Al la enhavo

Degradita “takso”?

de StefKo, 2021-novembro-21

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-novembro-21 11:47:32

Temas pri la vorto „takso”.

Kiam oni legas en PIV pri la vorto „taksi”, oni vidas 5 signifojn:
1. Fari al si opinion pri la pli-malpli granda ŝatindeco de persono
2. Fari al si opinion pri la valoro de ia ago, ideo ks
3. Sen la helpo de sciencaj procedoj, difini la kvantan, monan ktp valoron de objekto
4. Oficiale difini la maksimuman vendoprezon de varo aŭ servo
5. Meti specialan imposton super iu varo aŭ iu servo.
Dum pri la vorto „takso” oni legas:
1. Vendoprezo de iu varo aŭ servo, oficiale fiksita de la registaro
2. Depago, kiun la uzanto de publika servo ŝuldas, kiel kompenson pro tiu oportunaĵo
kie “vendoprezo” (signifo en la punkto 4) kaj “depago” (signifo en la punkto 5) ja signifas objekton, aĵon kaj ne agon, cetere, kie perdiĝis la signifojn el la punktoj 1-3?

Se mi skribas: “Mi taksis Adamon laŭ lia ĝusteco de legado kaj nun mi diros al vi pri la takso”, la vorto “takso” estas malĝusta?

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-novembro-24 21:39:25

Laŭ mi, ne. Kaj se la vorto ne estas sufiĉe klara, oni povas precizigi (en via ekzemplo): taksorezulto aŭ tutsimple rezulto.

amigueo (Montri la profilon) 2021-novembro-26 20:54:34

"taksago".
Oni povus taksi PIV nepreciza kaj redunda.

PS. Mi bedauxras ke "mangxajxo" ne estas la rezulta amaso, post mangxi ion.

Metsis (Montri la profilon) 2021-novembro-29 08:01:13

StefKo:Temas pri la vorto „takso”.

Kiam oni legas en PIV pri la vorto „taksi”, oni vidas 5 signifojn:

<tranĉita>

Dum pri la vorto „takso” oni legas:

<tranĉita>

cetere, kie perdiĝis la signifojn el la punktoj 1-3?
Tiu "malapero" okazas kun multaj radikoj, estas normala parto de Esperanto kaj verŝajne ankaŭ de pluraj aliaj lingvoj.

StefKo (Montri la profilon) 2021-novembro-29 08:18:16

@Metsis:
Mi suspektis tion, sed mi volis certiĝi. Siaflanke mi atendis de PIV pli grandan precizecon.

Reen al la supro