Al la enhavo

Poemo por lerni la alfabeton

de alexandre.carret, 2008-novembro-10

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

alexandre.carret (Montri la profilon) 2008-novembro-10 21:39:39

Saluton,
Inspiriĝinta de la franca poemo "les lettres écolières" de C. Fayolle, mi skribis ĉiu tie :

La lernantaj literoj

Jen A, B, C, Ĉ, D kaj la malgranda E
kiu ovras ĝiajn okulojn tre grande
Poste alvenas F, G, Ĝ ,H, Ĥ kaj I
kiu volas saĝe sidiĝi por lerni
La sekvantoj estas J, Ĵ, K, L kaj M
legantaj la poemon sur la tabelo
Rilate N, O, P, R, S, Ŝ, T kaj U
Ili demandas al la horloĝo : « Sonu ! »
por retrovi la tri lastaj Ŭ, V kaj Z
ludantaj ĝoje en la ludpaŭzejo

Ĉu mia esperanto estas korekta ?
Dankon por viaj opinioj.

Alexandre.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-11 09:14:35

_*|*_

Tre interese.

Dankon.

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-11 16:44:48

Via esperanto estas plejparte korekta, sed 'ovras' estas Idismo, estas pli bone uzi 'malfermas'. Kaj 'kiu' devas konformi kun la rilatato, do estu 'kiuj'.

Krome, mi pensas ke la akcentoj ne konformas. En la vortoj grande, lerni, tabelo, Sonu kaj ludpaŭzejo la antaŭlasta silabo akcentiĝas, sed en la aliaj linioj la lasta silaboj, kiuj estas monosilabaj vortoj, akcentiĝas.

alexandre.carret (Montri la profilon) 2008-novembro-11 20:25:01

Rogir:Via esperanto estas plejparte korekta, sed 'ovras' estas Idismo, estas pli bone uzi 'malfermas'. Kaj 'kiu' devas konformi kun la rilatato, do estu 'kiuj'.
Mi korektas. Dankon.

Rogir:Krome, mi pensas ke la akcentoj ne konformas. En la vortoj grande, lerni, tabelo, Sonu kaj ludpaŭzejo la antaŭlasta silabo akcentiĝas, sed en la aliaj linioj la lasta silaboj, kiuj estas monosilabaj vortoj, akcentiĝas.
Ĉu esperantistoj konsideras ke la rimo rilatas al la lasta akcento aŭ al la lasta sono de la frazo ?
Mi tre interesiĝas pri tio ĉi.

Alexandre.

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-11 22:48:25

Diru aŭ kantu la poemo por vi mem, kaj rimarku ke ĝi sonas iom strange ĉar la akcentoj ne konformas.

Mi ne estas profesiulo, sed laŭ mi rimo rilatas al la lasta akcento kaj ĉio tionsekvanta.

alexandre.carret (Montri la profilon) 2008-novembro-14 18:42:13

Mi estas komencanto. Mi legas kaj skribas sed mi ne parolas la esperantan lingvon.
Mia prononcmaniero estas certe malbona.

Si bona iu bonvolas registri mian poemon kun la bona prononcmaniero, mi tre interesiĝas.

Mi skribis ĉi-tiu poemon por lerni la esperantan lingvon kun mia filino sed mi parolas kun Ĉampana prononcmaniero do ŝi malstiriĝas.

Jen la poemo kun la unuaj korektoj (dankon Rogir).

::*
La lernantaj literoj

Jen A, B, C, Ĉ, D kaj la malgranda E
malfermantaj iliajn okulojn grande
Poste alvenas F, G, Ĝ ,H, Ĥ kaj I
kiuj volas saĝe sidiĝi por lerni
La sekvantoj estas J, Ĵ, K, L kaj M
legantaj la poemon sur la tabelo
Rilate N, O, P, R, S, Ŝ, T kaj U
Ili demandas al la horloĝo : « Sonu ! »
por retrovi la tri lastaj Ŭ, V kaj Z
kiuj estas jam en la ludpaŭzejo
::*

Alexandre.

fstride (Montri la profilon) 2008-novembro-16 19:12:24

Saluton!

Se vi volas eviti akuzativon post "rilate", uzu "al":
"Rilate al N, O,..."
Alikaze vi devus skribi :
"Rilate N-on, O-on..." Kaj tio estus tro peza, cû ne?

Alia afero: "demandi" signifas "fari demandon", mi pensas, ke vi intencis diri "peti":
Ili petas la horloĝon: "sonu!"

Jen mia eta kontribuo...
Ĝis!

alexandre.carret (Montri la profilon) 2008-novembro-17 20:36:47

Saluton kaj dankon fstride,

mi korektos baldaŭ.

Alexandre.

sinjoro (Montri la profilon) 2008-novembro-17 21:26:25

http://www.kke.org.br/esperanto/muzikaro/literoj_kun_ĉapelo.php

Literoj kun Ĉapelo

Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ĉ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas C.

Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ĝ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas G.

La ĉapelo en ĜENTILA,
ĴAŬDO, ĤORO, ĈU kaj ŜI
estas vere tre facila
por mi kaj por vi.

Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ĵ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas J.

Se litero kun ĉapelo
estas la litero Ŝ,
kiam mankas la ĉapelo
ĝi fariĝas S.

La ĉapelo en ĜENTILA,
ĴAŬDO, ĤORO, ĈU kaj ŜI
estas vere tre facila
por mi kaj por vi.

Reen al la supro