Al la enhavo

Hoj! Halu vin!

de StefKo, 2021-junio-30

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2021-julio-12 08:00:19

Lasu min unue ripeti la signifon de markiloj pri origino en PIV.

Se la vorto havas antaŭ si en PIV stelon, tio signifas, ke la vorto estas fundamenta, alivorte aperas en la Universala vortaro, kiu estas parto de la verko Fundamento de Esperanto.

Se la vorto havas post si en PIV nombron, tio signifas, ke la vorton oni aperas en Oficiala aldono [al la Fundamento kun tiu nombro. Ĝis nun oni publikigis naŭ aldonojn.

Se la vorto havas neniun markilon pri origino, temas pri vorto, kiu estas nek fundamenta nek oficale aldonita. Sed kiel Sergejm jam diris, tio ne signifas, ke la vorto ne ekzistas. Povas esti, ke ekzistas bonalingva (http://bonalingvo.net/index.php/Ĉefpaĝo) substituaĵo. Ĉiuokaze vi mem devas decidi, ĉu uzi tian vorton aŭ ne. Plejparte vi povas kredi je PIV: se vorto estas tie, ĝi estas uzebla. Alia bona fonto estas Tekstaro (https://tekstaro.com): se la vorto troviĝas tie en granda nombro, ĝi estas uzebla. Se estas nur malmultaj trafoj, pripensu, ĉu la vorto estas sufiĉe konata.

Kiam temas pri la verbo "haloi", ni havas la interjekciojn "ha" kaj "lo" kaj la kunmetitan interjekcion "halo", kvankam la vorto "halo" havas ankaŭ alian signifon. Kelkfoje oni skribas la interjekcion aparte: ha lo. Al mi la verbo "haloi" en la senco de voko estas en ordo: Petro haloas al Andreo.

Sed mi ne komprenas, kion signfus la verbo "haloi" en la kunteksto de ĉirkaŭanta luma cirklo. Ni jam havas verbojn "rebrili, speguliĝi, reflektiĝi". Memoru, se la radiko estas substantiveca (kiel "halo/"), la responda verbo montras "logikan agon", kiun oni asocias kun la substantivo. Kio estas tiu logika ago de "haloo"?

Ankaŭ estas neniun logikan agon de la substantivo "halo", do la verbo "ekhali" estas sensenca.

PS. Ŝajnas esti iu fuŝaĵo en Lernu hodiaŭ, ĉar nur unu markilo kun kvadrata krampo funkcias. Sekvaj ne.

sergejm (Montri la profilon) 2021-julio-12 12:14:02

Jes, ekhali estas malbona uzo, pli bone estus aldoni sufikson:
Muzeistoj enhalIGis la bildon. La bildo enhalIĜis.

amigueo (Montri la profilon) 2021-julio-14 17:32:37

@sergejm, Metsis

skriba diakrito por derivacio de interjekcioj!:
ekz halo!i, ve!i, vivu!i ktp.

mi daurigas tiun proponon cxe
https://lernu.net/forumo/temo/32775

Reen al la supro