Al la enhavo

Objekto kaj la verbo "ŝajni"

de yyaann, 2008-novembro-01

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

yyaann (Montri la profilon) 2008-novembro-01 10:14:35

Saluton ĉiuj!

Kiu propozicio estas ĝusta?

1/ "La studo ŝajnas vera ludo"



2/ "La studo ŝajnas veran ludon"

Alivorte, ĉu la verbo "ŝajni" same funkcias al la verbo "esti" aŭ ĝi same funkcias al aliajn verbojn?

Dankon anticipe ! sal.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-01 11:09:30

La verbo "ŝajni" estas netransitiva, do la dua frazo estas malĝusta. Mi ne certas ĉu la unua estas ĝusta. En mia vortaro mi nur trovis jenajn uzadojn:
Ŝajnas (al mi) ke la stud(ad)o estas vera ludo.
La studo (laŭ)ŝajne estas vera ludo.
La studo ŝajnas (al mi) kvazaŭ vera ludo.

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-01 13:34:02

Laŭ ekzemploj el la ReVo, via unua frazo estus ja ĝusta. Tamen, se en unu frazo estus neklare, kio ŝajnas esti kio, versioj kiel Horsto proponis estus elektindaj. Sed viaekzemple, ĉar ne estis adjektivo ligita kun studo, facile kompreneblas, ke ja la studo ŝajnas kvazaŭ vera ludo, kaj ne kvazaŭ la studo ŝajnas vera ludo.

yyaann (Montri la profilon) 2008-novembro-02 11:04:13

Multajn dankojn por viaj respondoj! sal.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-02 12:01:58

Filu:Laŭ ekzemploj el la ReVo ...
Dankon por via atentigo pri la ReVo, mi antaŭe ne ofte uzis ĝin, sed mi nun vidis ke gi entenas multajn ekzemplojn por la uzado de la vorto. Mi ne komprenas kial mia normale bonega vortaro ne montras la plej bazan formon. malgajo.gif
Mi eĉ ankaŭ trovis klarigon pri la diferenco inter "iĝi" kaj "fariĝi", kion mi jam delonge serĉis. rideto.gif
yyaann:
Multajn dankojn por viaj respondoj!
Per Esperanto vi povas doni eĉ multajn dankojn, tio ne eblas per la germana, ĉar ne ekzistas pluralo por la vorto danko.

diogotux (Montri la profilon) 2008-novembro-02 12:41:50

horsto:Per Esperanto vi povas doni eĉ multajn dankojn, tio ne eblas per la germana, ĉar ne ekzistas pluralo por la vorto danko.
Vi parolas pri "Vielen dank!", ĉu ne?

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-02 12:52:40

diogotu'x:
Vi parolas pri "Vielen dank!", ĉu ne?
Jes, vi pravas, "Vielen Dank" signifas "multan dankon", sed vi ne povas rekte traduki "multajn dankojn".

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-novembro-04 16:38:12

yyaann:"La studo ŝajnas vera ludo"
La frazo estas ĝusta. Ĝi estas mallongigo de
"La studo ŝajnas ESTI vera ludo"

Sed nun analizu la frazon:
"La trompisto ŝajnigis sin stultulo." demando.gif
(Ankaŭ tiu estas ĝusta.)

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-04 18:55:17

Rudolf F.:Sed nun analizu la frazon:
"La trompisto ŝajnigis sin stultulo." demando.gif
(Ankaŭ tiu estas ĝusta.)
Interesege! Ĉu temas pri spektanto stulta imitanta la trumpetludiston sur la scenejon, aŭ pri la trumpetisto faranta stultaĵojn???

Ĉu estas ĝusta interpreto? Aŭ ĉu oni juĝu laŭ la kunteksto (kiun mi ne konas)?

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-04 19:01:33

Rudolf F.:.. nun analizu la frazon:
"La trompisto ŝajnigis sin stultulo." )
La trompisto igis sin ŝajni (esti) stultulo.

Jes, la frazo estas ĝusta!

Reen al la supro