Al la enhavo

Moskvo ĝis nun militas kun ukraina kulturo.

de Andreo Jankovskij, 2008-oktobro-26

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-20 11:52:02

sal.gif

Estas bona novaĵo, Ukrainio komencas bonkvalite reklami sin en Eŭropo kaj Usono.

Dekomence preskaŭ 500 foje en CNN aperos sekva filmeto:

http://vimeo.com/2236515

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-20 13:28:32

Ho, mi esperas vi sukcese vendos vian landon! okulumo.gif

Reklamo mojosas ridego.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-20 16:30:50

nikko:
Reklamo mojosas ridego.gif
Vi pravas, mi ankaŭ malamas reklamon. Nuntempe reklamo simple estas mensogo aŭ provo (malbone) influi la homojn.

rosto (Montri la profilon) 2008-novembro-21 10:57:19

Andreo Jankovskij:sal.gif

Estas bona novaĵo, Ukrainio komencas bonkvalite reklami sin en Eŭropo kaj Usono.

Dekomence preskaŭ 500 foje en CNN aperos sekva filmeto:

http://vimeo.com/2236515
Nu, miaj gratuloj. Mi ne vidis filmeton, ĉar ne estas interese por mi. Mi kredas, ke ĝi estas bona. Sed jenon mi diru: por bonkvalite reklami iun landon oni bezonas ion similan al Hollywood (aŭ almenaŭ al Bollywood). lango.gif

sergejm (Montri la profilon) 2008-novembro-21 16:56:14

En mia urbo nun oni povas aĉeti sukojn el Ukrainio (de Odesa konserva uzino de infana nutrado). Oni rekomendis al mi aĉeti ilin, ĉar ili estas farata senpere el fruktoj, sed ne deluitaj el koncentraĵoj.
Sur la ĉefaj surfacoj de la pakaĵo estas surskriboj en rusa lingvo.
Sur flankaj surfacoj estas surskriboj en rusa (kun markoj RU, BY), ukraina (kun marko UA) angla (sen marko) kaj rumana (kun markoj MD, RO) lingvoj. Mi ne scias ĉu estas diferencoj inter moldava kaj rumana lingvoj, sed rusa kaj belorusa ne estas samaj.

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-21 19:56:51

Andreo Jankovskij:Estas bona novaĵo, Ukrainio komencas bonkvalite reklami sin en Eŭropo kaj Usono...
Bela filmeto. Ŝajnas bela lando, kaj bona loko por ferioj, kaj eble estonta Universala Kongreso!

Sed ĉu vi vere kredas ke Ukrainio aliĝos al NATO?

sinjoro (Montri la profilon) 2008-novembro-21 20:07:15

Andreo Jankovskij:
Estas bona novaĵo, Ukrainio komencas bonkvalite reklami sin en Eŭropo kaj Usono.
bonkvalite? bedaŭrine ĝi estas eurovision-eca; lagetoj, arbaretoj, preĝejetoj estas en la tuta mondo. la filmo estas malinteresa kaj diras nenion pri la "spirito" de Ukrainujo. Kozaka popolo, banduro, senfinaj stepoj, ĉevaloj, krimeaj rokoj kaj bona manĝaĵo estas por mi Ukrainujo, kiun filme mi ne vidis. Anstataŭ vigla kozakidaro estas duonmorta baletistino kaj la lando vidata nur el iu flugilo - ja desupre malbelaj detaloj ne videblas.

rosto (Montri la profilon) 2008-novembro-23 04:38:39

En usonaj filmoj mi ofte vidis-aŭdis, ke krimuloj parolas hispane. Tiujn filmojn oni spektas tutmonde. Jen bona ekzemplo de kontraŭ-reklamo.
Mi ne vidis negativajn personojn de ukrainoj en rusiaj filmoj. Krome, rusiajn filmojn oni ne spektas tutmonde.

ceigered (Montri la profilon) 2008-novembro-28 13:37:48

Andreo Jankovskij: (En la ukraina lingvo ni skribas tiel kiel prononcas kaj ukraina lingvo estas multe pli facila ol la rusa!)
Привіт друг!

Prava, mi amas ukrainan lingvon ĉar ĝi estas facile literumi, kaj mi ŝatas la sonon de ukraina, sed ne estas sufiĉe informaĵo por studentoj malgajo.gif.

Sed, pri la rusa lingvo, ĉu ukraina rusa estas simila ukraina lingvo sone? Ekzemple, -ого en ukraina rusa estas esperanto 'oho' (sone)? Mi ne scias multa pri tio ĉi, ĉar en aŭstralio ni ne havas multajn ukrainan migremojn kiu ni povas paroli kun.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-28 19:41:34

lango.gif

Mi pensas ke en grandaj urboj vi nepre trovos ukrainanoj.

Jen interesa ligilo pri ukrainaj organizaĵoj en Aŭstralio:
http://uk.wikipedia.org/wiki/...

Vi nepre trovas en Guglo pli multe da informo.

Miaj amikoj kreis senpagan voĉkonferencon en Skajpo por helpi al eksterlandanoj ellerni la ukrainan lingvon.

Se vi havas demandojn - skribu al mi.

Reen al la supro