Al la enhavo

Brasilo kaj Esperanto

de HMP10000, 2021-oktobro-12

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Português

HMP10000 (Montri la profilon) 2021-oktobro-12 16:55:05

ĉi tie forumo estas por paroli la Esperanton kun brasilianoj

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-oktobro-12 18:36:02

Saluton!
Atentu : oni diras "Brazilo"
"Brazilanoj" : loĝantoj de Brazilo

"Brazilio" : Brasilia, la ĉefurbo de Brazilo
Brazilianoj : loĝantoj de tiu urbo

HMP10000 (Montri la profilon) 2021-oktobro-12 20:37:08

Pardonu kaj Dankon, mi estas ankoraŭ komencanto

HMP10000 (Montri la profilon) 2021-oktobro-12 21:38:11

HMP10000:ĉi tie forumo estas por paroli la Esperanton kun brazilanoj

Metsis (Montri la profilon) 2021-oktobro-13 06:33:17

La nomoj de landoj estas malfacila temo en Esperanto. Kelkfoje la nomo de lando aŭ ĝia parto tre similas alian geografian nomon. Ekzemple
  • Kenjo (lando kaj monto) → kenjano
  • Kuvajto (lando kaj urbo) → kuvajtano
  • Nikaragvo (lando kaj lago) → nikaragvano
ktp.

Kelkfoje ekzistas aparta nomo kun la finaĵo ‑io, kaj ĉi tiu nomo signifas la landon aŭ ĝia parto. Ĉi tiam la nomo sen ‑io signifas iun alian.
  • Alĝerio (lando) → alĝeriano / Alĝero (urbo) → alĝerano
  • Namibio (lando) → namibiano / Namibo (dezerto)
Ekzistas du reciproke kontraŭaj esceptoj al la supra regulo koncerne la uzon de la litero i en la nomo.
  • Brazilo (lando) → brazilano / Brazilio aŭ Braziljo (urbo) → braziliano aŭ braziljano
  • Niĝerio (lando inter Benino kaj Kameruno; oficiale Federal Republic of Nigeria) → niĝeriano / Niĝero (rivero kaj lando inter Malio kaj Ĉado; oficiale République du Niger) → niĝerano
La nomo "Braziljo" por la urbo estas pli bona, ĉar ĝi malhavas la literon i en la fino, kaj tial la risiko miksi kun lando estas pli malgranda.

HMP10000 (Montri la profilon) 2021-oktobro-13 09:37:50

La mesaĝo estas kaŝita.

HMP10000 (Montri la profilon) 2021-oktobro-14 19:49:53

Kiu estas brazilano? Mi estas

Reen al la supro