Al la enhavo

Obama elektiĝis

de trojo, 2008-novembro-05

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-09 11:04:33

danielcg:Ĉu Usono bezonas aŭ bezonegas aŭ tute ne bezonas ŝanĝojn, tion decidu la usonanoj.
Al mi tre plaĉas via frazo (fakte elektas usonanoj), sed ja ni povas ĉi tie diskuti pri io ajn.

danielcg (Montri la profilon) 2008-novembro-09 22:13:09

Saluton, Andreo.

Ŝajnas, ke mi tro rapide skribis. Mia intenco ne estas nei la rajton diskuti pri la usona politiko (krome, usonanoj kutime entrudiĝas en la internan politikon de ĉiuj aliaj landoj, do mi opinias ke ili ne rajtas rifuzi trinki guton de sia propra medicino).

Mia intenco estis nur komenti pri la vorto "bezonegi", ĉar la persono kiu uzis ĝin ne ŝajnis esti certa pri ĝia korekteco.

Via,

Daniel

Andreo Jankovskij:
danielcg:Ĉu Usono bezonas aŭ bezonegas aŭ tute ne bezonas ŝanĝojn, tion decidu la usonanoj.
Al mi tre plaĉas via frazo (fakte elektas usonanoj), sed ja ni povas ĉi tie diskuti pri io ajn.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-novembro-10 06:31:03

danielcg:... usonanoj kutime entrudiĝas en la internan politikon de ĉiuj aliaj landoj, do mi opinias ke ili ne rajtas rifuzi trinki guton de sia propra medicino...
Laŭ mi (usonano), estas bone por alilandanoj diskuti la politikojn de Usono. Niaj politikoj ne estas sekreto, kaj ofte influas la aferojn de aliaj landoj. Estus freneze pensi ke nur usonanoj povas paroli pri ili.

danafuchs (Montri la profilon) 2008-novembro-10 14:01:55

mi pensas ke obama donis espero al usonanoj... li diras ke ili povas ŝanĝi aferoj dum bush diris ke ili estas en danĝero... do li faris angoro!

Reen al la supro