Al la enhavo

Ĉu "Molaj" lingvoj?

de Rohan, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Rohan (Montri la profilon) 2008-novembro-22 06:58:43

Saluton!

Ofte mi aŭdis la jenajn eldiraĵojn :

1. La franca estas tre "mola", "dolĉa" kaj "ina".

2. La germana estas "aspra", "bruta" kaj "malina".

Plejparte mi aŭdis tiajn eldiraĵojn de homoj kiuj parolas nek la francan nek la germanan. Ŝajnas, ke ili bazigas tiajn eldiraĵojn je iuj mallongaj parolaĵoj aŭ je iu kanto, kiu(j)n ili aŭdis.

Kiam oni demandas ilin, kial sentiĝas tiel al ili, la tipaj respondoj estas:

1. Neniu specifa kialo; simple ŝajnas tiel al mi.

2. Ŝajnas al mi ke la germana havas tro da "aspraj" sonoj aŭ tiaj sonoj, kiuj estas farataj sufiĉe profunde en la buŝa kavaĵo. (Normale aludante al la 'ch' sono en 'Bach', kaj la germana R.)

3. La franca havas dentajn T-ojn kaj D-ojn, kontraste al tiuj, kiuj estas farataj kun la lango tuŝante la altaĵeton (alt-aĵ-et-on) ĵus malantaŭ la dentoj (kiel en la angla kaj la germana).

Kiel studanto de lingvistiko, la franca, kaj la germana, ĉi tio ŝajnas al mi tre kurioza fenomeno. Fonetike, ne ekzistas "molaj" kaj "malmolaj" sonoj. Kaj denta kaj uvula plosivoj estas farataj tute barante la elfluantan aerofluon per la lango, ĉe specifa loko en la buŝo (malantaŭ la dentoj kaj proksime al la uvulo, respektive).

Do kial estas tiel ke, almenaŭ ŝajne, homoj perceptas dentajn sonojn kiel relative pli molajn, kaj velajn kaj uvulajn frikativojn kiel asprajn? (La antaŭemenciita 'ch' estas vela frikativo; la franca kaj germana R-oj kutime estas uvulaj frikativoj.)

Por mia patrino, la franca estas pli mola ol la germana. Ŝi diris, ke povus esti, ke ĉar la 'ch' sono ne okazas en iu el tiuj lingvoj, kiujn ŝi parolas, ŝi mense kunligas tiun sonon nur al la ago 'purigado de onia gorĝo', kiu certe ne estas la plej agrabla ago. Interese...

Alia afero kiun mi trovas intriga estas ke kvankam la araba havas pli da gorĝaj sonoj ol la germana, ŝi ŝatas la sonon de arabaj kantoj. Mi ne scias, ĉu tio estas sole pro la muziko aŭ la ritmo aŭ io simila. Mi ne scias, kiel ŝi reagus, se ŝi aŭdus nudan, parolatan araban.

Povas esti, ke kroma sono kiun denaskaj angla-parolantoj povus trovi malagrabla estas la rulata R, farata ĉe la altaĵeto malantaŭ la dentoj. Estas nur diveno...

Persone, eble pro la malmultan lingvistikon kiun mi studis ĝis nun, mi pensas ke neniu sono entenas en si iujn ecojn, pro kiuj ĝi sonus mola aŭ malmola. Laŭ mi, aliaj, subjektivaj faktoroj respondecas, kiam homoj faras tiajn distingojn.

Tamen, se montriĝas, ke eĉ denaskaj parolantoj de lingvoj kiuj enhavas la "gorĝajn" sonojn trovas ilin malagrablaj, tiam, la ekspliko kiu ŝajnas plej konvinka al mi estas, ke probable estas io pri la akustikaj trajtoj de tiu sono kiu faras ĝin mola aŭ malmola. Eble ĝia frekvenco aŭ iu alia fizika eco.

Kune kun doni vian opinion en la enketo, estus bone, se vi ankaŭ povus mencii, kiel skribaĵo en ĉi tiu fadeno, la lingvon kiu sonas plej aspra/bruta al vi (Ne necesas, ke tiu lingvo estu unu el tiuj, kiuj estas elekteblaj en la enketo.). Ankaŭ estus helpe, se vi povus mencii iujn specifajn kialojn pro kiuj vi trovas iun lingvon mola/malmola, kaj se vi povus mencii la lingvojn kiujn vi parolas.

Fine, iuj aliaj komentoj aŭ pensoj pri ĉi tiu temo estas, kompreneble, bonvenaj.

- Rohan

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-22 09:03:28

Eble sono de lingvo influas homojn, sed mi pensas iom alie. Homoj decidas pri moleco ne per sono de lingvo, sed per stereotipoj pri landoj, kaj nur poste pravigas sian opinion per lingvaj kialoj.

Jen subkonsciaj vicoj:

Germana lingvo - germanio - Bismarko - Unua mondmilito - Hitlero - paroladoj - Dua mondmilito - naziismo - BIERO. (stereotipe VIRAJ okupoj)

Franca lingvo - francio - parizo - modo- parfumoj - floroj - vestaĵoj - VINO (stereotipe INAJ okupoj).

Sed estas mia privata teorio pri tio. Fakte, mi mem ŝategas germanan. Ordeca, vireca kaj klarsona lingvo.

P.S. Evidente vicoj ests pli longaj kaj multbranĉaj, mi nur ekzemplis.

rubulo (Montri la profilon) 2008-novembro-22 12:37:55

Rohan:Saluton!

Ofte mi aŭdis la jenajn eldiraĵojn :

1. La franca estas tre "mola", "dolĉa" kaj "ina".

2. La germana estas "aspra", "bruta" kaj "malina".

- Rohan
Tamen nia "r" estas pli malmola ol tiu de multaj lingvoj (ekz itala, angla, hispana kaj esperanto).

sinjoro (Montri la profilon) 2008-novembro-22 15:23:58

nikko:Eble sono de lingvo influas homojn, sed mi pensas iom alie. Homoj decidas pri moleco ne per sono de lingvo, sed per stereotipoj pri landoj, kaj nur poste pravigas sian opinion per lingvaj kialoj.

Jen subkonsciaj vicoj:

Germana lingvo - germanio - Bismarko - Unua mondmilito - Hitlero - paroladoj - Dua mondmilito - naziismo - BIERO. (stereotipe VIRAJ okupoj)

Franca lingvo - francio - parizo - modo- parfumoj - floroj - vestaĵoj - VINO (stereotipe INAJ okupoj).

Sed estas mia privata teorio pri tio. Fakte, mi mem ŝategas germanan. Ordeca, vireca kaj klarsona lingvo.

P.S. Evidente vicoj ests pli longaj kaj multbranĉaj, mi nur ekzemplis.
tre interesa temo, ĝi iel klarigas kial multaj ŝatas la anglan ("lingvo de bona muziko kaj filmo") kaj malŝatas la araban ("lingvo de teroristoj").

tute same mi pensas kiel nikko. kaj ni rigardu la inversaĵojn: franca viro stereotipe ne estas tre vireca (delikata poeto kun malforta pariza voĉo), kaj germana virino ne tre virineca (ekz. forta, granda bavarino, aŭ sportistinoj de iama GDR) rideto.gif

Kobo Virgilio (Montri la profilon) 2008-novembro-22 17:26:44

Dependas de la persono (aŭ kelkfoje de la dialekto aŭ regiono)

Mi supozas ke la germana sonas iome malmole ĝenerale sed ĝi povas soni tre mole, agrable kaj ine en la buŝo de molvoĉema, ina, (kaj atraktiva) germanino (precipe de la sudo de Germanujo) . rideto.gif

Mi dirus ke la plejmulto de la irlandanoj dirus ke la norda dialekto de la irlanda lingvo sonas pli mole ke la aliaj dialektoj (oni elparolas la velajn frikatovojn pli mole en la norda dialekto) .

Reen al la supro