Al la enhavo

Alvoko al programistoj pri pasporta servo

de novatago, 2008-oktobro-08

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2008-oktobro-08 10:44:02

la prezidanto de TEJO:Ĉu vi estas programisto kaj jam miris kial la Pasporta Servo de TEJO ne havas simile modernan retejon kiel "Hospitality Club" aŭ "Couch Surfing"? Jen via ŝanco por ŝanĝi tion!

TEJO invitas programistojn partopreni en la konkurso por fasoni kaj programi novan, interretan version de Pasporta Servo.

Limdato por sinanonco: la 26-a de oktobro en 2008. Klaku por elŝuti pliajn informojn kaj kriteriojn.

Kore, Gregor Hinker

rubulo (Montri la profilon) 2008-oktobro-10 00:15:09

Mi miretas pro la anonco.

Unue mi dubas, ĉu iu persono sola povas elprogrami tian retejon. Nuntempe fari retejon "2.0" estas industria procezo kiu necesigas fortojn de pluraj homoj kaj malsimilajn kompetentojn, eĉ se oni planas reuzi ekzistantan ŝablonon (kiel drupal ekzemple).

Due mi dubas, ĉu ni havas tro da fortoj. Kial dividi homojn per konkurso ? Ĉu estus ne pli bone starigi internacian teamon ? Kunligi homojn kiuj bonvolas kunlabori kaj havas kompetentojn taŭgajn ?

Sed se tiel funkcias, do tiel funkciu.

Reen al la supro