Al la enhavo

cxambro en(hav)as liton, litenas. cxambro enigxas liton, litenigxas.

de amigueo, 2021-septembro-30

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2021-septembro-30 08:52:52

cxambro en(hav)as liton aux litenas.
cxambro enigxas liton aux litenigxas.

Mi esploras fantazie derivacion de prepozicio/prefikso/sufikso.

thyrolf (Montri la profilon) 2021-septembro-30 10:55:14

Kaj la "Amigueranto" plu kaj plu evoluiĝas.

amigueo (Montri la profilon) 2021-oktobro-03 20:15:08

fermeni = enfermin
eni = haveni

Metsis (Montri la profilon) 2021-oktobro-04 07:47:29

@amigueo

Estas homoj, kiuj asertas, ke Esperanto estas "netuŝebla", ke oni rajtas ŝanĝi nenion, sed fakto estas, ke neniu parolas kiel Zamenhof kaj aliaj fruaj pioniroj. Dependas de individuo, kiel multe tiu volas prezenti aŭ estas preta akcepti diversajn "plibonigaĵojn" aŭ reformojn. Tro rapidaj, tro multaj reformoj kreas skismojn kaj kaoson, kial la plimulto de Esperantistoj ne facile akceptas reformojn. Ekz. kvankam la pronomon "ri" kelkaj ekuzis je la fino de la 1970-jardeko, ankoraŭ estas kelkaj, kiuj forte malkonsentas pri tio. Plie Akademio de Esperanto decidis ĉi-jare en marto, ke ili ne decidas pri ĝi.

Mi ne estas kontraŭ ĉiuj reformoj – he, mi eĉ havas miajn proprajn – sed via maniero bombi la forumon per diversaj ideoj ne estas produktiva. Prefere private prilaboru viajn ideojn kun viaj amikoj kaj testu ilin: ĉu ili vere solvas iun problemon, ĉu ili fakte esprimas ion iel pli bone ol la jam uzataj manieroj. Elektu unu aŭ maks. du plej gravajn. Nur post tiu monatojdaŭra "alfa-fazo" prezentu ĉi tie tiu(j)n ideo(j)n. Se vi sukcesos konvinki sufiĉe multajn forumanojn, eble via propono havas meriton kaj vi povos konvinki aliajn. Estu preta elspezi sekvajn jarojn por konvinki la Esperantistaron.

amigueo (Montri la profilon) 2021-oktobro-05 08:52:34

@Metsis
Dankegon.
Vi pravas, ke cxiu eta sxangxo aux aldono povas influi tutan lingvon, kaj tio okazas diversrapide kaj plibone preti malrapidon. Tiu malrapido havu fortan preparon per dialogoj privataj kun sagxuloj, antaux lancxi beban ideon al senpieta medio. Tio sagxas kiel konsilo sed mi ne kapablas trovi tiujn sagxulojn por privataj konsultoj. Do, la medio devas ricevi la ideojn nematurajn, kiaj mi devas digesti la pecojn kruele disigitajn de la medio, por produki novajn bebojn bonsxance plifortajn kaj ecx elitsoldatnivelajn.

Mi kontentus trovi ecx unu forumon pridiskuti (dum la lastaj 25 jaroj la oficialaj "inkluzivaj diskutejoj" pri Esperanto igxis pli kaj pli striktaj konsultejoj pri Esperanto, kaj la sektaraj rezultaj diskutejoj senas intelektan pluralecon kaj sciencan ambicion). Cxu Lernu povus krei tian forumon aparte el konsultejo? Evitante miskomprenojn al lernantoj.

Diskutejoj altnivelaj pri Espreranto mankas. Kia nostalgio kiam Akademio de Esperanto estis tia diskutejo...
Ve! La inteligentuloj jam decidis ke pridiskuti nur produkas skismojn kaj esperantidojn. Koncentru niajn fortojn por utiligi, krei, varbi, amikumi, lukro, politikumi ktp.

Kiam mi legas lernuan cxapitron Portalo al plurlingveco, mi ridas cxar mi rekonas adapton al euxropunia lingv-eduka diskurso. Mi plu ridas cxar mi rekonas influon de Esperanto cxe la senfina serio de Esperantidoj, kiuj atendas favoran politikan etoson dum sedukas cxu intelektludantojn cxu justicskrupulajn. Multaj ne lingvistikaj uloj jam gajnis eksteruniversitatajn masterojn per kreo de artefaritan lingvon, du-kvin oble pli facilan, belan kaj neuxtralan ol - Esperanton.

Mi vetas ke multaj lingvoj artefaritaj kaj naturaj kandidatos tiun portalecon al plurlingveco. Tiurilate, neniu ne agnoskos pionirecon de - Esperanto

La cxefa ideo estas ke Esperanto estas komunuma proprajxo. Certe ne ekvitativa komunumo, ne cxiuj vocxoj same pezas. Estas kreuloj versus kleruloj versus varbuloj versus uzuloj versus korektuloj versus reformuloj versus lukruloj versus finvenkuloj versus inventuloj ktp.

@sergejm

Pridiskuti Eon, nek estas Konsultejo, nek estas Pri aliaj lingvoj.
Antaux 20 jaroj, tiaj diskutejoj ekzistis,
sed nuntempe ili mankas. Lernu markus originalan diferencon per kreo tian diskutejon eksigxintan. Simple: Pri Eo Diskutejo. Kie oni povas tre profunde lerni pri lingviko - aplikata al nia bela lingvo.

sergejm (Montri la profilon) 2021-oktobro-05 11:54:31

Por pridiskuti Amigueranto kreu temon en "Pri aliaj lingvoj"

sergejm (Montri la profilon) 2021-oktobro-05 11:55:07

La mesaĝo estas kaŝita.

amigueo (Montri la profilon) 2021-oktobro-05 16:45:53

@sergejm
Pridiskuti Eon, nek estas Konsultejo, nek Pri aliaj lingvoj.
Antaux 20 jaroj, Tiuj diskutejoj ekzistis,
sed nuntempe ili mankas. Lernu markus originalan diferencon per kreo tian diskutejon eksigxintan. Simple: Pri Eo Diskutejo. Kie oni povas tre profunde lerni pri lingviko - aplikata al nia bela lingvo.

amigueo (Montri la profilon) 2021-oktobro-05 16:53:08

La mesaĝo estas kaŝita.

amigueo (Montri la profilon) 2021-oktobro-11 16:16:15

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro