Al la enhavo

Da akvo, amikoj!

de StefKo, 2021-majo-03

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-majo-03 11:43:21

Ĉu "Akvon!" ĉu "Da akvo!"?

Kiel vi vokus por iuj donu al vi ekz. la akvon: ĉu „Akvon!” ĉu „Da akvo!”?

Unua maniero – per la akuzativo: „Akvon!”

PIV:
akuzativ/o Kazo en diversaj lingvoj, kiu, se uzata sen prep., esprimas interalie la rektan objekton de la verbo; analoge en E. la funkcio, markata de la morfemo n: uzi la substantivon aŭ pronomon en ~o
Klare. Sed la verbo povas esti diversa. Kiam oni uzas ian frazon sen ĉefverbo, la frazo fariĝas nepreciza. Kiel ekkompreni la voko? "Doni/Ne doni? Doni/Ne doni plue? Doni/Ne doni pli da akvon? Fermi la akvon"?

La dua – per la nominativo kun la prepozicio da: „Da akvo!”

PIV:
da. Prep. uzata por rilatigi du vortojn aŭ sintagmojn, el kiuj la unua esprimas mezuron (kvanton, pezon, longon, volumenon k.a.) de la dua:
(...)La mezurvorto estas foje neesprimita: „ĉu ankoraŭ da kafo?”
Kiel ni ekkomprenus la kriadon: „Da akvo! Da akvo!”? Certe ne: „Ne doni la akvon, Ne doni plue la akvon, Ne doni pli da akvo(?), Fermi la akvon”.

Ĉu mi pravas?

Metsis (Montri la profilon) 2021-majo-07 07:49:00

Unu el mankoj en Esperanto estas, ke oni uzas la akuzativon ofte partitive. Ekzemple:
 
  • Mi legas libron.
Ĉu vi vere legas la tutan libron aŭ nur parton de ĝi? Kaj se legas la tutan libron, ĉu tio okazas ĵus nun alivorte la ago kompletiĝas, kiel la uzo de la as-verbo indikas? Ne, ĉiuj komprenas la superan frazon tiel, ke oni legas nur parton de la libro. Do oni miksas la tutan kaj la partan objekton en Esperanto.

Ni parte havas partitivon (serĉo celita) en la formo de da-esprimo.
 
  • Mi legas parton da libro.
Sed praktike neniu diras tiel.

Do mi kredas, ke oni vokas akvon laŭ la unua maniero:
 
  • Akvon! Donu al mi akvon! Mi soifas!
Kiam temas pri tiu ekzemplo en PIV, tio estas stranga, ĉar PMEG eksplicite konstatas, ke oni ne povas uzi da memstare, t.e. sen kvanta aŭ mezura vorto.

StefKo (Montri la profilon) 2021-majo-07 08:22:56

@Metsis:

Jes. Sed en ordinara parolado homoj ofte uzas erojn de frazoj, ekz. kiam ili ekscitiĝas.
La ekzemplo: Patro iras kun infano. La infano iras tre malrapide, do la patro diras al ĝi: "Pli! Pli!" Eĉ la infano scias la intencon de la patro: "Iru pli rapide!".
Kibicoj krias al kuranta sportisto: "Pli! Pli!" kaj ne "Kuru pli rapide!". Ĉiu scias ke temas pri la kurado.

Metsis (Montri la profilon) 2021-majo-08 17:05:04

Vi pravas, sed ĉiuokaze mi kredas, ke oni vokas
  • Akvon!
ĉar ĝi estas pli simpla krii ol "da akvo!".

StefKo (Montri la profilon) 2021-majo-08 20:01:16

Metsis:Vi pravas, sed ĉiuokaze mi kredas, ke oni vokas
  • Akvon!
ĉar ĝi estas pli simpla krii ol "da akvo!".
Jes. Ĝi similas al la pola: Daj wody! Certe pro tio ĝi plaĉas al mi. okulumo.gif

amigueo (Montri la profilon) 2021-majo-29 17:07:44

Kara StefKo,

via ideo manksenti partitivon en esperanto,
estas produkema.

"Da mi komprenis da vian mesagxon.
Mi rekonas ke mi nur daatentis kaj ne plenatentis vian plenmesagxon, do mi rimarkis dakompreni vian mesagxon"

StefKo (Montri la profilon) 2021-majo-30 21:40:32

Kara Amigueo,

Ĉar mi ne plene komprenas vian enskribon mi respondas dusence:

Mi komprenas nur iom da via mesaĝo.
Se vi pli „daatentos”, vi pli „dakomprenos”.


Serioze:

Mi ne havas manksenton de la partitivo en Esperanto, mi nur volis pridiskuti sencon de la prep. da klarigita per la vortoj en PIV:
da. Prep. uzata por rilatigi du vortojn aŭ sintagmojn, el kiuj la unua esprimas mezuron (kvanton, pezon, longon, volumenon k.a.) de la dua.
kaze de frazo nekompleta, ekz. Da akvo! (Plena frazo: Donu pli da akvo!)

amigueo (Montri la profilon) 2021-junio-03 22:36:54

mia opinie,
DA implicas PLENOn kaj KVANTOn kaj ENHAVILOn kaj UNUOn.
plejsimple: 3 da pomoj.
normale: 3 boteloj da aux botelplenoj de vino.
da akvo: kvanto de akvo.

emocie:
da akvo! = what a quantity of water! =
plenty of water!

boteloj daaj = boteloj plenaj

Metsis (Montri la profilon) 2021-junio-18 07:06:32

amigueo:mia opinie,
DA implicas PLENOn kaj KVANTOn kaj ENHAVILOn kaj UNUOn.
plejsimple: 3 da pomoj.
normale: 3 boteloj da aux botelplenoj de vino.
da akvo: kvanto de akvo.

emocie:
da akvo! = what a quantity of water! =
plenty of water!

boteloj daaj = boteloj plenaj
Ne, "da" ne montras plenon, kontraŭe. Se vi studos PMEG-on, vi ekscios, ke "da" montras parton kaj praktike rolas kiel rolmontrilo por la partitivo (*). Lasu min prezenti (uzante malĝustan Esperanton), kiel oni komprenas la malsimilecon inter la akuzativo kaj la partitivo en lingvoj, kiuj havas ambaŭ.
 
  • Mi trinkis akvon : estis iu difina kvanto da akvo, ekz. botelo, kaj mi eltrinkis tion
  • Mi trinkis da akvo : estis iu nedifina kvanto da akvo, kaj mi trinkis iom da tio
Do temas pri tuta resp. parta objekto.

Oni esprimas tiun malsimilecon uzante ĝustan Esperanton per
 
  • Mi eltrinkis (la) akvon.
  • Mi trinkis akvon.
Sed bedaŭrinde multaj homoj miksas tiujn kaj eĉ ne notas la malsimilecon.

*: Tiu da-partitivo limiĝas al kvantaj esprimoj, kvankam en kelkaj lingvoj oni uzas la partitivon ankaŭ por aliaj celoj.

amigueo (Montri la profilon) 2021-junio-26 16:46:58

Metsis:
amigueo:
3 (da) pomoj.
3 boteloj da vino = 3 botelplenoj de vino.
da akvo = kvanto de akvo.

da akvo! = what a quantity of water! =
plenty of water!

boteloj daaj = boteloj plenaj
Ne, "da" ne montras plenon, kontraŭe. Se vi studos PMEG-on, vi ekscios, ke "da" montras parton kaj praktike rolas kiel rolmontrilo por la partitivo (*). Lasu min prezenti (uzante malĝustan Esperanton), kiel oni komprenas la malsimilecon inter la akuzativo kaj la partitivo en lingvoj, kiuj havas ambaŭ.
 
  • Mi trinkis akvon : estis iu difina kvanto da akvo, ekz. botelo, kaj mi eltrinkis tion
  • Mi trinkis da akvo : estis iu nedifina kvanto da akvo, kaj mi trinkis iom da tio
Do temas pri tuta resp. parta objekto.

Oni esprimas tiun malsimilecon uzante ĝustan Esperanton per
 
  • Mi eltrinkis (la) akvon.
  • Mi trinkis akvon.
Sed bedaŭrinde multaj homoj miksas tiujn kaj eĉ ne notas la malsimilecon.

*: Tiu da-partitivo limiĝas al kvantaj esprimoj, kvankam en kelkaj lingvoj oni uzas la partitivon ankaŭ por aliaj celoj.
Mi studis PMEG.
Mi ne kunsentas pri kelkaj punktoj:
3 botelojn vinon
havas 3 metrojn longon = longas 3 metrojn
la vino dauxas 3 botelojn = 3 boteloj daas vinon
havas vinon daux 3 boteloj = havas vinon 3 botelojn
longas daux 3 metroj = longas 3 metrojn
3metras longon = 3metras da longo

Reen al la supro