Al la enhavo

Subaĉeto estas ruzo

de abaligu, 2021-decembro-29

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

abaligu (Montri la profilon) 2021-decembro-29 01:55:00

En Ĉinio, estas gvidantoj, kiuj komparis la ĉinojn kun la judoj, nomante sin la venkintoj en la evoluo de la homa raso. Miaopinie, se la judo povus atribui sian propran sukceson al judismo, la ĉinoj povus nomi ĝin subaĉeto, kiu regas en ĉiuj kampoj de homoj kie ajn la ĉinoj aperas.

Kiel mi eksciis en videoj, iuj ĉinaj elmigrintoj ne ŝparis penon por inviti siajn najbarojn, kolegojn kaj preskaŭ ĉiujn, kiuj aperis en sia ĉiutaga vivo. Ili dividis manĝaĵojn kun preterpasantoj aŭ kuiris ion por la apudaj pordoj aŭ donacis al iu monbiletojn, eĉ se la abonantoj de la kanalo mokis en la mesaĝtabulo. La ĉina artifiko tre amuzis min, kaj mi scias, ke ĝi devenas el Tridek Ses Stratagemoj verkitaj de ĉina armea specialisto antaŭ mil jaroj.

Por akiri profitojn, la ĉinoj certe rigardas subaĉeton kiel ŝlosilo al sukcesoj. La ruzaĵo estas konata al mi, tiel ke mi devas memorigi ĉi tiun mondon pri ĝia danĝero: kiam vi estas toksomaniulo al ĝia bonodoro, ĝi kondukus vin perdi vian teritorion, vian lingvon kaj vian historion ĝis vi estos asimilita al la ĉinoj.

Mi estas ĉino kaj malfeliĉa nun!

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-decembro-29 14:22:38

Mi ne scias kiu vi estas, mi ne scias ĉu vi ŝercas ĉu ne, sed mi scias ke vi ne rakontas seriozaĵojn.

En la fadeno "Milita Hillary", vi skribis antaŭ pluraj jaroj :
Hillary Clinton rezultis esti kruela kiam mi renkontis ŝin ĉe Universitato de Komerco kaj Ekonomio (UIBE) en 1999. En tiu tempo ŝi aŭdis pri miaj kapabloj de supernatura potenco reprezentis Nasa intervjui min
Kiu estas vi, abaligu?

Kaj kial ĉi-foje vi mencias judojn en via stranga mesaĝo? Kion judoj faris al vi??

Vi diras "la judo", sen pluralo, kaj en la franca, "le Juif" sonas kiel esprimo de la por-nazia propagando de la 1940-jaroj!
Ja via maniero priparoli judojn estas antisemita, vi parolas tiel kiel ĉiu judo estus nepre sukcesa!

Tiu ideo ke juda homo estas nepre riĉa mortigas.

abaligu (Montri la profilon) 2021-decembro-30 02:56:08

Mi ne intencis vundi iun judon. Mi ĵus estis rememorigita pro kelkaj el la videoj kiujn mi spektis. Mi deziras, ke paco estu sur la suferantoj en la mondo.

Ĉiuokaze, mi korektis la pluralajn erarojn, kiujn vi trovis en mia lasta afiŝo. Dankon, Sinjoro!

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-decembro-31 14:19:08

Eble la problemo venas de tiuj videoj...

En Francujo, sufiĉe fama "humuristo" kiuj neis la realecon de la genocido kontraŭ la judoj dum la dua mondmilito povis publikigi videojn dum tre longa tempo en jutubo, nur antaŭ mallonge lia konto estis blokita. Jutubo kaj aliaj video-retejoj povas enhavi multe da malamo.

Reen al la supro