Al la enhavo

Ĉu komuna lingvo vere helpus?

de ora knabo, 2008-oktobro-05

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2008-oktobro-05 15:47:16

Saluton
Kutime mi aŭskultas ke la celo de Esperanto estas doni al la mondo unu komunan lingvon, por ke ĉiuj homoj povu sin interkompreni. Oni diras ke, kiam ni povos kompreni unu la alian "sur neŭtrala lingva fundamento", homoj (nacioj) iĝos pli toleremaj kaj ke ekestos tutmonda paco. Sed ĉu vi vere kredas pri tio?
Ekzemplo por mi estas mia propra popolo. Mi estas Kroato, kaj mi tute senprobleme komprenas ekz. Serbojn. Tamen, antaŭ iom pli ol dudek jaroj niaj popoloj militis. Eĉ okazis la plej granda genocido (ĉu tiu vorto bonas? - mortigado de popolo), post tiu kiun faris Hitler kun Judoj. Ĝis hodiaŭ multaj Kroatoj ne toleras Serbojn kaj male. Sur la teritorio de tuta iama Jugoslavio ekestis novaj ŝtatoj (kaj iuj novaj ankoraŭ povus esti kreitaj), kvankam ĉiu komprenas ĉiun! Iuj eble dirus ke la problemo estis tri religioj en malgranda loko (katolika, ortodoksa kaj islama), sed la vivmaniero de anoj de tiuj religioj ankaŭ preskaŭ tute samas. Se iu ne dirus al mi al kiu religio li apartenas, mi ne povus scii - ĉar ekzemple multe da islamanoj trinkas alkoholon, manĝas porkaĵon ktp. Do, se la problemo estas religioj, kiel oni pacigu la tutan mondon, en kiu ekzistas eĉ pli multe da eĉ pli malsamaj religioj.
Ĉu ni devus unuiĝi en ĉiuj aspektoj de vivo (unu lingvo, unu religio, intermikso de ĉiuj rasoj por ke ni estu same koloritaj), aŭ lerni toleri diversaĵojn? Antaŭ ol ĉiu respondos - dua! bv. pripensi ĉu tio vere eblas kaj ĉu VI pretus forĵeti iujn antaŭjuĝojn aŭ aliajn aferojn sur kiuj via kulturo baziĝas.
Mi esperas ke mi ne lacigis vin per tro multe da teksto demando.gif

Filu (Montri la profilon) 2008-oktobro-05 16:30:33

Fakte, la Jugoslavia genocido estas la pli vasta okazinta en Eŭropo post la fino de la dua mondmilito. Multe pli ampleksa estis ekzemple tiu kiu okazis en Ruando, fifama tragedio el niaj tempoj.

(Menciante tion, mi tute ne deziris esti malĝentila, nur pliekzaktigi la faktojn...)

Frankouche (Montri la profilon) 2008-oktobro-05 17:39:17

ora knabo:Ĉu ni devus unuiĝi en ĉiuj aspektoj de vivo (unu lingvo, unu religio, intermikso de ĉiuj rasoj por ke ni estu same koloritaj)
Tio neeblas kaj utopias. Mi kredas ke la homo ĉiam trovos malsimilojn inter la homoj por pravigi siajn proprajn erarojn. La sama lingvo, religio...ne malpermesas la homoj pri sin malami. Kelkefoje, 2 vilaĝoj, 2 kvartaloj , 2 familiaroj kun samaj karakteristikoj sin malamas. Kial? Mi kredas ke la manko de komunikaĵo inter ili kaj interkomprenaĵo ne forviŝis almenaŭ unu malsimilo inter ili. Komuna lingvo, tio bonas sed necesas uzi ĝin. Per la uzo pliiĝanta de la interreto, eblas pensi ke la komunikaĵo pli grandiĝos. Tamen mi memoras tiun frazon de usona ĵurnalisto : "Ni havas la plejn bonajn komunikilojn sed ni ne komprenas la mondon".
Eĉ la komuna linĝvo kaj la komunikaĵo ne sufiĉas. Ekzistas kulturecaj malsimiloj. Vi vidu kelkajn temojn de la forumo : "Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?", "Ĉu Usono estas danĝera lando?", "Kiuj landoj eblas esti sendependaj?"..., kaj oni vidas preskaŭ la homoj sin insultas ĉar iu kredas ke iu pravas, sed neniu havas la veracon.
Nu, kion mi kredas? Antaŭe mi neniam parolis kun homoj de la tumondo. Nun, mi provas kompreni ilin tiom ol, mi esperas, ili provas kompreni min. Ni estas en la erao de la komunikaĵo, eble poste, estos la erao de la komprenaĵo, do lerni je toleri...Estos ĉiam konfliktoj, sed mi esperas malpli...

Miland (Montri la profilon) 2008-oktobro-05 19:32:38

ora knabo:Mi estas Kroato, kaj mi tute senprobleme komprenas ekz. Serbojn. Tamen, antaŭ iom pli ol dudek jaroj niaj popoloj militis .. la vivmaniero de anoj de tiuj religioj ankaŭ preskaŭ tute samas. Ĉu ni .. lerni toleri diversaĵojn?
Vi faris bonajn punktojn. La dividoj inter la popoloj de la eksa Jugoslavio ŝajnas al mi tribaj aŭ etnaj konfliktoj. Okazis io simila en Afriko, en Rŭanda, inter la Hutuoj kaj Tutsioj, eĉ kvankam ili havis la saman lingvon kaj eĉ la saman religion.

Esperanto ne estas magia solvo por tiel profundaj konfliktoj. Sed lerni toleremon estas grava parto de la solvo.

Miaopinie, eblas ke en ĉi tia situacioj, la valoro de Esperanto kuŝas tiom en ĝia 'interna ideo' kiom en ĝia utileco kiel internacia komunikilo.

Tiu 'interna ideo' estas homaranismo. Jen paĝo pri ĝi.

La usona Esperantisto (bedaŭrinde forpasinta) Don Harlow skribis pri la 'interna ideo' ĉi tie.

Eble iam interesos vin la libro Mi estas homo, aro de skribaĵoj de Zamenhof pri homaranismo, redaktita de Aleksander Korĵenkov.

josell (Montri la profilon) 2008-oktobro-05 20:02:29

Ja, komuna lingvo helpus multe, sed ne sufiĉe tiel por ĉesi militojn, ĉar por ĉesi la militojn, la homaro devas havi aman inter-komprenon kaj ankaŭ lingvan inter-komprenon.

Filu (Montri la profilon) 2008-oktobro-05 20:40:59

Kial homoj el la sama kulturo, kreskiĝintaj en la sama urbo, rigardintaj la samajn televid-progamojn, uzintaj la samajn lernejseĝojn, preĝintaj la saman dion en la sama preĝejo, ludintaj kaj amikiĝintaj kun la samaj infanoj kaj eĉ kelkfoje edukitaj en la sama domo per la samaj gepatroj dum la samaj jaroj, kial ne ĉiuj tiaj homgrupoj ĉiam samopinias pri ĉio? Kial ili eĉ kelkfoje haltas ne nur viziti unu la alian, sed ankaŭ iafoje haltas saluti unu la alian kaj eĉ ekfiparolas unu kontraŭ la alia? Ĉu ĉar iliaj opinioj pripolitikaj aŭ filozofiaj malsamas? Ĉu pro la fakto, ke kelkaj pliriĉiĝas pli rapide ol aliaj? Ĉu ĉar siaj hobioj malsamiĝis kun la tempopasado kaj la vivspertoj? Ĉu ĉar unu estas pli forta, aktiva kaj la alia pli inteligenta? Ĉu ĉar kelkaj havas dek infanoj kaj ne povas dormi multe? Ĉar unu estas tro kontrolema la aliulajn agojn? Ĉar unu ĉiuj amas kaj la alia ĉiam klopodas eniri amikecon aŭ amrilaton?

La kialoj por pravigi koleron inter homoj estas pluregaj, ege diversaj kaj mi ne ĉiujn konas. Kaj ankaŭ mi kelkajn homojn ne ŝatas, homoj kiuj tamen al mi neniun malbonaĵon faris. Mi ne deziras al ili malfeliĉon, sed mi ne estas malfeliĉa miavive. Eble se mi estus pobrega, ĉiam malsata, malforta, lacega kaj premita el ĉiuj direktoj, eble tiam mi al ili dezirus malfeliĉon (kiu povus diri kun tuta certeco, ke li aŭ ŝi ne estus tiel???)

Verŝajne esti kapabla komuniki kun homoj el diversaj landoj, diversaj kulturoj, diversaj religioj, diversaj lingvoj, tio ja povas helpi pligrandigi sian toleremon, sed tio ne ofertas finan solvon, nur etan ilon.

Filu (Montri la profilon) 2008-oktobro-05 21:41:37

Paranteze kaj ekstertemo.gif

Mi tre ŝatas ludi skvaŝon, kaj tio ofertas al mi bonan antaŭvidon de la diverseco observebla inter homoj. Tra la jaroj, ekzemple, mi vidis multajn specojn da ludantoj:
• kelkaj kalme fieras pri venkoj, ne ensentas katastrofon pri malvenkoj kaj entute estas maltrudiĝemaj;
• kelkaj fieraĉas pri venkoj, koleriĝas pri la plej eta eraro sia kaj eksplodas je kriegoj perdinte tro da matĉoj;
• kelkaj ridegas venkinte, ankaŭ ridas aŭ eĉ ridegas malvenkinte kaj ĉiam amikece fiparolas laŭte kaj kvazaŭ ĝuas tiom la ludon, kiom la porplezuran parolbataleton... Tio al mi ne malplaĉas, sed kelkajn tia sinteno malpaciencigas aŭ tre lacigas;
• kelkaj estas malkuraĝigintaj per malvenkoj kaj decidas ludi kun (aŭ kontraŭ, depende de la vidpunktoj...) malpli spertaj ludantoj por kelkaj tempoj antaŭ ol provi denove;
• kelkaj amas malvenki, malvenkadi kaj malvenkegi, ĉar por tion fari oni ludu kun (aŭ kontraŭ...) multe pli spertaj ludantoj kaj maksimumigas sian lernadon (ĉu komentindas?);
• ktp.

Do, por io tiom malgrava, kiom estas sportludado, homoj pruvas sin kelkfoje agresemaj aŭ iom malamikaj aŭ enuitaj pro aliuloj. Ĉu ĉicirkonstance oni kredeble povas imagi, ke kiam temas pri "gravaĵoj" kiel vivnivelo kaj vivfeliĉo, povo kaj religio, politiko kaj riĉeco, homoj ĉiam bonkondutus? Ĥimero!

andogigi (Montri la profilon) 2008-oktobro-30 23:24:10

ora knabo:Saluton

Ekzemplo por mi estas mia propra popolo. Mi estas Kroato, kaj mi tute senprobleme komprenas ekz. Serbojn. Tamen, antaŭ iom pli ol dudek jaroj niaj popoloj militis.
La familio de mia edzino estas Kroata do mi loĝas en kroata-usona komunumo. (Steeltono, Pensilvanio, Usono) Ili venis al usono 100 jaroj antaŭ trovi pli bonan vivon kaj ili sukcesis. Ni ofte aŭskultas tamburizan muzikon, mangas Kroatan mangon (saruma ĉe Kristnasko), ktp.

Niaj najboroj estas serbojn kaj mi ne gravas. Same, ili ne gravas kion ni faras. Fakte, ni estas amikoj.

Mi kredas ke komuna lingvo helpas multe, sed tio estas simpla respondo. Kio estas pli grava estas vivi kune kaj ignori niajn diferencojn.

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-07 13:14:50

Mi opinias ke plej gravas volo de homoj interkompreniĝi. Se homoj volas kompreni unu la alian ili ĉiam sukcesas, dum se ne volas, eĉ parolante saman lingvon homoj kverelas.

Rohan (Montri la profilon) 2008-novembro-07 17:34:39

Laŭ mi, komuna monda lingvo nur malfacile efikus solvi tiujn profundradikajn, interpopolajn, interhomajn problemojn, kiuj baziĝas sur religio, etneco, aŭ historiaj kaŭzoj. Kaj kiel Filu evidentigis, eĉ fratoj, naskitaj el la sama utero, povas fariĝi malamikoj. Do kion oni diru pri paco inter ĉiuj anoj de iu samlingvanujo?

Loĝante en Barato, kie multaj tute malsamaj religioj kaj lingvoj kutime harmonie kunekzistas, mi povas atesti, ke mi iel sentas min iom pli korproksima al ajna preteriranto, kiam mi ektrovas, ke li kaj mi havas la saman denaskan lingvon (ĉi tie, urbaj kaj edukitaj personoj normale parolas almenaŭ tri lingvojn, foje pli). Kaj mi kredas, ke se la familio kiu loĝas en la apartamento antaŭ la mia parolus mian denasklingvon, mi hodiaŭ konus ties membrojn pli bone, ol mi nun konas.

Mi celas diri, ke la baza kaj almenaŭa valoro de internacia lingvo estas ke homoj, kiuj antaŭe ignoris unu la alian simple pro lingvaj bariloj, povas amikiĝi per ĝi. Internacia lingvo ne garantias tiun amikiĝon, sed almenaŭ peras ŝancon al amikeco (kaj sekve, espere, al paca kunvivado), ke ĝi venku indiferentecon kaj konomankon! Sed kiel multaj jam indikis, malgraŭ komuna lingvo, kiam temus pri pli kolereg-ekbrulantaj aferoj, komuna lingvo nur permesus la interkompreniĝon de la disflugantaj sakraĵoj, nenion pli.

Reen al la supro