Al la enhavo

mia esperanta flimeto pri manpakaĵo - ĉu vi povas ĝusti miajn erarojn?? :)

de irishpolyglot, 2008-oktobro-20

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

irishpolyglot (Montri la profilon) 2008-oktobro-20 11:07:04

Sal'!! ridulo.gif

Mi faras alian esperantan filmeton por meti sur mia esperanta blogo.

Ĉu vi povas ĝusti la erarojn? Poste mi registros mian voĉon en esperanto! Vi povas jam rigardi la filmeton en la angla, la franca kaj la hispania.

Dankon!!! ridulo.gif

Kiel alporti ĉion kiun vi volas en via manpakaĵo!
Flugi estas pli kaj pli multekosta. Ĉi somere mi pasigis 10 tagojn en Slovakio kaj por certigi malaltan prezon mi decidis ne registri pakaĵon ĉar oni pagas pli kun ĝi nuntempe. Ĉio kiun mi bezonas por la 10 tagoj estus en ĉi tiu tornistreto kaj mi trapasis la flughavensekureco trankvile, sen devi atendi pakaĵon kiam mi alvenus!
Sed mi ankoraŭ volis alporti multe kun mi!! Rigardu tiu kiun mi alportis; necesejeroj, vestoj kiuj mi lesivis post 5 tagoj, ŝuoj, elektronikaj aparatoj, tekokomputilo de 17 coloj, libro kaj diversaĵoj, inkluzive, kompreneble, ĉi tiu filmilo!
Ĉar mi nur alportas manpakaĵon, mi ne povas alporti likvoj kaŭze de sekureco, sed oni povas aĉeti ilin en la alia lando.
Mi tamen havis la problemon de kiel mi enpakus ĉion en mian tornistreton! Ah, sed mi havas ideon!! Kutine ekzistas pesrestriktoj kiam oni vojaĝas, kaj tiu kun la malmulta spacon signifas ke ne estas multe kiun oni povas alporti. Sed ankaŭ flugas pli... korpulentaj vojaĝantoj kiuj pezas pli, ĉu ne? Estas justa ĉar la pezo sur la homo ne estas konsiderata, do jen tiu kiun mi faras!! Mi surmetas la pli pezajn vestojn kaj mi metas la pezajn erojn en miajn poŝojn! Se vi havas pantalonon kaj jakon kun multa poŝojn, vi surprizos vin kiam vi povas enmeti!!
Mi alportis multe pli kun mi dum aliaj vojaĝoj, kun kombinaĵo de havi pli poŝoj, utilizi valizo kiu estas la limo de grandeco de manpakaĵo kaj, kompreneble, enpaki pli bone. Ĉi foje mi sukcesis enpaki ĉion kaj mi ankoraŭ havis spacon por enmeti memorigaĵojn kiam mi revenos hejmen!
Do, mi donas alian konsilon al vi!! Se vi volas alporti grandan mantukon kiel tio ĉi, kiu estas tre dika do estas tre malfacila faldi ĝin por enmeti en la valizo. Estas tre ĉagrena!! Ah, sed mi havas “supera” ideo!
Oni povas meti ĝin malsupre de sia jako!!
Mi esperas ke vi ĝuis miajn konsilojn!! Bonan vojaĝon!!

irishpolyglot (Montri la profilon) 2008-oktobro-20 18:28:23

Pinguin helpis min kaj donis ĉi tiun korektado:

Kiel kunporti ĉion kion vi volas en via manpakaĵo!
Aviado estas pli kaj pli multekosta. Ĉi somere mi pasigis 10 tagojn en Slovakio kaj por certigi
malaltan prezon mi decidis ne registri pakaĵon ĉar oni pagas pli pri ĝi nuntempe. Ĉio kion mi
bezonas por la 10 tagoj estus en ĉi tiu tornistreto kaj mi trapasus la flughavensekuron trankvile, sen
bezono atendi pakaĵon kiam mi alvenus!
Sed mi ja volis porti multe kun mi!! Rigardu kion mi kunportis; sinprizorgilojn, vestaĵojn kiujn mi
lavigis post 5 tagoj, ŝuoj, elektronikajn aparatojn, tekokomputilon 17-colan, libron kaj diversaĵojn,
inkluzive, kompreneble, ĉi tiun filmilon!
Ĉar mi nur kunportas manpakaĵon, mi ne povas kunporti likvaĵojn kaŭze de sekureco, sed oni povas
aĉeti ilin en la alia lando.
Mi tamen havis la problemon kiel enpaki ĉion en mian tornistreton! Ah, jen mi havas ideon!!
Kutime ekzistas pezrestriktoj kiam oni vojaĝas, kaj pro la malmulta spaco ne estas multe kion oni
povas kunporti. Sed ankaŭ flugas pli... korpulentaj vojaĝantoj, kiuj pezas pli, ĉu ne? Estas juste, ĉar
la pezo sur la homo ne estas konsiderata, do jen kion mi faras!! Mi surmetas la pli pezajn vestojn
kaj mi metas la pezajn aferojn en miajn poŝojn! Se vi havas pantalonon kaj jakon kun multaj poŝoj,
vi surpriziĝos kiom vi povas enmeti!!
Mi kunportis multe pli dum aliaj vojaĝoj, kun kombinaĵo de havi pli da poŝoj, utilizi valizon kiu
ĝuste tiom grandas kiom oni rajtas manpakaĵe kaj, kompreneble, enpaki pli bone. Ĉi-foje mi
sukcesis enpaki ĉion kaj mi ankoraŭ havis spacon por enmeti memorigaĵojn kiam mi revenos
hejmen!
Do, mi donas alian konsilon al vi!! Se vi volas kunporti grandan mantukon kiel tiu ĉi, kiu estas tre
dika do malfacile faldebla por meti en la valizon. Estas tre ĉagrenige!! Ah, sed mi havas
“super(bon)an” ideon!
Oni povas meti ĝin sub sia jako!!
Mi esperas ke vi ĝuis miajn konsilojn!! Bonan vojaĝon!!

Fajro (Montri la profilon) 2008-oktobro-20 20:30:38

Vi ankaŭ povas alŝuti pliajn videojn al dotsub.com

http://dotsub.com/view/user/irishpolyglot

irishpolyglot (Montri la profilon) 2008-oktobro-20 22:12:03

Jes vi ĝustas Fajro!! rideto.gif
Mi sendos miajn videojn al dotsub.com ridulo.gif Mi ĵus vidis ke iu tradukis mian videon al la kimra! lango.gif

irishpolyglot (Montri la profilon) 2008-oktobro-22 19:45:21

La filmeto estas nun en mia blogo!! rideto.gifrideto.gif

irishpolyglot (Montri la profilon) 2008-oktobro-22 21:24:33

Fajro:Vi ankaŭ povas alŝuti pliajn videojn al dotsub.com

http://dotsub.com/view/user/irishpolyglot
Mi nun uzas DOTSUB-on en mia blogo okulumo.gif

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-oktobro-22 21:33:16

irishpolyglot:La filmeto estas nun en [url=http://www.irishpolyglot.com/travel/kiel-kunporti-ĉion-kion-vi-volas-en-via-manpakaĵo/eo/]mia blogo[/url]!! rideto.gifrideto.gif
Nun mi uzas fajrovulpon 3.0.3

Se mi simple klakas sur la ligilo: " mia blogo " - ĝi ne funkcias pro literoj kun ĉapeletoj!

Sed se mi klakas malfermi ligilon en nova fenestro ĉio funkcias:
http://www.irishpolyglot.com/travel/kiel-kunporti-..."x"ion-kion-vi-volas-en-via-manpakaj"x"o/eo/
Ĉar ligilo fariĝas sen literoj kun ĉapeletoj.

(Tiu eraro estas pro tio ke lernu! aŭtomate konvertis literoj kun x al literoj kun ĉapeletoj en via ligilo)

Jen estas la bona ligilo:
http://www.irishpolyglot.com/eo/

.

lango.gif

Tre bona filmeto!

Mi gratulas vin, kaj atendas sekvan...


Amike Andreo.

irishpolyglot (Montri la profilon) 2008-oktobro-22 22:02:43

Dankon Andreo okulumo.gif Mi ŝanĝis la ligilon rideto.gif

Reen al la supro