila informo cxe kelkaj dokumentoj (aux alia cele), ne por gajni medalon kontraux tutaj libroj tralegitaj gxis la lasta pagxo, kvazaux partoprenanto de Sumoo (legosporto).

thyrolf (Montri la profilon) 2021-julio-05 07:22:24

om mani padme hum, mi scias ...

amigueo (Montri la profilon) 2021-julio-08 19:40:28

@Metsis

Mi iom komprenas vian partitivemon.

Cxu tiu fantazia partitivo (fakte, TUTOTIVO) povus helpi precizigi verbojn?

Mi eltrinkis la akvon. (Gxisfine de tiu akvo).
Mi trinkelis la akvon. (Gxisfine de mia soifo).

Konsideroj pliaj, rilate al "phasal verbs", kiuj ricxigas esprimstokon:
Mi trinkis la akvon el(an).
Mi el(a) trinkis la akvon.

amigueo (Montri la profilon) 2021-julio-08 19:56:42

@Metsis

Pri: havi/esti longon/longa 3 metrojn.

Strange en Esperanto du akuzativoj sinsekvaj,
sed estas alternativoj:

Havi longon de/je/om/-n 3 metroj.
Havi vinon om/-n/kvante-de/je 2 litroj.

amigueo (Montri la profilon) 2021-julio-08 20:31:07

Pmeg-as:
"Ŝajnas, ke da-ismo estas simptomo de pli profunda miskompreno. Uzo de memstara DA montras, ke oni pensas, ke DA apartenas al la antaŭa esprimo, ne al la posta."

Mi opinias alion. 1. Tiuj parolantoj eraraj (daismo) ne akceptas ambiguon normalan cxe gxusta esperanto (MULTE povus signifi intenson de ago, tempodauxron de ago, direkton de ago aux kvanton de entoj jam menciitaj). Tiuj malamikoj de "eleganta necerteco" preferas honton precizigi per DA. Aliaj precizigaj alternativoj estas pli longaj silabe aux pli heterodoksaj (daux multe).
2. DA apartenas ankaux al la antauxa esprimo. Tamen Esperanto pli ofte preferis (cxe aliaj prepozicioj) BOTELON DAAN ol BOTELON DA.
("Amiko ena" vs "Amiko en", "Opinio kontrauxa" vs "Opinio kontraux").

"Mi portis botelojN vinoN 4 jarojN eksterlandeN"
(Cxi kaze, "botelojn vinon" gajnis rajton nedecidemi: cxu "botelojn da vino" cxu "vinon daux boteloj"? Dukaze, -N povus anstatauxi prepozicion.)

Reen al la supro