Al la enhavo

Moskvo ĝis nun militas kun ukraina kulturo.

de Andreo Jankovskij, 2008-oktobro-26

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-06 07:51:46

Jaroslav la Saĝa "turniĝas en propra tombo" malgajo.gif, dum vi diskutas ĉi tie.

Vagabondo (Montri la profilon) 2008-novembro-06 11:04:57

nikko:Jaroslav la Saĝa "turniĝas en propra tombo" malgajo.gif, dum vi diskutas ĉi tie.
De ĉi tiu loko bonvolu esti pli detala.

sergejm (Montri la profilon) 2008-novembro-06 12:38:37

Mia poŝtelefono kaj DVD-spektilo scias ukrainan lingvon (sed ne la belorusan). Sed ili estas farataj ne en Rusio.
Sed multaj varoj farataj en Rusio (ekzemple sukoj kaj ĉokolado) havas surskribojn en ukraina lingvo. Ĉu vi eble pensas ke la produktantoj faras tiujn surskibojn por povi vendi siaj varojn en Ukraino? Ne, en Ukraino estas vendataj sukoj farataj nur en Ukraino - tiel al mi diris konatoj vizitintaj Ukrainon.

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-06 14:07:28

Mi komprenas ke Jaroslav la saĝa parolis la pra-orientslavan, el kiu ambaŭ la rusan kaj la ukrainan evoluiĝis.
Mi havas demandon por parolantoj de la 'slavaj' lingvoj. Ĉu rusanoj kiuj ne studis la ukrainan, povas kompreni ĝin en libroj aŭ filmoj? Kaj male?

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-06 14:20:13

Miland:Mi komprenas ke Jaroslav la saĝa parolis la pra-orientslavan, el kiu ambaŭ la rusan kaj la ukrainan evoluiĝis.
Mi havas demandon por parolantoj de la 'slavaj' lingvoj. Ĉu rusanoj kiuj ne studis la ukrainan, povas kompreni ĝin en libroj aŭ filmoj? Kaj male?
Jes, Jaroslav parolis pra-rusan, kiun nunaj rusaj povas kompreni. Ukrainoj kaj rusoj povas facile kompreni unu la alian, krom maslamaj vortoj pro pola influo al ukraina, sed tio ne estas problemo. granda parto de ukrainio parolas surĵik'on - miksaĵon de ukraina kaj rusa, sed vere, estus stulte diri pri miksaĵo de lingvoj kiuj estas 90% similaj.

Mi menciis Jaroslavon, ĉar tiu estro parolis al tri siaj filoj kiuj devis heredi de li tri princejojn kiuj nun estas Rusio, Ukrainio kaj Belarusujo, li parolis ke oni estu kune, alikaze ili estos venkitaj kaj subpremitaj. Li bone sciis kverelemon de fratoj ridulo.gif

p.s. belurusan rusoj komprenas pli bone eĉ ol ukrainan.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-06 20:21:53

nikko:

Jes, Jaroslav parolis pra-rusan, kiun nunaj rusaj povas kompreni. Ukrainoj kaj rusoj povas facile kompreni unu la alian, krom maslamaj vortoj pro pola influo al ukraina, sed tio ne estas problemo. granda parto de ukrainio parolas surĵik'on - miksaĵon de ukraina kaj rusa, sed vere, estus stulte diri pri miksaĵo de lingvoj kiuj estas 90% similaj.

Mi menciis Jaroslavon, ĉar tiu estro parolis al tri siaj filoj kiuj devis heredi de li tri princejojn kiuj nun estas Rusio, Ukrainio kaj Belarusujo, li parolis ke oni estu kune, alikaze ili estos venkitaj kaj subpremitaj. Li bone sciis kverelemon de fratoj ridulo.gif

p.s. belurusan rusoj komprenas pli bone eĉ ol ukrainan.
1. Hieraŭ unu esperantistino el Rusio diris al mi ke ŝi ne povas kompreni ukrainan lingvon.

2. Tiu surĵik (miksaĵo) preskaŭ neekzistas en Ukrainio, homoj parolas aŭ en la ukraina, aŭ iam en la rusa.

3. Ne kredu al rusaj televidkanaloj, simple vizitu Ukrainion.

4. Pro tio ke rusa lingvo fariĝas pli kaj pli malpupulara en Ukrainio (dank' al Moskva malamikeco) mi pensas ke post 20 jaroj ĝi estos uzata tre malofte.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-06 20:35:19

Vagabondo skribis!

Vagabondo:...
Sed al mi ŝajnas, ke la lingvo apenaŭ taŭgas por politikaj aŭ sciencaj celoj. Exemple pro la manko de gerundio. Aŭ pro la manko de konvena vortoprovizo. Oni ne devas forgesi, ke la lingvo estis evoluanta, precipe, kiel lingvo de kamparo.
...
Mi pensas ke vi simple ne scipovas ukrainan lingvon, aŭ simple propagandas stultaĵojn.

Interese kiel vi opinias pri aliaj lingvoj, ekzemple pri la rusa, ktp.?

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-07 07:11:03

"Unu esperastistino diris ..." - bona argumento. Multaj malbone komprenas eĉ propran lingvon, mi certigas vin, legi ukraine estas pli facile ol legi sicencan artikolon en rusa pri medicino aŭ atom-fiziko ridulo.gif

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-08 10:52:39

nikko:"Unu esperastistino diris ..." - bona argumento. Multaj malbone komprenas eĉ propran lingvon, mi certigas vin, legi ukraine estas pli facile ol legi sicencan artikolon en rusa pri medicino aŭ atom-fiziko ridulo.gif
Vi povas telefoni al mi per skajpo: andreo_jankovskij - mi esperas ke ni parolos en la ukraina!

Yakunin (Montri la profilon) 2008-novembro-08 11:14:14

Miland:Mi komprenas ke Jaroslav la saĝa parolis la pra-orientslavan, el kiu ambaŭ la rusan kaj la ukrainan evoluiĝis.
Mi havas demandon por parolantoj de la 'slavaj' lingvoj. Ĉu rusanoj kiuj ne studis la ukrainan, povas kompreni ĝin en libroj aŭ filmoj? Kaj male?
Se vi parolas pri reala Ukrainia Lingvo (ne surĵik, kiu ekzistas en multaj partoj de Ukrainio), rusanoj, kiuj ne studis ukrainian, povas kompreni nur komunan sencon de ukrainlingva parolado.
Surĵik estas preskaŭ tute komprenebla.

Reen al la supro