Al la enhavo

Ĉu la homaro ?

de josell, 2008-novembro-03

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

josell (Montri la profilon) 2008-novembro-03 04:59:17

Mi imagas multekoloran mondon kie loĝus la homaro. Ili vivus en tero belega, kie nek malbeleco nek akraj anguloj ekzistas. Kie la helaj koloroj pace belegigus la domojn, personojn kaj la mondon. Kie la floroj estus grandaj kaj belegaj kaj tre multekoloraj. Kie la ĉielo estus blua, havante nubojn perfektajn kaj Diajn.

Mi imagas infanan mondon, ĉar la infanoj ne estas ŝanĝitaj de la homara socio. La infanoj imagas la mondon kiun ni devu konstrui tuj. Ĉar la infanoj havas puran penson denaskiĝan.

Ili vere pensas kiel homoj, ĉar ili de-natur-pensas tiel.

Mi pensas ke la homaro, frue aŭ malfrue, konos sian propran bonecon, kiun multuloj malsaĝaj malestimas.

ĝis.

josell (Montri la profilon) 2008-novembro-04 01:29:00

Mi pensas ke ĉiu ni devas havi bon-esperon je la homaro, ĉar senespere oni ne povus sukcesi.

¿Kial la homaro malestimas sin? La homaro estas inteligenta sensaĝa VIVA aĵo. La homaro bezonas kaj decas esperi je si unue, kaj poste solvi siajn problemojn proprajn.

piteredfan (Montri la profilon) 2008-novembro-14 20:36:55

Rigardinte la respondan tabelon, mi vidas ke eksterteruloj (aŭ aliaj "nehomoj") partoprenas tiun-ĉi forumon. Kvankam ke mi voĉdonis "jes", mi timas ke dum estaĵoj el aliaj planedoj parolos Esperanton, ni Terhomoj parolos la Klingonan! malgajo.gif

Ąžuolas (Montri la profilon) 2008-novembro-15 09:37:44

Jes, mi kredas bona estonteco de la homaro. Homo povas esti tiel granda, kiel li volas.

josell (Montri la profilon) 2008-novembro-15 19:50:05

piteredfan:Rigardinte la respondan tabelon, mi vidas ke eksterteruloj (aŭ aliaj "nehomoj") partoprenas tiun-ĉi forumon. Kvankam ke mi voĉdonis "jes", mi timas ke dum estaĵoj el aliaj planedoj parolos Esperanton, ni Terhomoj parolos la Klingonan! malgajo.gif
vere. ĥaĥaĥaĥaĥaĥaĥa....

rosto (Montri la profilon) 2008-novembro-16 07:21:53

Ha! ni nur decidu, kion ni faru al tiuj, kiuj ne volas vivi kiel josell imagas. Ja ni devas vivi en la reala mondo. Mi ne voĉdonis, ĉar mi ne scias. Kiel mi povas scii, kiel kelkaj miliardoj da homoj kondutos? Estus bone, se ili ne estas programitaj al ia konduto, ĉu ne?
Nu, mi volas kredi je bona estonteco...

Reen al la supro