Al la enhavo

araba alfabeto por esperantistoj

de juangarciadelrio, 2021-majo-27

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

juangarciadelrio (Montri la profilon) 2021-majo-27 17:20:47

Saluton, karaj: antaŭ kelkaj tagoj mi finverkis serion de 5 artikolojn per kiuj mi instruas la araban alfabeton al esperantistoj kiuj, pro iu ajn kialo, ŝatus ĝin lerni. Jen la ligilo al la unua leciono (kiu inkludas antaŭparolon kaj la 3 unuajn lecionojn). Dankon.
https://pacamondo.blogspot.com/2021/05/araba-alfab...

juangarciadelrio (Montri la profilon) 2021-majo-27 17:22:19

Kaj jen la sesa leciono (antaŭlasta): https://pacamondo.blogspot.com/2021/05/araba-alfab...

amigueo (Montri la profilon) 2021-majo-29 08:31:55

dankegon Juangarciadelrio

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-majo-29 13:43:54

Interesa kurseto.

Pri la diversformaj literoj -laŭ pozicioj- ĉu tio ne estas simila al desegno de latinaj literoj far la kaligrafiistoj, kiuj aldonas vostegoj al la majuskloj aŭ finaj literoj? Ŝajnas, ke en la araba, tiuj ornamaĵoj estas laŭnormaj, dum en la latina ili dependas de la skribista imago.

juangarciadelrio (Montri la profilon) 2021-majo-29 19:05:48

Altebrilas:Interesa kurseto.

Pri la diversformaj literoj -laŭ pozicioj- ĉu tio ne estas simila al desegno de latinaj literoj far la kaligrafiistoj, kiuj aldonas vostegoj al la majuskloj aŭ finaj literoj? Ŝajnas, ke en la araba, tiuj ornamaĵoj estas laŭnormaj, dum en la latina ili dependas de la skribista imago.
Jes, vi pravas. En la araba alfabeto tio okazas laŭnorme. Tamen, direndas ke arabaj kaligrafiistoj tre ofte- kaj kutime nur pro ornamaj celoj- kreas novajn formojn por literoj. Eĉ arablingvanoj tre ofte ne kapablas legi tiajn tro-ornamajn literojn. Same okazas al ni, okcidentanoj, kiam oni provas legi mezepokajn tekstojn aŭ literojn. Oni devas malkovri aŭ deĉifri kio estas skribita.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-majo-30 21:35:51

Dankon pri via respondo.

Alia demando, kiu tiklas mian scivolemon: Kial la arabaj literoj preskaŭ ĉiam estas ligitaj? Ĉu ne ekzistas (por krucvortoj, reklamo, presado, skrablo, ktp. ) kazoj kie tiuj literoj estas izolitaj? La latina havas ambaŭ sistemojn, kaj majusklojn , do almenaŭ 104 diversaj formoj por literoj, sen kalkuli la diakritikaĵojn.

Kiel funkcias skribmaŝinoj aŭ pli ekzakte, kiel ili funkciis, kiam komputiloj ne ekzistis??

juangarciadelrio (Montri la profilon) 2021-majo-31 07:55:43

Altebrilas:Dankon pri via respondo.

Alia demando, kiu tiklas mian scivolemon: Kial la arabaj literoj preskaŭ ĉiam estas ligitaj? Ĉu ne ekzistas (por krucvortoj, reklamo, presado, skrablo, ktp. ) kazoj kie tiuj literoj estas izolitaj? La latina havas ambaŭ sistemojn, kaj majusklojn , do almenaŭ 104 diversaj formoj por literoj, sen kalkuli la diakritikaĵojn.

Kiel funkcias skribmaŝinoj aŭ pli ekzakte, kiel ili funkciis, kiam komputiloj ne ekzistis??
Saluton denove. Unue, mi devas diri, ke miaj scioj pri la araba lingvo estas tre bazaj. Mi memlernis ĝin antaŭ multaj jaroj kaj nur havas kelkajn bazajn metodojn kaj etajn vortarojn en mia domo. Certe, mi havas du amikojn kiuj estas veraj fakuloj, kaj al kiuj mi kelkfoje demandis/as. Sed ja la fakulo ne estas mi mem!

Ĉiukaze, jen la respondo al viaj demandoj:
- Kiel jam dirite, ĉiu araba litero havas 4 formojn : komenca, meza, fina kaj izola. Do, por krucvortoj, skrablo ktp, oni uzas la izolajn formojn.
- Pri la antikvaj skribmaŝinoj, mi nur vidis unu tian antaŭ multaj jaroj (ĉe unu miaj “fakulaj amikoj”). Danke al tio, ke ne ekzistas distingo majusklaj/minusklaj estas sufiĉajn klavojn por enmeti ĉiujn literajn formojn. Tiel, premante sur nia “por majusklan klavon” oni atingas multajn komencajn, mezajn kaj finajn literojn.
- Pri la demando “kial la arabaj literoj devas esti ligitaj por skribi tekstojn?”: mi ne scias. La origino estas por mi tute nekonata. Ja la hebrea alfabeto havas kelkajn finajn literojn (sed ne mezaj, ktp). Kaj ligado ne nepras. Do, pli bone, mi demandos tion al miaj amikoj...)
Mi ne scias kiamaniere aldoni bildojn en ĉi tiu komentejo. Se vi donas al mi vian retpoŝtadreson, mi povos sendi al vi bildojn pri arablingvaj krucvortoj, skribmaŝinoj, ktp. (Kvankam vi mem povus trovi ilin inter-rete, mi povus iom helpi)

juangarciadelrio (Montri la profilon) 2021-junio-01 19:07:43

linedd963, Kio...?

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-julio-16 00:10:52

juangarciadelrio:Kaj jen la sesa leciono (antaŭlasta): https://pacamondo.blogspot.com/2021/05/araba-alfab...
Kore dankon al vi. Mi ĉiam volis lerni la araban alfabeton, nur pro interesiĝo pri skribsistemon tutmonde. Mi provis lerni la tibetan skribsistemon kaj la tradicia mongola skribsistemon, kaj provis elparoli tiujn silabojn kaj vortojn antaŭ longe (bedaŭrinde, mi forgesis plejparte pro la flugo de longa tempo) . Sed mi volis lerni la araban alfabeton, ĉar krom la araba lingvo, ankaŭ la ujgura lingvo, la persa lingvo, la kazakstana lingvo en Ĉinio, ktp, estas skribata per la alfabeto, aŭ la "persigita" araba alfabeto. Do mi ŝatus provi !

Dankon denove !

Reen al la supro