Al la enhavo

Obama elektiĝis

de trojo, 2008-novembro-05

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

trojo (Montri la profilon) 2008-novembro-06 21:19:34

Estis la sendependa decido de decidisto Bush aŭskulti kaj obei la la dubindajn konsilojn de sia stabo, kaj tial fari militkrimojn. Li ne povas honeste kulpigi iun alian.

Obama ne povos fari ĉion, kion li volas, sed almenaŭ estas esperinde, ke li ne fuŝos tiel ofte kiel Bush. Jen mia humila espero pri la nova administristaro.

ILuvEire (Montri la profilon) 2008-novembro-07 05:18:35

Trold:
Mi ne ŝatas Obama.
Bone! Kial ne?

Ĉu ne Usono bezonegas ŝanĝoj post Bush?
Kio estas "bezonegas"?

Kaj, jes mi deziras ŝanĝoj, sed la ŝanĝoj de Obama ne estas la ŝanĝoj min deziras. (Ĉu estas tio la korekta lingvouzo de la akuzativo?)

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-novembro-07 05:41:26

ILuvEire:Ĉu estas tio la korekta lingvouzo de la akuzativo?
Ne. La frazo devus esti:

Kaj, jes mi deziras ŝanĝojN, sed la ŝanĝoj de Obama ne estas la ŝanĝoj KIUJN mi deziras.

Enni (Montri la profilon) 2008-novembro-07 07:24:21

se me povas elekti inter Obama aŭ McCain, mi certe elektas Obama! Post Bush mi scias ke Obama povas krei bonaj ŝanĝoj.

Trold (Montri la profilon) 2008-novembro-07 07:40:44

Kio estas "bezonegas"?
Vi verŝajne pravas eble tio vorto ne bone funkcias. Sed mi pensis tiel: bezonas plus -eg- por plifortigi la sencon de la vorto.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-08 10:45:41

Post plej granda eraro de Bush - milito en Irako, estis kompreneble ke lia partio (kandidato el) ne venkos la balot-ad-ojn.

Tiel Obama kompreneble venkis.

Mi pensas ke Obama entute al 5%-10% estos pli bona estro ol Bush!

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-08 12:24:37

Andreo Jankovskij:Post plej granda eraro de Bush - milito en Irako, estis kompreneble ke lia partio (kandidato el) ne venkos la balot-ad-ojn.
Tiel Obama kompreneble venkis.
Ĉu ne la milito kontraŭ Irako (2003) jam estis okazinta kiam Bush estis elektita kiel prezidento la duan fojon (2005)?
Andreo Jankovskij:
Mi pensas ke Obama entute al 5%-10% estos pli bona estro ol Bush!
Pardonu, mi tute ne komprenas! Kiel vi kalkulis tiujn nombrojn kaj kion entute signifas tiu frazo?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-08 21:42:53

horsto:
Andreo Jankovskij:
Mi pensas ke Obama entute al 5%-10% estos pli bona estro ol Bush!
Pardonu, mi tute ne komprenas! Kiel vi kalkulis tiujn nombrojn kaj kion entute signifas tiu frazo?
Obama estos pli bona ol Buŝ, kaj usonanoj post kelkaj jaroj estos pli riĉaj ol nun, situacio estos pli bona ...

5%-10% - estas mia propra opinio, mi ofte uzas "%" se estas malfacile priskribi (ekz.: mi ne havas sufiĉe da datumoj por 100% ĝuste priskribi la estonton).

danielcg (Montri la profilon) 2008-novembro-09 02:41:05

Ĉu Usono bezonas aŭ bezonegas aŭ tute ne bezonas ŝanĝojn, tion decidu la usonanoj.

Tamen la verbo "bezonegi" estas perfekte konstruita el lingva vidpunkto, kaj ĝia signifo estas "ege bezoni" aŭ "tre multe bezoni".

Via,

Daniel

Trold:
Kio estas "bezonegas"?
Vi verŝajne pravas eble tio vorto ne bone funkcias. Sed mi pensis tiel: bezonas plus -eg- por plifortigi la sencon de la vorto.

Gradski (Montri la profilon) 2008-novembro-09 03:24:29

Antaŭ komenti ion mi preferas atendi la promesitajn ŝanĝojn demando.gif

Reen al la supro