Al la enhavo

Obama elektiĝis

de trojo, 2008-novembro-05

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

trojo (Montri la profilon) 2008-novembro-05 05:29:28

Baldaŭ li komencos la malfacilan taskon ĝustigi la multajn fuŝaĵojn de Bush, sed ĉi-nokte estas historia okazo.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-novembro-05 08:57:41

Mi esperas ke li ne estos tro obeema ^^

white knight (Montri la profilon) 2008-novembro-05 09:32:48

Mi tre ĝojas, ke Obama gajnis.

Ni esperu, ke li iomete plibonigos la mondon.

Miland (Montri la profilon) 2008-novembro-05 14:29:51

Mi sekvis la elekton sur TV dum la nokto, kaj je 4 atm (en Britio), Obama venkis. Hura!

La evento estas grava por ĉiuj homoj. Miaopinie, Usono ĵus faris unu el la plej gravaj demokratiaj agoj en historio, kaj la mondo, malgraŭ multaj gravaj problemoj, ŝajnas iom pli esperinda.

Mi ankaŭ kredas ke, sekve al ĉi tiu elekto, la imago de Usono en la mondo pliboniĝos.

josell (Montri la profilon) 2008-novembro-05 23:40:57

Mi pensan ke Bush ne estas reale kulpa, SED la soldat-estr-ar-o de la Pentagono kaj Ekonomiistoj, kiuj obeigas Bush-on je ordoni laŭ la soldatara volo.

trojo (Montri la profilon) 2008-novembro-06 04:00:38

Bush ja kulpas. La sango de multaj senkulpaj irakanoj estas sur liaj manoj. La tutmonda ekonomia krizo okazas parte (aŭ eĉ eble precipe) pro liaj politikoj. Li kulpas.

Kompreneble Bush ricevis malbonajn konsilojn de siaj funkciuloj, ktp. Sed Bush nomas sin La Decidisto; li estas kulpa pri siaj decidoj do. Kaj se li estis tro stulta kaj malkompetenta por esti prezidento kaj "decidisto", li devus rezigni sian oficon.

ILuvEire (Montri la profilon) 2008-novembro-06 04:31:29

Mi ne ŝatas Obama. ploro.gif

Trold (Montri la profilon) 2008-novembro-06 16:26:35

Mi ne ŝatas Obama.
Bone! Kial ne?

Ĉu ne Usono bezonegas ŝanĝojn post Bush?

eurimaco (Montri la profilon) 2008-novembro-06 17:43:10

sal.gif Mi kredas ke Ameriko ekiri el nun gajnos novajn dinamikojn, politeke kaj ekonomie. Obama , mi pensas, faros ĉiom por ke ŝparema krizo malaperas baldaŭa ĉe Usono. Li estas juna kaj dinamika. Li serĉos elmontri ke li volas konduki kaj daŭrigi Usonon sur la vojo je prospero kaj fortuno en ciuj sencoj. Ni devas kredi en lia volo kaj kapableco por bone konduki Usonon ĉe la vojo de prospero kaj feliĉeco.

josell (Montri la profilon) 2008-novembro-06 17:52:55

trojo:Bush ja kulpas. La sango de multaj senkulpaj irakanoj estas sur liaj manoj. La tutmonda ekonomia krizo okazas parte (aŭ eĉ eble precipe) pro liaj politikoj. Li kulpas.

Kompreneble Bush ricevis malbonajn konsilojn de siaj funkciuloj, ktp. Sed Bush nomas sin La Decidisto; li estas kulpa pri siaj decidoj do. Kaj se li estis tro stulta kaj malkompetenta por esti prezidento kaj "decidisto", li devus rezigni sian oficon.
ja, li estas la decidisto, sed la malĝoje estas la decidisto obeANTa, kiu DEVAS sekvi la volon de aliuloj; ekzempl': la soldatestroj kaj eĥonomiistoj kaŝiĝitaj.

Mi preferas PrezidantINo.

Mi pensas ke Obamo ne povos fari siajn far-end-aĵ-ojn ĉar tiel volas la soldat-ar-estr-ar-oj kiuj vere regas la nacion.

Reen al la supro