Al la enhavo

Noktuloj/Taguloj?

de Desideratist, 2008-novembro-14

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Desideratist (Montri la profilon) 2008-novembro-14 19:51:39

Mi kunigis "B-Societon" - por personoj kiu bezonas dormi pli malfrue ol aliaj. Mi deziras traduki ĝin en Esperanton. (En la anglan oni diras "night owl, night person" kaj "lark, morning person").

Do, en Esperanto, mi pensis:

Noktulo, noktostrigulo kaj tagulo, tagalaŭdulo.
Aŭ nokteumlo/tagemulo?

Ĉu vi ŝatas tiujn?

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-novembro-14 21:11:39

Laŭ mi, bonas uzi la vortojn jam uzatajn en Europo por tiu ideo kaj kunigi al ili la Esperantan sufikson "ul" : alaŭdulo - lark , strigulo - owl .
Ĉar mi pensas ke, exemple, "noktulo" estus iu kiu dancas tutan la nokton.

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-15 20:53:22

Ne ĉiam estas saĝe uzi vortojn jam uzatajn, ĉar ne ĉiu lingvo uzas la samajn vortojn. Laŭ mi, noktulo estas bona vorto por signifi ke iu ekdormas malfrue. Uzu kion vi volas kaj kion aliaj komprenas.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-novembro-16 03:47:38

Eble "malfrudormulo"? ridulo.gif

Mi preferas la vorton "noktulo". Ĝi estas pli mallonga, komprenebla, kaj malas la vorton "matenulo" (kaj ni ĉiuj konas gajaĉajn matenulojn kaj tiel tiu, kiun la vorto signifas).

Novico Dektri (Montri la profilon) 2008-novembro-16 04:26:48

Taciturn_:Laŭ mi, bonas uzi la vortojn jam uzatajn en Europo por tiu ideo kaj kunigi al ili la Esperantan sufikson "ul" : alaŭdulo - lark , strigulo - owl .
Ĉar mi pensas ke, exemple, "noktulo" estus iu kiu dancas tutan la nokton.
Fakte, mi opinias ke la distingo iom nebula estas; la verbo 'noktumi' verŝajne devenas el biologia termino kutime aplikata je bestoj por priskribi instinkte noktemajn dormociklojn. Efektive la termino validus por ambaŭ- kaj festemuloj kaj tiuj kiuj konsideras sin kvazaŭ veraj "noktaj personoj". Eĉ en esperanto, signifo foje dependas de la kunteksto-

Ekzemple- "Tiu spritega noktumemulo pasigis la tutan nokton diskoteke, kaj nun kuŝas senkonscie antaŭ sia pordo- superŝutita de alkoholo kaj evidente senŝlosila!"

Kontraste kun

"Noktuloj konsistigas minoritaton ĝenerale neagnoskitan de la publiko kaj amaskomunikiloj, kiuj nur malofte esprimas simpation por tiu ĉi movado kies propogandoj protestas kontraŭ la
tiel-nomata subpremo de la noktula subsocieto.
Devigataj reordigi siajn tempoplanojn surbaze de vivo en tagocentrita civilizacio, la nokumularo petas ke superbazaroj restu konstante malfermaj."

Benjameno

Reen al la supro