Al la enhavo

Ĉu ĝuste?

de StefKo, 2021-aŭgusto-25

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-25 08:49:47

Ĉu ĝuste?

En unu "Scienca revuo" (gazeto) mi trovis la frazon:
Laŭ la klasika maniero, la esploristo denove vizitas regule la bibliotekojn kaj tralegas la novajn publikaĵojn (la librojn kaj ĉefe la novajn numerojn de diversaj revuoj), serĉante ĉu novaĵo aperis pri la de li studata problemo.

Metsis (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-25 10:07:11

La esprimo estas rara sed ĝusta. La baza ideo estas "…ĉu novaĵo aperis pri la problemo" kaj oni volas precizigi, kio estas tiu problemo (kial oni havas "la"). Oni kutime uzas subfrazon por tiu celo – "…ĉu novaĵo aperis pri la problemo, kiun li studas" – sed jen la skribanto elektis "agantan priskribon" (mia termino) .

Jen ekzemploj de Zamenhof:
 
  • Je la noktomezo ŝi prezentis al si, ke la libristo-eldonisto ĝuste nun fermas la de ŝi skribitan kaj de li legitan kajeron. (Marta)
  • Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falĉis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot. (Nova testamento)

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-26 07:52:19

serĉante ĉu novaĵo aperis pri la de li studata problemo - originala frazo

Por mi logikaj estas la frazoj:

serĉante ĉu novaĵo pri la studata de li problemo aperis
serĉante ĉu aperis novaĵo pri studata de li la problemo
serĉante ĉu aperis novaĵo pri la problemo studata de li
.

En la frazo LA havas sencon de TIU: serĉante ĉu novaĵo pri TIU de li studata problemo aperis.

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-26 08:50:32

serĉante ĉu aperis novaĵo pri studata de li la problemo - mi pensas ĉi tiel estas malbone, "la" devas stari antaŭ "studata".

Metsis (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-26 12:18:14

StefKo:
Por mi logikaj estas la frazoj:

serĉante ĉu novaĵo pri la studata de li problemo aperis
serĉante ĉu aperis novaĵo pri studata de li la problemo
serĉante ĉu aperis novaĵo pri la problemo studata de li
.

En la frazo LA havas sencon de TIU: serĉante ĉu novaĵo pri TIU de li studata problemo aperis.
Jes, la "la" havas sencon de "tiu", sed mi samopinias kun Sergejm: tiu montrilo devas stari antaŭ ĉiuj aliaj priskriboj. Do nur la tria de viaj ekzemploj estas ĝusta – kaj fakte estas tre bona "solvo".

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-27 19:41:19

Metsis:
StefKo:Por mi logikaj estas la frazoj:

serĉante ĉu novaĵo pri la studata de li problemo aperis
serĉante ĉu aperis novaĵo pri studata de li la problemo
serĉante ĉu aperis novaĵo pri la problemo studata de li
.

En la frazo LA havas sencon de TIU: serĉante ĉu novaĵo pri TIU de li studata problemo aperis.
Jes, la "la" havas sencon de "tiu", sed mi samopinias kun Sergejm: tiu montrilo devas stari antaŭ ĉiuj aliaj priskriboj. Do nur la tria de viaj ekzemploj estas ĝusta – kaj fakte estas tre bona "solvo".
Kaj se tiuj "aliaj priskriboj" estus longaj, ekz. "... pri la de li studata de kvin jaroj kune kun liaj kolegoj el Universitato de Kembriĝo problemo"?

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-27 20:33:31

Ankaŭ ĉi-okaze metu 'la' antaŭ ĉiuj priskriboj. Sed '(ĉi) tiu' vi povas meti antaŭ aŭ post la substantivo.

nornen (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-27 22:36:54

Revortigu la frazon: ...pri la problemon, kiun li kune kun siaj kolegoj el la Universitato de Kembriĝo pristudis dum kvin jaroj.

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-28 09:48:22

sergejm:Ankaŭ ĉi-okaze metu 'la' antaŭ ĉiuj priskriboj. Sed '(ĉi) tiu' vi povas meti antaŭ aŭ post la substantivo.
Mi skribis TIU per majusklo (en senco de "tiu"), do ĝi ne devis esti antaŭ aŭ post la nominativo (senco de - vidu PIV).
Tiel:
En la frazo "la" havas sencon de "tiu": serĉante ĉu novaĵo pri TIU de li studata problemo aperis.
Ĉu ne?

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-28 09:55:15

nornen:Revortigu la frazon: ...pri la problemon, kiun li kune kun siaj kolegoj el la Universitato de Kembriĝo pristudis dum kvin jaroj.
Jes, mi ankaŭ skribus tiel. Mi skribis kiel skribis (?) por demonstri sensencon de la granda distanco de "la" kaj nominativo.

Reen al la supro