Al la enhavo

Malsimileco de Hik kaj Hike

de vaaspuhr, 2021-novembro-22

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

vaaspuhr (Montri la profilon) 2021-novembro-22 07:58:56

Kial en Esperanto 1894 hik = ĉi tiu kaj en Ido hike = ĉi tie?

StefKo (Montri la profilon) 2021-novembro-22 09:32:04

En lernolibro por Poloj el 1887 j. Zamenhof uzas "tie ĉi".
Fine en la jaro 1887, li povis eldoni la unuan lernolibron, Международный языкъ (“La internacia lingvo”), uzante la saman lingvon parolata hodiaŭ
https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto#Fina_versi...

Povas esti la vorto "hik" (latina vorto hic?) devenas el antaŭaj versioj?

nornen (Montri la profilon) 2021-novembro-22 14:34:50

vaaspuhr:Kial en Esperanto 1894 hik = ĉi tiu kaj en Ido hike = ĉi tie?
Ambaŭ vortoj estas prunitaj el la latina.

Hĭc (antaŭklasike: hĭcĕ) estas la nominativo singulara de la demonstrativo hic, haec, hoc kaj signifas "ĉi tiu".

Hīc (ankaŭ: heic; antaŭklasike: hīcĕ) estas la lokativo de la sama demonstrativo, kaj signifas "ĉi tie".

Dum hike ankaŭ nun estas vorto en Ido, hik ne plu ekzistas en Esperanto. Tiu vorto verŝajne estis frua ideo de Zamenhof pri demonstrativoj.

Reen al la supro