Al la enhavo

Vi igas min varma < A xxx -as B xxx -a >

de cheak, 2008-oktobro-22

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

cheak (Montri la profilon) 2008-oktobro-22 15:21:58

senkulpa.gif
(1)Vi igas min varma.
(2)Mi fotas vin bela.
(3)Li skribas la leteron ruĝa.
(4)Ili bakas kukon bon-gusta.

Ĉu estas gramatike ĝustaj?
Kaj ĉu ekzistas reguloj por tiu gramatika formo? Ekzemple, ĉu nur kelkaj verboj eblas en tiu formo?
< A xxx -as B xxx -a >

horsto (Montri la profilon) 2008-oktobro-22 15:34:11

Vidu en la detala gramatiko malsupre ĉe: 10.1.4.2 Objekta predikativo

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-oktobro-22 20:19:05

Sed la detala gramatiko ne klarigas, kial tio estas ĝusta, precipe kial oni foje ne uzas la finaĵon -n.

La kaŭzo estas, ke adjektivo kun -n priskribus la nunan staton de la objekto, dum sen -n ĝi priskribas la staton de la objekto kiel rezulton de la ago, post la ago.

Ekzemplo:
"Mi trinkas glason duonmalplenaN."
=> Antaŭ mia trinkado la glaso estis jam duonmalplena.

"Mi trinkas glason duonmalplena_."
=> Antaŭ mia trinkado la glaso estis pli ol duonplena. Sed la rezulto de mia trinkado estis, ke post mia trinkado la glaso estis duonmalplena.

La kaŭzo, foje ne uzi -n estas do, ke tiel oni povas esprimi du diversajn signifojn.

cheak (Montri la profilon) 2008-oktobro-23 11:52:18

rideto.gif
dankon.
dankegon.

Reen al la supro