Al la enhavo

Akcepti la Anglan kiel internacia lingvo

de Ponto59, 2022-januaro-19

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Ponto59 (Montri la profilon) 2022-januaro-19 05:08:11

Saluton,

Kiam Zamenhof kreis Esperanton, la Angla ne estis la internacia lingvo. Tial li bezonis novan lingvon. La celo de Zamenhof estis helpi homojn kompreni unu la alian.

Hodiaux ni eble atingos lian celon pli rapide kiam ni lernas la Anglan. Kompreneble Esperanto estas multe pli tauxga kiel internacia lingvo ol la Angla, sed la Angla estas tre populara en la hodiauxa mondo.

Kiel vi pensas pri tio cxi?

Frano (Montri la profilon) 2022-januaro-19 07:12:13

The impact of Linguistic Monopoly on research quality in academic fields:

Dum 2-a Mondmilito, brita ĉefministro Winston Churchill faris paroladon en Harvard la 6-an de septembro 1943. Li emfazis la unuecon inter Usono kaj Britujo. Churchill diris: "Ĉi tiu donaco de komuna lingvo estas netaksebla heredaĵo... sed mi ne vidas kial ni ne devus provi disvastigi nian komunan lingvon eĉ pli vaste tra la mondo... la kapablo regi lingvon donas multe pli grandan rekompencon ol preni provincojn aŭ terojn de homoj aŭ dispremi ilin per ekspluatado. La imperioj de la estonteco estos la imperioj de la menso." Tial ĉi tiu parolado poste estis nomita la "Angla Imperio de la Menso" parolado.

vaaspuhr (Montri la profilon) 2022-januaro-19 07:36:26

Jes, mi ŝatas Esperanton. ĝi estas tre utila kaj bona. sed mi kaj vole kaj nevole preferas la anglan. ambaŭ ekzistu.
Esperanto estas nur helpa lingvo sed la angla monda kaj helpa lingvo.
La historio de interlingvistiko montras nin ke ni bezonas kaj preferas naturan lingvon, unue la anglan (simpligita) kaj laste Interlingua-n. Esperanto ankaŭ estas iasence natura.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-februaro-02 17:21:42

Ĉu la angla, kiun vi preferas estas la lingvo de la elito, esprimpova, sed kiu bezonas, por lerni ĝin, multajn jarojn kaj eĉ restadojn en anglalingvaj landoj ? Aŭ ĉu temas pri flughavena angla lingvo, rapide lernebla, sed per kiu oni povas nur elturniĝi, kaj certe ne debati pri paco aŭ kompreni ali-ies politikaj ideoj?

Kiun internan ideon vi preferas? Paco aŭ dolaro?

Reen al la supro