Al la enhavo

Moskvo ĝis nun militas kun ukraina kulturo.

de Andreo Jankovskij, 2008-oktobro-26

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-15 10:31:37

nikko:

Al mi ŝajnas ke ukrainio kaj ukraina popolo ne estas preta al sendependeco.
- Historio jam ĉion montris, - Ukrainio jam estas sendependa kaj same pro tio Moskvo tiel malbone rilastas al Kijivo.

nikko:
Ukrainio tute ne komprenas kion signifas esti sendependa.
- Pro tio ke mi estas ukrainano - mi estas parto de estraro de mia lando, kaj mi bone ĉion komprenas.

(Nekomprenas Moskvo, ili rakontos ke antaŭe ni kune ion sukcesis - sed tio ne estas bona argumento, kaj legu tiujn fiaĵojn kiuj faras rusa Ministerio de Eksterlandaj Rilatoj, kion rakontas Rusaj televidkanaloj pri Ukrainio - tio tre malallogas.

Fakte Moskvo perdis influon al Ukrainio!
Kaj rusa estraro estas tre kolera.
Kaj nun por mi Rusio estas ne amika lando.

Poste Rusio perdos sian influon al Belorusio kaj Kazaĥio.

Laŭ mi Putin volas provi denove konstrui fermitan komunumon.

Usono estas bona ekzemplo por Rusio, pensu denove kion signifas bonkvalita politiko kaj ekonomio...)
nikko:
Esti sendependa lando = ĉiam kontraŭi al ies ekspansio, ĉiam defendi sin kaj proprajn interesojn ne nur en lando sed ankaŭ en kampo de internaciaj rilatoj.
- Ĉu vi hazarde ne volas diri ke Rusio defendos Ukrainion kaj ĉie disvastigos ukrainan kulturon kaj lingvon?

- Ni mem ĉion bone faros. Ukrainio kreskas tre rapide, ekzemple post 7-10 jarojn povas evidentiĝi ke plej riĉa homo en la mondo loĝas en Ukrainio.
nikko:
Mi bonvenigas ukrainion en aro de sendependaj landoj, sed ne forgesu, inter ŝtatoj okazas granda ludo, kiu okazis ĉiam kaj okazos ĉiam: influo, komerco, ekonomia subpremo kaj rezisto, spionado, etnaj konfliktoj, kompromisoj, intertraktoj kaj konstanta ŝanĝado de reguloj de tiu ĉi ludo. Ukrainio ne kutimis konscii ke certe TIO estas sendependeco, kaj volas ke ĉio estu tia kvazaŭ ukrainio estas parto de iu, ke granda frato defendas, ordigas kaj instruas.
- Ukrainanoj longe batalis pro sendependeco kaj ili vere scias kion tio signifas.

- Granda frato estas rusa propagando.
Se vi diras pri NATO, do por Ukrainio ne estas senco ĉiujare perdi miliardojn eŭrojn pro granda armeo, tiam ni eniros en NATO kaj fakte jam perskaŭ ĉion preparis por tio. Kaj ne forgesu ke Putin ankaŭ vidas Rusion en NATO.
nikko:
Kutimu ke lando estas memstara = ĉiam devas mem defendi sin, kaj plendi pri tio ke okazas influado estas simple infanecaj. Tia estas ja mondo ridulo.gif. Kutimu al memstareco.
- Vi povas pensi tiel.
nikko:
Ne rakontu al mi pri obeemo de rusa popolo kaj pri aŭtoritareco de Putin, tio estas ridinda. Evidente estas avinoj sur benkoj en ĝardenoj kiuj adoras Putinon, sed plejparto de lando kritike rilatas al li. Tamen, rilati kritike ne signifas malaprobi.
- Ĉu multe da rusoj en Lernu skribis ion kritikan pri Putin?
nikko:
Bazigi argumentadon sur blago ke ukrainanoj estas pli liberemaj ol rusoj estas iomgrada faŝismo. Eble ukrainanoj estas eĉ biologie pli altaj? Raso de liberuloj? Ĉiuj popoloj estas preskaŭ samaj. Se nun en rusio aperas agipova naciestro (simila al Atatjurk ekzemple) tio ne signifas ke lando totalismiĝas. Tio estas entute logika okazo sur fono de problemoj okazintaj kun Rusio.
- Pri faŝismo. Ĉu vi neniam pensis ke Rusio estas faŝisma lando - se rigardi de mia flanko tio iam ŝajn-et-as same tiel.
nikko:
Kaj ne apelaciu al anekdotoj, tio nur malestimigas vin.
- Estas via propra opinio.

Amike Andreo.
P.S. dankon al vi "nikko" pro la komento.

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-15 11:28:35

nikko:
- Ĉu multe da rusoj en Lernu skribis ion kritikan pri Putin?
Ĉu tio gravas? Hm, simple ne estis motivoj por ekparoli pri malavantaĝoj de Putin kaj lia komando. Ĉu vi pensas ke rusianoj timas paroli pri tio? hehe, nu uzu jutubon, eltrovu arojn de mokajn videojn, spektu rusian TV-on, estas sufiĉe da ŝercoj kaj kritiko. Evidente estas ŝtataj kanaloj kie ĉio estas laŭ deziro de estraro, sed estas aliaj.Mi legas eksterlandajn gazetojn kaj miras, ĉu homoj vere kredas ke en Rusio estas mallibera socio? Kritiko de Putin estas eĉ en mia unviersitato ĉe prelegoj de sociologio, ekonomio, politologio. Ne estas problemoj rilate tio. Vi ĉiam mencias pri iuj homoj kiuj kredas je boneco de Putin, evidente en ĉiu lando estas "pasiva plejparto", kiu ne tre interesas ne nur pri Putino sed pri politiko entute. Homoj laboras, enspezas monon por pano, kaj en tre zorgas. Sed ili ja spertas pliboniĝon, malrapidas, sed rimarkeblan. Mi nenion povas diri pri progreso de ukrainio. Kiel inĝeniera studento mi nur scias, ke uzinoj lokigitaj en ukrainio nun ne tre funkcias. Mi diras pri allteknologiaj militistaj kaj aliaj. Rusiaj uzinoj ja estas firme ligitaj kun ukrainiaj, iam ambaŭ estis parto de unu produktada sistemo, kaj tio estas problemo. Sen starto de ukrainiaj uzinoj estas malfacile starti rusiajn. Evidente estas uloj kiuj preferas ekonomie okupi ukrainion, aĉeti uzinojn por ke almenaŭ iom da ili funkciu.

Pri malamo de "Moskvo" rilate Ukrainio. Kial vi nomas Rusion Moskvo?

Pri kiu malamo vi parolas? Kiu estas en TV? Ne estas ega malamo, estas ioma propagando, sed sama propagando estas en ĉiu lando. Ĝi ne estas tre akra, ĝi estas minimuma. Se paroli al homoj ke ĉio estas malbone kaj ni ĉiuj mortas, neniu ekvolos vivi, labori, esperi. Iam necesas iom psikologie okupi pri problemoj. Tio estas normala. En ĉiu lando estas tia optimismiga sistemo.

(Interalie, pri kontraŭestrara agado. Kiam mi studis en 11 klaso mi aparteni al malgranda junula grupeto, ni okazigis kunvenojn ĉe urboplaco kaj aliaj lokoj, disvastigis folietojn ktp pri aĉeco de reĝimo. Ekde tiam mi iom ŝanĝis opinion. Kaj mi diru ke neniu nin subpremis. Nur unuafoje mi iris al prokuraturo kie min demandis, kiu mmi estas kaj kion mi volas. Konsilis ne ropi leĝon, sed nenion malpermesis. Ni (kun pli adoltaj kamaradoj) facile ricevis permesojn por manifestado. Iam al mi ŝajnas ke en Iĵevsko tro oftas manifestadoj, Tiusemajne estis kontraŭ Volkov -prezidanto de Udmurtio.

Tial mi ne komrenas kiel estas esprimata mallibereco en Rusio. Eble kelkaj homoj estas punitaj, sed... mi aprobas severecon rilate grupoj kiuj agas por gajni mono de eksterlande.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-17 01:00:42

Mi ĉion pripensis pri rilatoj kun Rusio sed tutegale la respondo estas sama:

"Mi devas pli multe labori"

Ukrainio devas fariĝi pli potenca lando ol Rusio, sed tio signifas ke mi (kaj ne nur mi) devas ege pli multe labori en tiu direkto.

"Kaj estu tiel..."

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-17 07:48:55

rideto.gif

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-17 07:48:56

Interese, kial Ukrainiĝo devas feriĝi pli potenca? Ĉu ĝi ne jam estas pli potenca? ridulo.gif . Evidente vi deziras tion, sed laŭ mi vidpunkto Ukrainio pli kaj pli fariĝas dependa, sed ne de Rusio sed de alia ŝtato. Vojo en nova mallibero laŭ mi estas tio. Ne eblas fariĝi libera ŝanĝinte majstron. Majstoj ĉiam estas egosimaj kaj pli ŝajnigas helpon ol faras ĝin.

rosto (Montri la profilon) 2008-novembro-17 16:04:11

Kial vi ĉiuj, rusoj kaj ukrainoj, parolas nur pri rusa kaj ukraina lingvo kaj kulturo en Rusio kaj Ukrainio? Nu, ankaŭ pri belarusa. Tio ŝajnas al mi ŝovinisma parolado. En Rusio kaj en Ukrainio pli ol cent diversaj nacioj loĝas. Ĉiu havas sian kulturon kaj lingvon. Ili bezonas komunan lingvon. Ili havas rusan lingvon kiel komunan, ĉu tio plaĉas al iu aŭ ne. Per kiu lingvo ukraino kun belaruso parolas?

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-17 16:46:30

Eble ĉi tie ne estas reprezentantoj de aliaj lingvoj de Prarusio.

sinjoro (Montri la profilon) 2008-novembro-20 08:16:41

rosto:Kial vi ĉiuj, rusoj kaj ukrainoj, parolas nur pri rusa kaj ukraina lingvo kaj kulturo en Rusio kaj Ukrainio? Nu, ankaŭ pri belarusa. Tio ŝajnas al mi ŝovinisma parolado. En Rusio kaj en Ukrainio pli ol cent diversaj nacioj loĝas. Ĉiu havas sian kulturon kaj lingvon. Ili bezonas komunan lingvon. Ili havas rusan lingvon kiel komunan, ĉu tio plaĉas al iu aŭ ne. Per kiu lingvo ukraino kun belaruso parolas?
Ekzakte, vole-nevole la rusa estas lingua franca de ĉiuj landoj de iama Sovetunio. Certe orientaj slavoj de diversaj regionoj kompreniĝos ĉefe per la rusa se ĝi estis dum multaj jaroj deva lingvo. Tian funkcion de interlingvo neniam havis la ukraina.

Mi ne komprenas kiucele estis kreita ĉi tiu forumo-fadeno krom fortigo de ne-samideana konflikto. Ne eblas pruvi ke ukrainoj estas gento havanta nenion komunan kun rusoj, tian eldiron kontraŭas la historio, kulturo, lingvo.. eĉ kuirarto. Rusoj, belorusoj, ukrainoj kaj rutenoj estas proksimaj nacioj science klasifikataj kune kiel orienta slavaro.

sinjoro (Montri la profilon) 2008-novembro-20 08:26:05

nikko:Eble ĉi tie ne estas reprezentantoj de aliaj lingvoj de Prarusio.
Laŭ mia scio, nun ekzistas nur kvar vivantaj lingvoj de la orientslava familio: la belorusa, la rusa, la ukraina kaj la rutena (la rusina fakte). Ĉu per "Prarusio" vi nomas la Grandan Duklandon Moskvan aŭ eble la Novgorodan Respublikon?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-20 11:14:31

sinjoro:
Mi ne komprenas kiucele estis kreita ĉi tiu forumo-fadeno krom fortigo de ne-samideana konflikto. Ne eblas pruvi ke ukrainoj estas gento havanta nenion komunan kun rusoj, tian eldiron kontraŭas la historio, kulturo, lingvo.. eĉ kuirarto. Rusoj, belorusoj, ukrainoj kaj rutenoj estas proksimaj nacioj science klasifikataj kune kiel orienta slavaro.
Temas nur pri tio ke Moskvo ĝis nun militas kun ukraina kulturo.

"sinjoro" ĉio estas pli serioze ol vi pensas. (Ĉi tie estas politiko).

Mi scias ke post 5-15 jaroj ĉio estos bone.
Kaj rilatoj kun Rusio estos pli bonaj (normalaj).

Reen al la supro