Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6620

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-26 21:05:52

senkulpa.gif ĉar la alia ne estas sane por oniaj okuloj.

Surda aŭ blinda?

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-26 21:46:57

Blinda, multkiale blinda:
- bela muziko pli belas ol la blua ĉielo;
- ankoraŭ kaj eĉ pli ol antaŭe eblus aŭdi kion aliaj miadorse pridiraĉas pri mi;
- ktp. lango.gif

Hari Potero aŭ Odiseo?

Sebasities (Montri la profilon) 2008-novembro-27 03:54:30

Odiseo : tiu estas kiel la eko de la magio (pensu al la bela sorĉistino Circeo) !

Printempo au aŭtuno ?

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-novembro-27 13:22:09

Sebasities:Odiseo : tiu estas kiel la eko de la magio (pensu al la bela sorĉistino Circeo) !

Printempo au aŭtuno ?
nun estas aŭtuno, se mi ne eraras

radio verda aŭ esperanto TV?

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-27 16:36:35

Radio Verda, ĉar eblas sperti ĝin dum oni kuiras bonan manĝaĵon, lavas la vazaron, ludas kun la infanoj, provas malaperigi la doman malordon, ktp.

---

Omaĝe al la kreintino de ĉi ludo:

Mariskarabo aŭ Dibesteto?

...ambaŭ estas alternativaj nomoj por kokcinelo...

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-novembro-27 18:17:47

Filu:Radio Verda, ĉar eblas sperti ĝin dum oni kuiras bonan manĝaĵon, lavas la vazaron, ludas kun la infanoj, provas malaperigi la doman malordon, ktp.

---

Homaĝe al la kreintino de ĉi ludo:

Mariskarabo aŭ Dibesteto?

...ambaŭ estas alternativaj nomoj por kokcinelo...
onze-lieve-heersbeestje (en la stranga lingvo, kiu oni parolas nord-okcidente de la kontinenta eŭropo).

heu.. ĉar mi ne kapablas memori tiel stranga nomo por besteto).

Ogro aŭ elfo?

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-27 18:56:56

Mariskarabo aŭ Dibesteto?
onze-lieve-heersbeestje (en la stranga lingvo, kiun oni parolas nord-okcidente de la kontinenta eŭropo).

heu.. ĉar mi ne kapablas memori tiel stranga nomo por besteto).
h hum... senkulpa.gif
Kokcineleto:Jen unu plu tre facila ludo.
[...]
Estas grave:
1) [...]
2) oni ne rajtas respondi "neniu" aŭ "ambaŭ variantoj".
Ogro aŭ elfo?
Pli bonas serĉi ogrojn, ĉar ili serĉas (interalie) elfojn por kvietigi sian malsateblan apetiton, kaj sukceskaze eblas trafi du celojn per unu ŝtono.

Grumbla homo aŭ senanima roboto?

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-27 20:34:12

Memkompreneble senanima roboto, ĉar tiu devas obei ĉiujn miajn ordonojn pro la leĝoj de Asimov por robotoj.

Praktiki sporton aŭ pigre ripozi?

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-27 21:10:23

Sendube pigre ripozos ĝis la fino ni kaj ĉiuj aliaj ekde iu ankoraŭ-nekonata-sed-tamen-venonta tago. Ĉu en malvarma ĉerko, ĉu en ŝarkventro, ĉu apud gaja rojo, ĉu en vulkanbuŝo, ĉu aliloke, sed io estas certa: neniu eskapos la Grandan Dormon... Feliĉe, laŭ mi, ĉar estus ja tre peza kunporti kun mi eternon da memoraĵoj.

Sekund- aŭ hor-montrilo?

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-novembro-28 08:53:41

Filu:Sendube pigre ripozos ĝis la fino ni kaj ĉiuj aliaj ekde iu ankoraŭ-nekonata-sed-tamen-venonta tago. Ĉu en malvarma ĉerko, ĉu en ŝarkventro, ĉu apud gaja rojo, ĉu en vulkanbuŝo, ĉu aliloke, sed io estas certa: neniu eskapos la Grandan Dormon... Feliĉe, laŭ mi, ĉar estus ja tre peza kunporti kun mi eternon da memoraĵoj.

Sekund- aŭ hor-montrilo?
Sekund-montrilo, ĉar pli movas.

[ onze-lieve-heersbeestje=Dibesteto=la bêbête de notre seigneur bien-aimé=la besteto de nia kara Dio]

Kristnasko aŭ novjaro?

Reen al la supro