Al la enhavo

Kvizludo "Kiu Volas Esti Milionulo?"

de AMIK-EMA, 2006-novembro-01

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Español

AMIK-EMA (Montri la profilon) 2006-novembro-01 06:23:05

Jen 15 demandoj. Sendu viajn respondojn al:
Mar@GrupoAmikema.org
antaux ol la 15-a de novembro.
Mi informos la nomon de la venkisto cxi tie.
Ludeme via,
Mar Kardenas
NOTO: Cxi tiu ludo ankaux haveblas en PPT-formato.

100 Steloj:
1. Se vi estus manĝanta spagetojn en Italio, kion vi farus se fadenoj de spagetoj estus pendantaj el via buŝo?
A. Ensuĉi ilin
B. Fortranĉi ilin
C. Formordi ilin
Ĉ. Plekti ilin

200 steloj:
3. Kiel nomiĝas hispana festivalo?
A. Siesta
B. Tortilla
C. José
Ĉ. Fiesta

300 Steloj:
3. En kiu lando homoj portas kimonojn?
A. Los-Anĝeleso
B. Japanio
C. Porto-Riko
Ĉ. Ĉinio

500 Steloj:
4. Kio estas la itala vorto kiu signifas "Bone farita!", kion ni ofte aŭdas kiel kriego ĉe la fino de koncerto?
A. Bueno!
B. Encore!
C. Bravo!
Ĉ. Hurray!

1,000 Steloj:
5. En Japanio, suŝio estas...
A. Kokinaĵo
B. Kruda fiŝaĵo
C. Knabina nomo
Ĉ. Malgrandaj infanoj

2,000 Steloj:
6. Kion la japanoj faras kun kusenaĵo nomita "futono"?
A. Dormi sur ĝi
B. Ripozigi siajn piedojn
C. Flari ĝin
Ĉ. Manĝi ĝin

4,000 Steloj:
7. Kiom da lingvoj estas parolataj en Hindujo, proksimume?
A. 8
B. 80
C. 800
Ĉ. 8,000

8,000 Steloj:
8. Kiu estas la nacia simbolo de Usono?
A. La kalva aglo
B. Betsy Ross
C. La flago
Ĉ. La rozo

16,000 Steloj:
9. Ĉi tiu speco de usona dancado, direktata de vokisto, nomiĝas...
A. La polko
B. Kvadrata dancado.
C. La valso
Ĉ. La tango

32,000 Steloj:
10. Kiel nomiĝas inuita domo konstruita el blokoj de neĝo?
A. Vigvamo
B. Tipio
C. Kabano
Ĉ. Igluo

64,000 Steloj:
11. Kion vi devus demeti kiam vi eniras japanan hejmon?
A. Via surtuto
B. Via peruko
C. Viaj ŝuoj
Ĉ. Via ĉapelo

125,000 Steloj:
12. Kiu lando famigis la sakŝalmo?
A. Irlando
B. Britio
C. Skotlando
Ĉ. Nov-Zelando

250,000 Steloj:
13. Se via nomo estus 'Giovanni' en la itala, kio estus via nomo en la angla?
A. Jeremy
B. John
C. Joseph
Ĉ. Joann

500,000 Steloj:
14. 'Merci' signifas 'dankon' en kiu lingvo?
A. La hispana
B. La franca
C. La itala
Ĉ. La germana

1,000,000 Steloj:
15. La nomo de kiu muzika instrumento devenas el la itala vorto 'pianoforte'?
A. La piano.
B. La violono.
C. La tubjo.
Ĉ. La akordeono.

AMIK-EMA (Montri la profilon) 2006-novembro-01 06:29:55

REGULOJ:
"Kiu Volas Esti Milionulo" estas kvizludo kiu estas simila al la televidprogramo “Who Wants to be a Millionaire?”

La demandaro temas pri internaciaj aferoj, tamen, malsimile al la televidprogramo, vi ne gajnos veran monon. Ni pardonpetas pro tio!

Estas 15 demandoj inter vi kaj unu miliono de steloj! Ĉiu demando estas en mult-elekta formato. Nur unu el la kvar elektoj estas la ĝusta – via laboro estas elekti ĝin!

La demandoj havas pli malpli la saman nivelon de malfacileco, sed se vi maltrafas, la ludo finas!

Ekzistas du sekuraj niveloj, unu ĉe $1,000 kaj la alia ĉe. Kiam vi atingas ilin, vi ne povas gajni malpli ol tio. Vi rajtas ĉesi iam kaj gajni almenaŭ tiun kvanton da steloj!

Se vi bezonus helpon, haveblas tri “Viv-linioj”. Vi rajtas uzi ilin nur unufoje dum la ludo, do uzu ilin saĝe. La tri “Viv-linioj” estas:

Demandi al la Aŭdantaro
Kiam vi elektas tion, la aŭdantaro levos la manojn por montri al ludanto kiun elekton ĉiu membro kredas esti la ĝusta. Averto! Iufoje ili povus respondi malĝuste!

50/50
La komputilo hazarde malaperigos du malĝustajn respondojn. La ĝusta kaj unu el la malĝustaj respondoj restos.

Alparoli Geamikon!
Kiam vi elektas tion, vi rajtas demandi helpon al unu membro de la aŭdantaro. Tamen, lia/ŝia respondo ankaŭ povus esti malĝusta.
---
NOTOJ:
1. Se vi ne ŝatas la demandojn, ne gravas, vi rajtas krei viajn proprajn!
2. Se vi volus ricevi aliajn ludojn, skribu al mi: Mar-Kardenas@GrupoAmikema.org
3. Who Wants to be a Millionaire estas registrita nomo de la ABC televid-reto.

Lernu kaj ĝuu! Ĝuu kaj lernu!
Amikeme,
Mar Kardenas =)

Jasminka (Montri la profilon) 2006-novembro-01 12:07:22

Bonega ideo. okulumo.gif

Novico Dektri (Montri la profilon) 2006-novembro-01 18:21:36

ridulo.gif Jen unu kritiko- en Esperanto, oni dirus:

A)
B)
C)
CX)

AMIK-EMA (Montri la profilon) 2006-novembro-02 05:17:01

Vi pravas! Dankon!
Mar =)

AMIK-EMA (Montri la profilon) 2006-novembro-30 05:15:06

Las respuestas son:
1A, 2D, 3B, 4C, 5B, 6A, 7C, 8A, 9B, 10D, 11C, 12C, 13B, 14B, 15A
Cuantas acertaste?
Mar@GrupoAmikema.org

Reen al la supro