Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6620

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-02 14:37:19

Nu, eti aĉe estas farado de kanajloj, do mi elektas aĉeti.

Angla DVD-filmo aŭ Esperanta KD?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-02 14:53:26

Mi pli ŝatas filmojn ol muzikon, do la dvd.

Obama aŭ Sarkozy?

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-02 16:29:13

Obama, kiu pli bone simbolas la diversecon de la homaro, ĉu ne?

Salato de laktuko kaj tomatoj dum la tuta tago, aŭ McDonalds?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-02 16:44:45

Oni povas manĝi salaton ĉe McDonald's, kaj ankaŭ kunkaloriajn manĝaĵojn, do mi elektas McDonald's.

Kato aŭ hundo?

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-02 17:12:05

Kato aŭ hundo?
Kato, ĉar ĝi estas fiŝvorema, kaj ofertas al mi eblon ligi tiun ĉi respondon kun la venontan demandon.

Fiŝi en la antaŭaj demandoj aŭ mem krei novajn demandojn? lango.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-02 20:13:02

Fiŝi, ĉar krei novajn demandojn ja estas facila. okulumo.gif

Atenti proprajn skriberarojn en forumo aŭ senzorge ektajpi?

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-03 00:31:34

horsto:Atenti proprajn skriberarojn en forumo aŭ senzorge ektajpi?
sanzorĝae ketjapis setass main kotimaj maineron. sed mi ŝattuŝ ne etsi tieel mlazorĝemmo;

Fiŝi aŭ fuŝi?

Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-03 02:14:13

Mia katino neniam fiŝas, sed foje fuŝas la muŝojn kaj la araneojn, kiuj estas en la apartamento ... Do : "fuŝi" !

Nun, jen du paradoksoj :
"Mi mensogas" aŭ "Malpermesate malpermesi" ? demando.gif

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-03 02:25:20

Mi ne fidas vin, do vi mensogas.

Biero aŭ vino?

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-03 10:59:45

Nu. ero de Bi estas pli bone ol 'no' al 'vi', do mi elektas bieron.

Eŭropa biero aŭ Budweiser?

Reen al la supro