Al la enhavo

Ŝanĝo de o-vortoj en i-vortojn

de StefKo, 2021-septembro-21

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-septembro-21 10:32:38

Parto 1a

Kiel ŝanĝi o-vortojn (o-vortajn radikojn) en i-vortojn?

PMEG:
La finaĵo O (§4) aldonas nenion al la propra signifo de radiko. Radikoj nek ecaj, nek agaj estas ofte nomataj o-vortaj aŭ o-karakteraj. Ili estas normale prezentataj kiel o-vortoj en vortaroj.
Ni prenu 27 vortojn - substantivojn el BAZA RADIKARO OFICIALA (grupo 2). Ili prezentas diversajn aferojn: konkretaj kaj malkonkretaj aĵoj, lokoj, ecoj, vivaj estaĵoj kaj iliaj partoj. Kiel la PIV verbigas ilin? Jen ili.
1. afero – manko de la verbigo en PIV
2. amikoamiki (esti amiko)
3. ĉambroĉambrumi (zorge plivarmigi ruĝan vinon de la kela temperaturo al la ĉambra temperaturo)
4. flankoflanki (ŝirmi, kovri, okupi la flankon de io)
5. fojo – manko
6. formoformi (krei, fari, estigi ion, donante al ĝi difinitan formon; aranĝi laŭ difinita formo),
7. homosenhomigi (senigi je loĝantoj)
8. infanoinfaniĝi (iĝi mense infana), seninfanigi (senigi je infanoj)
9. jaro – manko
10. kampokampi, kampadi (pasloĝi en kampo, stariginte aŭ ne provizoran loĝaparaton)
11. kapoenkapigi (meti en ies kapon), senkapigi (senigi je la kapo)
12. koro – manko
13. lando – manko
14. lokoloki (meti en iun lokon, trovi por iu aŭ io lokon), lokiĝi (preni, ricevi difinitan lokon), lokumi (limigi al malvasta regiono)
15. manomanumi (manuzi)
16. mondo – manko
17. nacionaciigi (transdoni al la nacio la proprieton de la produktorimedoj, posedataj de kapitalistoj)
18. nomonomi (1 Signi ion aŭ iun per distinga, kutime uzata vorto, 2 Signi iun per lia distinga, kutima nomo, 3 Signi iun aŭ ion per distinga kvalit-esprima vorto, 4 Unuafoje doni la elektitan nomon, 5 Mencii per preciza nomo), nomiĝi (havi nomon, esti nomita), nomumi (difini por iu posteno, ofico, rango)
19. patropatri (esti patro aŭ kvazaŭ patro por iu), elpatrujigi (ekzili)
20. restoresti (I - senŝanĝe, daŭre esti, II - ankoraŭ plue esti), restigi (1 Lasi, ke iu aŭ io restu ie, 2 Lasi, ke iu aŭ io restu ia, 3 Lasi, ke io apartenu al iu, 4 Lasi stari, ne forigi, konservi)
21. sinjoro – manko
22. tagotagiĝi (iĝi lume, en la komenco de la tago)
23. tempotempumi (precize fiksi la daŭron de ago), tempas (estas tempo, por fari ion), altempigi 1 (pp horloĝo: Fari, ke ĝi montru la ĝustan tempon, 2 pp ago: Fari, ke ĝi okazu je la ĝusta, interkonsentita ks tempo), fortempiĝi (malvalidiĝi)
24. teroenterigi (1 Meti en la teron), enteriĝi (enprofundiĝi en la teron), al…, el…, sur…
25. viroviriĝi (iĝi viro)
26. vojovoji (vojiri), devojiĝi (deflankiĝi), envojigi (1 ekirigi sur la ĝusta vojo, 2 ekirigi sur la vojo al sukceso)
27. vortovortigi (esprimi per vortoj), vortumi (vortigi)

StefKo (Montri la profilon) 2021-septembro-21 10:37:41

Parto 2a

Miaj demandoj:

1. Ĉu vi vidas iajn regulojn laŭ kiuj oni verbigas la o-vortojn? Kial mankas konsekvenco? Eble mi eraras?
patropatri (esti patro aŭ kvazaŭ patro por iu)
2. Kial ne: infanoinfani, viro – viri, homohomi
manomanumi (manuzi)
3. Kial la verbigo de la vorto martelo estas marteli kaj la verbigo de la vorto mano estas manumi kaj ne mani?

4. Se ekzistas la vorto manumi kial ne ekzistas la vorto kapumi kaj korumi?
tempotempas
5. Kial ne: tagotagas?
tago – tagiĝi
6. Kial ne: jarojariĝi

Kaj vi, kial rimarkojn vi havas?

amigueo (Montri la profilon) 2021-septembro-21 15:13:50

Bela temo!!
Dankon StefKo.

Kial ne
Dormigxi
vic
Endormigxi ?

Estas paroj de konceptoj kiu donas du verbojn transitivojn:
patro filon - filo patron
onklo nevon
avo nepon
frato lin
edzo iun - edzino neniun
sxranko vestajxojn
domo min

do
por viaj ekzemploj,
viri sxin
kapi organizon
...
Nur necesas rekta signifo aux metaforo "Ao de Bo" kaj...
jen verbo.

korumi. Mi pensas ke um estas provizora afikso. Kiam oni trovos suficxajn um kun sama signifo - tiam...

"manos a la obra" en hispana, "ek al laboro"
ni povus traduki kiel "ni manu la torton"
**
aldone:
lingvo bezonas lignon por bruli,
oni ne devus krei sistemon sen vakuoj...

nornen (Montri la profilon) 2021-septembro-21 16:25:37

Kaj vi, kial rimarkojn vi havas?
La signifo de ĉiu derivita vorto estas difinita ne per reguloj, sed per konvencio inter parolantoj.

Se vorto ne troveblas en vortaro, tio ne signifias, ke tiu vorto ne ekzistas; tio signifas nur, ke la aŭtoro de la vortaro ne taksis tiun vorton enlistiginda.

Urho (Montri la profilon) 2021-septembro-22 11:06:51

Ligite iom al la temo: Bazformoj de radikoj en vortaroj

* * *
Eta parentezo al amigueo : bv. legi mian mesaĝon por skribi verajn ĉapelitajn literojn de Esperanto en la forumo:
Pri X-metodo en lernu!

Metsis (Montri la profilon) 2021-septembro-23 07:25:54

Bona demando!

Mi timas, ke estas neniuj reguloj, kiam oni povas verbigi substantivojn kaj se oni verbigas, kio estas la signifo de tiu verbigita substantivo. Multaj eble konas la disputon pri tio, kiam oni povas verbigi adjektivojn. Zamenhof eksplicite malpermesis en iu Lingva respondo (mi ne memoras la numeron) interpreton, ke la ŝablono "belas = estas bela" validas, sed anstataŭ oni elektu "la plej logikan aŭ evidentan interpreton" (aŭ iel tiel). Persone mi samopinias kun t.n. la liston de Lee Miller. Tio estas, ke estas aro de establiĝintaj verbigitaj adjektivoj, kaj por eviti troan parkerigon oni klopodu teni tiun aron kiel eble plej malgranda. Vi povas legi pli de mia bloga artikolo "Kiam verbigi adjektivojn?" (enhavas tiun liston).

Analoge estas kun substantivoj. Oni ne povas apliki la ŝablonon laŭ kiu "marteli = esti martelo" aŭ laŭ pli ellaborigitan version de la ŝablono: ĉar "marteli = agi per martelo", "voji" devas signifi, ke oni agas per vojo, sed kio estas tiu ago, asfalti ĝin?

Mi ne scias, ĉu ekzistas analoga listo por substantivoj, sed mi preferas, ke oni ankaŭ evitu verbigi substantivojn kaj tiel teni la lingvon sufiĉe simpla por ĉiuj lerni.

El la listo de Stefko mi konas nur kelkajn malmultajn verbojn kaj derivaĵojn kun (prepozicio) + -igi/iĝi/umi.

amigueo (Montri la profilon) 2021-septembro-27 09:04:25

Pri la verboigo de substantivoj.

La figurativa signifo (aux kvazauxpoema) plilargxigas signifojn.

Kvazauxpoemeco estas potenca sxablono por verboigo de substantivoj.

Reen al la supro