Al la enhavo

Da akvo, amikoj!

de StefKo, 2021-majo-03

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2021-julio-13 18:36:18

Ui diris pri trimetra tablo, mi aldonis largon unu metron - kael longa tablo devas esti pli larĝa ol ordinara. 70 centimetroj - mi mezuris altecon de mia tablo.

Metsis (Montri la profilon) 2021-julio-14 06:33:29

Sergejm,

Supozu vi staras antaŭ tablo tiel, ke la plej longa flanko de la plato estas antaŭ vi. Do, al mi tiu longa, transversa mezuro estas larĝo de tablo kaj la mezuro for de mi estas profundo de tablo.

Se vi parolas pri longo, tio signifas al mi, ke vi staras ĉe la mallonga flanko (kaj rigardas la platon laŭlonge). Tiam la mezuro for de mi nomiĝas longo kaj la transversa mezuro larĝo. Sed kutime oni staras tie nur tiam, kiam oni intencas porti la tablon. Do kien vi portas la tablon?

sergejm (Montri la profilon) 2021-julio-14 16:39:38

Plej ofte oni starigas tablon ien kaj ne plu movas ĝin.
Certe, ekzistas tabloj, kiujn oni movas, ili ne estas tiom grandaj kaj iam havas radojn por simpligi la movon.
Mi nomis la plej grandan mezuron long(ec)o (длина ruse), pli malgrandan - larĝ(ec)o (ширина).
Alt(ec)o (высота) estas mezuro laŭ gravitacia forto, se la tablo staras ĝia ordinara stato, ne sur flanko; ĝi povas esti pli granda ol longeco aŭ pli malgranda ol larĝeco.

amigueo (Montri la profilon) 2021-julio-14 17:10:04

@sergejm, Metsis

"cm 90 [a]lt 50 [p]rofund 45 [l]argx".
tia mia notajxo kutime. ridulo.gif

kuriozajxo. la tabla longo kaj trimetrajxo estis alteca. memoru la elefantojn de pentristo Dali.

mia konstato gramatika (kaj... ) pri ekz "9 km-ojn alta monto" estas la granda permutaciemo de tiuj 4 elementoj (nombro, unuo, dimensio/kvalito, objekto/substanco) paralele al permutaciemo de tiuj 4 (?) gramatikaj roloj. ho la matematiko eliras el ombro!
ajne de (ne)tauxgo partitivon DA/-OM aux/kaj kvantitivon DAUX/OM (aux aliaj samcelajxoj), mi trovas mankojn pri precizo.
mi komprenas ke implico ebligas komprenon ecx sen gramatikaj subtilajxoj:
9 alt mont km aux
km mont 9 alt aux
km 9 alt mont aux
ktp ktp

ne cxiuj permutacioj egalsignifaj?
cxu estas kelkaj klasoj de ekvivalenco?
ho matematiko floras...

amigueo (Montri la profilon) 2021-julio-15 08:57:44

"iu reciklis lignon daux tiuj mebloj" =
"iu reciklis tiujn meblojn da ligno"

StefKo (Montri la profilon) 2021-julio-15 10:26:01

amigueo:"iu reciklis lignon daux tiuj mebloj" =
"iu reciklis tiujn meblojn da ligno"
"Iu recikligis lignon el mebloj kaj poste recikligis meblojn el la ligno (ree faris meblojn el la recikligita ligno)."

sergejm (Montri la profilon) 2021-julio-15 11:15:57

Oni faras el malnova meblo ne lignon, sed lignan segaĵon.
Ekzistas meblo, farita el ligno, sed ĝi nun estas multe pli multecosta ol meblo, farita el lignosegaĵo.

amigueo (Montri la profilon) 2021-julio-27 15:00:48

Ho eraro. Recikligi lignon el mebloj... Pligxuste:

Reuzi lignon dauxeuxl 3 mebloj.

"ENHAVILO" MATERIALON EL KIU GXI KONSTRUIGXIS (dael)

Mi pensas ke la leganto legas kvazaux enigmon "dauxeuxl"!
"Da" kutime sekvas enhavilon mezurantan, kaj do "daux" malsekvas gxin.

Sed cxifoje "meblo" estas aparta enhavilo materialon el kiu gxi konstruigxis. Do "el" malsekvus "ligno" kaj "euxl" sekvas gxin.

La rilato inter "ligno" kaj "mebloj" estas kompleksa.
1. konstrumaterialo de.
2. substanco kies kvanto esprimigxas per enhavilo nome.

MATERIALO KIES KVANTON MEZURAS ENHAVILOJ KONSTRUITAJ DE GXI (dauxeuxl)

viando dauxeuxl 9 bovinoj?!

Ne enhavilo sed "ajxo kiu povus esti enhavilo", sed ne cxi kaze. Haha, nur por trompi.

Se ekzemplo alias, pli klaros.
Reuzi lignon dauxeuxl 5 balailoj.

Kial ne "Reuzi lignon el 5 balailoj"?

Bv klarigi al mi avantagxo de "dauxeulx".
Enigmo estas enigmo!

Reen al la supro