Al la enhavo

Polonezo sur la strato

de Juippi, 2021-septembro-05

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Juippi (Montri la profilon) 2021-septembro-05 17:02:00

Mi vidis ĉe YOUTUBE, ke en multaj polaj urboj oni dancas la Polonez ekstere, surstrate.
Ĉu vi, polaj amigoj, povas diri al mi, kie, kaj kiam, unu el ĉi tiuj povus esti vidita, kaj eble ankaŭ mem partopreni ĉe tio.

StefKo (Montri la profilon) 2021-septembro-06 19:21:38

Oni dancas Polonezon en januaro dum lernejaj baloj (100 tagoj antaŭ finigo de lernejo), dum iuj naciaj festoj kaj dum iuj aliaj okazoj (ekz. venko de la rekordo de Guiness). La plej proksima festo estos 11 novembro – Nacia Festo de la Sendenpendenco. Nun programoj de la soleno jam oni ne publikas. Pro kronviruso, povas esti, la danco forestos.

Plej konata polonezo el filmo “Sinjoro Tadeo”:

https://www.youtube.com/watch?v=RW0WQzlutho

Venko de la rekordo de Guiness (en Zamosc):

https://www.youtube.com/watch?v=oG9OzZdAWz8&t=...

en Krakovo dum la Nacia Festo de la Sendependenco:

https://www.youtube.com/watch?v=rNqbfKZCcSo

Kaj balo (pole: studniówka) en lernejo en Busko Zdroj:

https://www.youtube.com/watch?v=Fh_nDr3pXbs

La Polonezo de Oginski "Adiaŭo de la Patrujo" (kadroj el la filmo "Sinjoro Tadeo")

https://www.youtube.com/watch?v=DWGvaqqJbJM

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-septembro-07 11:03:03

Kortuŝa muziko, gracia ĥoreografio...
Sed mi, verdire, suspektas, ke ĉi-fadene menditan demandon sekvis jam preta respondo, kaj ke ĉi tiu, sendube, nobla artifiko celis ankoraŭfoje memorigi al forgesema mondo pri ekzisto de tiela envere glorinda, sed, bedaŭrinde, malmulte glorata lando, kia estas Polujo.
--------------------
Pritema ŝerco:

Встречаются три великих композитора — Огинский, Шопен и Чайковский.
Огинский:
— Под мой полонез дворяне стрелялись!
Шопен:
— А под мой полонез весь мир рыдал!
Чайковский:
— Ну а мой вроде бы всем понравился.
----------
Three great composers, Oginsky, Chopin and Tchaikovsky, are talking:
Oginsky:
"With my polonaise noblemen had duels!" Chopin:
"And with my polonaise the whole world was crying!"
Tchaikovsky:
"Well, but my polonaise seems to be liked by everyone."
----------
Renkontiĝas tri grandaj komponistoj. — Oginski, Ŝopen kaj Ĉajkovski.
Oginski:
— Kun mia polonezo nobeluloj duelis!
Ŝopen:
— Kaj pro mia polonezo la tuta mondo ploris!
Ĉajkovski:
— Nu, kaj mia polonezo, ŝajne, plaĉis sl ĉiuj.

Reen al la supro