Al la enhavo

La Plej Malfacila Lingvo en la Tuta Mondo

de JeriUrso, 2008-novembro-12

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

JeriUrso (Montri la profilon) 2008-novembro-12 23:06:42

Saluton, Karaj!

Mi opinias ke g`i estas la Kartevala lingvo.
G`i certe havas ege teruran gramatikon, kaj pronunciadon. G`ia vortaro tute ne rilatas al iu ajn skribita lingvo. G`i ankau uzas propran alfabeton. Mi kredas ke ec` inteligenta plenkreskulo tute ne povas ellerni la Kartevalan, kiom ajn studus.
La terura malfacileco de la Kartevala ankau kauzas gravajn politikajn problemojn in ties lando. Eble ili povus adopti la Esperantan kiel solvon.

Kore Viaj

J`eriUrso

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-novembro-13 09:48:34

Mi ne scias pri la Kartevalia.

El la lingvoj ke mi konitiĝis, la islandan ŝajnas la plej malfacila.

Aliflanke, mi nun legas pri la Tok Pisin, kiu ŝajnas tre facila.

Sed, kio estas malfacila lingvo? ĉiuj lingvoj havas malfacilaĵojn.

ridulo.gif,

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-novembro-13 19:43:30

Verŝajne, temis pri iu artefarita lingvo, kiel ekzemple la Klingona lingvoIthkuil.

Bedaŭrinde, eĉ guglinte, mi ne trovis iujn informojn pri la lingvo.

Matthieu (Montri la profilon) 2008-novembro-13 20:06:40

Mi legis la anglalingvan vikipedian artikolon pri Ithkuil. Ĝi ja ŝajnas komplikega. Almenaŭ duono el la sonoj de la lingvo estas eldireblaj de mi.
Mi tre ŝatis tiun frazon (mi tradukas):
Stanislav Kozlovsky proponis, en la rusa popol-scienca magazino Computerra, ke flua parolanto de Ithkuil, laŭ [la hipotezo Sapir-Whorf], pensus “ĉirkaŭ 5- aŭ 6-foje pli rapide” ol parolanto de klasika lingvo.
rido.gif

Cetere, mi ne pensas, ke ekzistas plej malfacila lingvo, sed certe estas pli malfacilaj: la ĉina kaj la japana havas teruran skribsistemon, kelkaj amerikaj lingvoj havas ŝajne malfacilajn elparolon kaj gramatikon, iuj afrikaj lingvoj havas dekojn da klakoj…

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-novembro-13 20:15:26

Post nelonga cerbumado, mi konkludis, ke temis pri la Kartvela lingvo, tre viva, tre bela, tre riĉa.

Sed kial la faden-komencinto decidis, ke la lingvo estas la plej malfacila, mi ne scias.

La lingvo efektive havas propran tre antikvan alfabeton, tamen ĉiu kapablas sufiĉe facile ellerni tri dekojn da literoj, eĉ se ili ŝajnas strangaj aŭ nekutimaj.

Mi simple kopiis la tekston el Vikipedio:
წამებაი წმინდისა შუშანიკისი, დედოფლისა" ავტორი: იაკობ ცურტაველი

Ĉu ĝi estas videbla?

Antaŭ nelonge Rusio militis kontraŭ Kartvelujo.

Ironchef (Montri la profilon) 2008-novembro-13 21:50:31

La plejparto de la homaro scias preskaŭ nenion pri oniaj propraj patrinlingvoj, aparte tio, kio oni lernas ĉe lernejo pri gramatiko. Kutime tiu estas baznivela. Tial mi konsentas ke ĉiuj lingvoj havas malfacilaĵojn por fremdaj lernantoj. Eĉ Esperanto havas la "teruran" -N, kiun timas anglaparolantojn (kaj aliajn).

Eble, Kartovelanoj (Sakartvelo estas ilia nomo por la lando ĉu ne?) malkovras multajn malfacilecojn en la angla lingvo, la franca lingvo, eble en esperanto ankaŭ.

Alek (jan Aleksan) diris (se mi memoras ĝuste) ke li opiniis ke la islandalingvo estus la plej malfacila; sed li ne estas denaska ĝermandevenulo*, li estas franculo, do latinbazitaj lingvoj eble fluas pli facile por li. Ĝermandevenaj* parolantoj kiel mi dirus ke portugesa aŭ itala aŭ hispana estus pli malfacile lerni ol la islandlingvo... /eble/ ....

Mi neniam laciĝas kun lingvoj ĉar estas ĉiam interesa afero kiel ni parolas senpensado ĉiutage en niaj propraj regionoj en niaj propraj lingvoj. Kaj plenmano da homoj uzas pli ol unu lingvo ĉiutage, krom Esperanto! Mi volus esti unu el tiuj homoj, vere.

*Ĝermandevena: mi volas diri, tiujn lingvojn kiujn devenis el angla-saksa kaj olda skandinavia kiel la angla, la germana, la islanda, la sveda, la nederlanda, ktp.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-novembro-13 22:14:03

Estas pluraj malfacilecoj por ĉiu lingvo :

- prononco (aŭdi kaj paroli)
- akcento de tono, de vorto, de frazo
- vokabularo
- gramatiko
- skribaĵo, ortografio
- malsimilaj paroladoj laŭ la okazoj
- esceptoj el kutimaj reguloj de la lingvo
...

awake (Montri la profilon) 2008-novembro-14 01:45:57

Mi kredas, ke tia demando ne havas unikan respondon. Por tiuj homoj de Japano, la korea lingvo estas pli facila lerni ol la angla. Sed por tiuj homoj de germanio. la anglan estas pli facila lerni ol la korea.

Do, kiu lingvo estas la plej malfacila? Tio dependas je kiuj lingvoj vi jam konas. Laŭ mi, ne ekzistas unu lingvon, kiu ĉiuj trovus esti la plej malfacila.

Sed, kompreneble, mi ne opinias ke la malo veras. Fakte, Mi pensas ke Esperanto vere estas la plej facila el gravaj mondaj lingvoj por homoj lerni.

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-novembro-14 06:59:48

La plej malfacilas tio, kiu la plej malsimilas al via lingvo.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-novembro-14 18:26:25

Terurĉjo:Verŝajne, temis pri iu artefarita lingvo, kiel ekzemple la Klingona lingvoIthkuil.

Bedaŭrinde, eĉ guglinte, mi ne trovis iujn informojn pri la lingvo.
vidu tie http://home.inreach.com/sl2120/

Mi legis pri Ilaksh (la nova versio de Itkhuil). Estas ege kompleta, sed tre malfacila lingvo. Tamen, tre interesa.

Reen al la supro