Al la enhavo

Covid 19: civitana enketo cel vero

de amigueo, 2021-julio-13

Mesaĝoj: 55

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2021-novembro-09 10:17:06

e-istoj:- Mi jam estis vakcinita per nia rusa vakcino sputnik v ...
- Mi estas vakcinita per la german-usona vakcino Pfizer ...
- Mi bonŝance ricevis (en Britio) ambaŭ dozojn de la vakcino Astra-Zeneca.
La modernaj homoj ŝatas la kulturon kaj ili lernas Esperanton. (Julio BAGHY)
Por vera e-isto ekzistas nur Moderna! okulumo.gif

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-novembro-09 21:30:18

La vakcino

En la mondon venis nova vakcin'
Tra la mondo iras for' la virus'
Per injektiloj de glasa faro
Nun de loko iru ĝi al loko

Ne al virus' sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion
En la mond' eterne ternanta
Ĝi promesas sanktan senmaskiĝon

Sub la sankta signo de l' medicin'
Kolektiĝas sanaj batalantoj
Kaj rapide kreskas la afero
Per la volo de la civitanoj

Forte staras stultaj komplotistoj
Ĉe Fejsbuko nemoderigata
Sed kvietiĝos la obstinaj mensoj
Per la sankta raci' disbatita

Sur komuna sana nova solvo
Sanigante unu la alian
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon nevirtualan

Nia diligenta flegistaro
En laboro sana ne laciĝos
Ĝis la belaj nazoj de l' homaro
Por eterna ben' malkovriĝos

amigueo (Montri la profilon) 2021-novembro-11 10:33:01

@Zam_franca
Dankegon. Tre komika shprita inteligenta!

@StefKo
Dankegon. Al eksterlandano ne facilas koni kaj kompreni situacion en Pollando.

Bonus ke chi tie cxiulandano resumu kovimsituacion kaj evoluon sialande, prezentante plurajn vidpunktojn de siaj samlandanoj ech de la registaro.

Tio helpus al samideanoj kaj mondanoj per Esperanto koni kaj kompreni plibone fenomenon kovim-19

amigueo (Montri la profilon) 2021-novembro-11 11:39:45

StefKo:Tiujn kialojn donas amaskomunikiloj, ĵurnalistoj, kuracistoj kaj politikistoj:

1. Vakcinoj ne estis ĝisfunde ekzemenitaj (oni ne scias, kiel ili efikos estonte, eĉ iuj sciencistoj diras tiel).
2. La vakcinado estas danĝera por homoj (estas pruvoj pri tio).
3. Perdo de konfido al sciencistoj, esploristoj, farmacistoj.
4. Akuzado de regantojn pri volo plie superregi la homojn.
5. Troigo pri la negativaj efikoj de la pandemio (tiel diras pli junaj homoj kiuj ordinare neglektas ĉiujn dangerojn; informoj pri la epidemio estas, laŭ ili, ordinara propagando).

Mi aldonus ĉi tiun kialon (la homoj kiuj ne volas preni la vakcinojn ne diras pri tio):

Komence de la epidemio en katolikaj amaskomunikiloj, kelkaj pastroj raportis ke vakcinoj estis faritaj de abortitaj fetoj. Granda parto de pli maljunaj homoj aŭskultantaj kion diras iliaj pastroj (malgraŭ la apelacio de la pola ĉefepiskopo W. Polak kaj la papo) agnoskis ke la uzo de tiaj vakcinoj estus granda peko (93% de la poloj rigardas sin katolikoj).

Mi aldonas ke la vakcinoj estas senpagaj kaj ĉie atingeblaj.
Dankegon StefKo,
Mi altestimas vian raporton, estas vera pordo al Pollando.
Chu vi povus, tamen, iom referenci la punktojn, kiel en Vikipedio? Kelkaj konkretaj nomoj kaj dokumentoj?
Antaudankon!

amigueo (Montri la profilon) 2021-novembro-11 12:08:10

Kion vi opinias pri noticoj tiaj.
Chu nur en Chinio dangheras enketi pri kovim?

https://eo.globalvoices.org/2021/10/12166/

StefKo (Montri la profilon) 2021-novembro-12 15:28:04

amigueo:Kion vi opinias pri noticoj tiaj.
Chu nur en Chinio dangheras enketi pri kovim?

https://eo.globalvoices.org/2021/10/12166/
En eŭropaj landoj tio ne estas ebla, povas esti en lando en kiu regas reĝima diktatoro, te. en Bjelorusio? Tio estas nur mia (povas esti malvera) konjekto.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-novembro-12 18:00:31

Kiel videblas, "jasno-velmožny pan" StefKo ne kapablas tre longe sidi trankvile en sia propra poluja "ĝardeno"...
Lia jukanta katolikece-jezuiteca naturo denove instigis lin ĵeti sian mizeran ŝtoneton en fremdan "korton"...
Ĉi-foje en la belorusian...

StefKo (Montri la profilon) 2021-novembro-12 20:23:48

IgorSokoloff:Kiel videblas, "jasno-velmožny pan" StefKo ne kapablas tre longe sidi trankvile en sia propra poluja "ĝardeno"...
Lia jukanta katolikece-jezuiteca naturo denove instigis lin ĵeti sian mizeran ŝtoneton en fremdan "korton"...
Ĉi-foje en la belorusian...
Kio do? Kial vi estas tiel incitema? Kio, Igor, vi estas simpatiulo de Lukaŝenka? Cetere mi skribis ke tio estas nur konjekto! Povas esti tute erara. Ĉiu scias ke aŭtokratoj ne ŝatas kritikon. Vi, Igor, kiel ruso, devu bone scii tion. Vi bone scias ke Lukaŝenka estas tia eta aŭtokrato. Cetere la pola ĉefo (Kaczynski), kiel lia kolego el Hungarujo, Orban, ankaŭ havas tiajn inklinojn.
Preskaŭ ĉiuj en Eŭropo scias tion kaj vi ne scias!?

Pri epidemio: niaj regantojn ankaŭ uzas ĝin kiel ilo por plibonigi sian popolopinion kaj plibonigi al si la estradon. Mi supozas(!) ke aliaj ankaŭ faras tion.

Rimarku, Igor, ke mi negative skribas ankaŭ pri mia registraro (“mi ĵetas ŝtoneton ankaŭ en mian korton”), do ne estas tiel ke mi nur kritikas aliajn. Cetere, mi ripetas, mi skribis ke tio estis nur la supozo. Se vi havas kontraŭajn informojn pri Lukaŝenka kaj pri liaj meritoj en batalo kontraŭ la epidemio, simple vi skribu pri tio, laŭdu la bjelorusan prezidanton, kaj ne estu malica.
Se temas pri Pollando (rimarku: ne Rusio, ne Bjelorusio), mi ne povas skribi bone pri la meritoj de nia registraro. Eĉ la statistiko tiel diras.

Mi deziras bonan sanon al vi!

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-novembro-13 09:02:40

Ahoj, pan Stefan.
Mi estas ne tiom incitema, kiom simple ironiema. La adjektivo "incitema" pli konvenas ĝuste al vi pro via emo "ĵeti ŝtonetojn". Krom tio, laŭ iom histeria stilo de via mesaĝo konkludeblas, ke vi estas ankaŭ incitiĝema.
En mia antaŭa mesaĝo mi eĉ ne menciis pri Lukaŝenko kaj, des pli, ne advokatis lin. Tio estas nur via iluzio. Fakte, mi eĉ kritikemas koncerne al Lukaŝenko pro tio, ke li ne estas pli rezoluta kaj senhezita en la nuna situacio kaj, ŝajne, ankoraŭ iluziiĝas pri ebleco de bonaj rilatoj kun t. n. "kolektiva okcidento", kiu strebas vori lin, kiel aro da ŝakaloj.
Mi tamen tute aprobas vian kritikemon rilate al viaj polaj regantoj, kiuj laŭ defino de via eksa ministro Sikorski estas aro da suĉeme-lekemaj "frajeroj", revantaj pri "granda Polujo de l' maro al maro" kaj pretaj oferi vian landon en sia vasaleca fervoro.
Ankaŭ mi deziras al vi sanon, fizikan kaj mensan, sed provu tamen iom dispeli malsanigan nebulon en via kapo, ĉerpante informon ankaŭ el alternativaj fontoj, ekzemple el komunikilo "Myśl Polska", kies artikoloj estas sufiĉe objektivaj.

amigueo (Montri la profilon) 2021-novembro-14 11:53:55

IgorSokoloff: altekzemple el komunikilo "Myśl Polska", kies artikoloj estas sufiĉe objektivaj.
Mi nenion konas pri amaskomunikiloj polaj.

Mi nur trovis pri kovim tie:

testiloj PCR ridinde utilas
http://www.mysl-polska.pl/2606

pripensoj
http://www.mysl-polska.pl/2532
Andrzej Szlęzak en
Stalowa Wola, 21 de octubre de 2020

Reen al la supro